J. P. Jakobsen
Somera pluvado
Fragmento
Tradukis: H. Th. Thomsen

Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kuŝis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj, kvazaŭ kuntiritaj de la sunaj radioj.

Kaj tiu homo sub la kverko, li kuŝis spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la ĉielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la buŝo kaj cedis ankaŭ je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis malnovan talpan teraltaĵeton, kiu tute helgriziĝis pro sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidiĝis sur la griza tero, ankoraŭ unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraŭ pliaj, la tuta altaĵeto fariĝis malhelgriza. La aero estis nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj kliniĝis kaj balanciĝis, sibleto, plilaŭtiĝante ĝis siblego, sonis, - akvo fluegis teren.

Ĉio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, branĉoj, trunkoj, ĉio brilis de akvaĵo, ĉiu guteto falanta teren, herben, stonen, ĉien ajn, disrompiĝis kaj dissprucis en miloj da etaj perloj. Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj fariĝis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien-ĉi, unuiĝis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignaĵetojn kaj foliopecojn, fiksiĝis sur rifojn kaj denove liberiĝis, turneĝis kaj ree surrifiĝis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, en kiu ili estis burĝonoj, kolektis la akvaĵo; musko, neniigita de sekeco, ekŝvelis kaj fariĝis mola, ĉifa, verda kaj sukplena; kaj ŝimo, kiu preskaŭ fariĝis polvo, disvastiĝis en graciaj makuloj, pompaj kiel brokado kaj kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn ĝis la rando, interpuŝis ilin kaj verŝis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antaŭen kaj rigardis danke la ĉielon.

Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn, okulojn, nazon, buŝon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaŭ li intencis danci, ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj, plengorĝe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene la pluvado lin okupis:

Havus, ho, se havus mi nepinon, ho jes,
kaj da multa, multa mono kesteton.
do estus mi havinta filinon, ho jes,
kaj hejmon, domon, kampojn, herbejeton.

Havus, ho, se havus mi filinon, ho jes,
kaj domon, hejmon, kampojn, herbejeton,
do estus mi havinta amatinon, ho jes,
kaj da multa, multa mono kesteton.

El la libro:
Prozo el Danaj-Norvegaj aŭtoroj
Tradukita de H. Th. Thomsen.
Eldonis: Esperanto-Forlaget, Kristiania. 1908.


H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonigis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.

Biografio:

J. P. Jakobsen naskiĝis en la dana urbo Thisted la 7-an de aprilo, 1847, kaj mortis - ankaŭ en Thisted - la 30-an de aprilo 1885. Li estas en la dana literaturo kreinto de la natur­psikologia romano kaj nova prozarto.

Li studis natursciencojn kaj estis pioniro en Danujo por la Darwinaj teorioj, kaj li tradukis kaj komentariis kelke da liaj verkoj en dana lingvo.

Nur malmultajn librojn li verkis, sed ĉiuj estas plejbonartaj kaj plenaj de pruvoj je lia intima kono de naturo kaj la psika vivo de l' homoj; li redonis la vivon kun ĝiaj revoj kaj sopiroj, ĝia altiĝo kaj malaltiĝo, en malprospero kaj laciĝo, en malĝojo, malespero kaj forgeso.

Li mortis pro ftizo nur 38-aga.

Somera pluvado estas eltirita el lia unue publikita novelo Mogens.