Johannes Jørgensen.
Poemoj.

 
En ĉi-tiuj paĝoj vi trovas jenajn verkojn de Johannes Jørgensen:
Dana:
Forår.
Den evige Sne, den evige Sne.

-
Italiensk

Esperanto:
Printempo
Eterna la neĝ', eterna la neĝ'

La tago de kolero.
La vizaĝo de la monaĥo

Tradukis:
St. Fink.
H. Christensen
/H. E. Jensen
St. Fink.
St. Fink.

Printempo.
Dane: Forår.
Tradukis: St. Fink.
Sun' brilas en ĝardenoj,
heliĝas la arbar'.
Sinjoron birdoj laŭdas
ĉe la printempaltar'.

Etulmaneca, varme
al vango venta tuŝ',
patrinokis' simila
leĝera blov' al buŝ'.

Origas sankta suno
krepuskon de la kor'.
Kaj blankaj pensoj floras
el la animdolor'.

El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 5/1944.

Forår.
El 1894.
Printempo

Nu skinner sol i haver
og i den lyse skov;
nu synger alle fugle
Vorherre vårens lov.

Som varme barnehænder
er luften om min kind,
og som en moders kærtegn
den lette, lune vind.

En hellig sol forgylder
mit hjertes dunkle lund,
og hvide tanker blomstre
af sjælens visne bund.

Melodio: Harald Balslev.

Eterna la neĝ'
Dane: Den evige Sne.
Tradukis: H. Christensen kaj H. E. Jensen.

Eterna la neĝ', eterna la neĝ'!
jen super la vinverdaj montoj,
super del' valoj plezur' kaj leĝ'
kaj vantaj, pigmeaj rakontoj.

Eterna la neĝ', eterna la neĝ'!,
al kiu nur vane mi celas!
Cedas neniam glacia la reĝ'
kaj ne en la suno degelas.

Eterna, ho neĝ', en brila sublim'
jen super varmega la valo!
Forton inspiru al mia anim'
vi kvazaŭ vespera rosfalo.


El: Kantante Antaŭen, 1941.

Den evige Sne, den evige Sne.
Esp.: Eterna la neĝ'.
Den evige Sne, den evige Sne.
Esp.: Eterna la neĝ'.

Den evige Sne, den evige Sne,
højt over de vingrønne Bjærge,
højt over Dalenes Lyst og Ve
og alle de Menneske-dværge.

Den evige Sne, den evige Sne,
de lysende høje Tinder,
den Is, som intet Tøbrud skal se
og aldrig for Solen forsvinder.

O evige Sne, du skinnende Tind,
højt over de hede Dale,
køl og styrk Du min Sjæl og mit Sind
som Skumring og Aften svale

Melodio: Ad. Riis-Magnussen.  

La tago de kolero.
Dane: ?
Tradukis: St. Fink.

Ekvenas laŭ profeta diro
Terura tago de l' kolero.
Dezerta kaj senviva
Fariĝos brula flam' la tero.

La fajro el la nuboj pluvas.
- Moviĝas fortoj de l' ĉieloj. -
Sin kaŝas lastaj homoj
Profunde en subteraj keloj.

Kaj kion gentoj dum miljaroj kreis,
Konstruis pene kaj amase,
En unu sola horo
Pereos en gruzer' frakase.

- Parolos flustre stel' al stelo
En la fora firmamento:
"Mortis fratino tero!
Mortigis sin en turbulento!"

El: Dansk Esperanto-Blad marto 1945.

Johannes Jørgensen, 1866 - 1956.

Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"Johannes Jørgensen".