St. St. Blicher:
Poemoj.

 

"Kjær est du Fødeland. . ."

Kjær est du Fødeland, sødt er dit Navn,
Til dig staaer dine Børns Forlængsel.
Med lønlig Magt vi drager til dit Favn;
Hvert andet Land mod dig er kun et Fængsel!

Kun der er Vaaren i sin fulde Pragt,
Kun der i al sin Ynde Somren smiler,
Og skjøn er selve Vintrens hvide Dragt,
Naar den paa vore Barndoms-Egne hviler.

Ja, skjønt er Fjeldet med sin Top af Iis,
Skjøn er den Dal som Fossens Bølge væder,
Den gule ørken er et Paradiis,
Naar den har skuet Barnets første Glæder.

Min Fødestavn er Lyngens brune Land,
Min Barndoms Sol har smilt paa mørken Hede,
Min spæde Fod har traadt den gule Sand,
Blandt sorte Høje boer min Ungdoms Glæde.

Skjøn er for mig den blomsterløse Vang;
Min brune Hede er en Edens Have -
Der hvile ogsaa mine Been engang,
Blandt mine Fædres lyngbegroede Grave!

"Nostalgio"
Tradukis: Christian Heilskov.

Hejmlando kara! Dolĉe en ador'
al vi sopiras ĉiam la gefiloj.
Ripozon serĉas ni ĉe via kor'
la penso celas vin sur amflugiloj.

Ĉe vi nur la printemp' en plena pomp',
nur tie la samer' kun bril' ridetas,
en ĉarmo eĉ la neĝkovrita tomb'
de l'vintro tie en la frost' tremetas.

Belega estas mont' kun neĝa vert',
kaj ĉarma val' kun rozoj kaj fontanoj;
eĉ paradizo estas la dezert',
se nur ĝi vidis ludon de l'infanoj.

Naskiĝis mi en la erika land';
la sun' de mia infaneco brilis
sur flavan sablon, dum alaŭda kant'
jubile inter la tombegoj trilis.

Kaj al mi restas la senflara grund'
aminda kaj al mia kor' edeno
ripozu foje mi en ĝia fund'
sur la prapatra erikej-ebeno.

Printempo-kanto de juna alaŭdo.
Tradukis: Chr. Graversen.

Ekblovu, vent', desude! de la lag'
forfandu la katenon de glacioj!
ondetojn novajn per petola ag'
dancigu en flamantaj sun-radioj!

Briladu, suno, milde de la blu'!
purigu ĉion per radioj helaj
la floron voku vi al larmo, ĝu'
l' arbaron vestu per folioj belaj!

Ho, suno, jam vi kun potenca bril'
leviĝas inter helkoloraj rondoj;
kaj, vento, via movo de flugil'
balancas min sur viaj molaj ondoj.

Sur milda brizo de l' somer-angul'
luliĝas mi kaj ŝvebas tutkonfide,
min banas en matena suno-brul'
kaj alĉiele flugas ardigite.

Altegen mi min levas kun fanfar'
per fortaj tonoj mia ĝoj' jubilu;
trans nuboj flugis mia praular',
kaj tie ankaŭ miaj povoj brilu.

Malsupreniĝu, neĝa val-surfac',
profunden, montoj en la neĝ'-ornatoj!
mi aŭdas jam de l' alta ĉiel-spac'
la kantsonoron de l' svarmantaj fratoj

Kunkantas mi: Ho, ĉarma primaver',
per florornamoj vi la valojn tegas,
la montojn kovras vesto de somer',
tra verdaj valoj riveretoj strekas.

El montdekliv' ŝprucadas klara font',
freŝigas pluv', varmigas suno brila,
en festkostumo ridas tuta mond',
al ĉarma fianĉino plensimila.

Sed mia ino - kie trovi ŝin?
- jam mia koro ŝvelas, dolĉpasie; -
rapidu, venu tuj al mia sin',
komunan neston ni konstruu ie.

Jen mola musku, kaj en suna lum'
kaj junaj tigoj en lulanta movo,
ĉi tie kune ni por amindum'
forkaŝu nin en ŝirma flor-alkovo.

Kares' kaj ludo dum la primaver',
tenera am' eĉ tra l'aŭtun-nebuloj;
kaj poste ni forflugos, kun fier',
kun dolĉa vigla aro da etuloj.

Kaj kiam ree suna radiar'
la rozon vekos per printemp-signaloj,
aliros ree ni, el trans la mar'
la karan landon kun la ĉarmaj valoj.

Aŭtuno-kanto de l'maljuna alaŭdo.
Tradukis: Chr. Graversen.

Ulule ŝtormas ĉirkaŭ ruba nest'
mallumaj nuboj super ĉio pendas;
en erikej' de nuda tero-krest',
lastfoje nun kantenon mi elsendas.

Ho, primaver', ho bela trompa kred'!
Kial sorĉadis vi al mia koro?
Maldaŭris ĉiu ŝajno de ĝojet',
sed longaj estis tagoj de doloro.

Libera, brava, super alta nub'
petolis mi en sunradia belo;
jubilis mi sen ia tim' aŭ dub'
kun fratoj sub la volbo de l'ĉielo.

Postiĝis monto, kaj postiĝis val',
al mi nenio povis baron doni;
en florherbej', en verda bosko-hal'
mi aŭdis sole ĝojsonorojn soni'.

Sed velkis for ludad' kaj amindum',
l' anim' serena jam fariĝis laca;
ne ridas tero plu en viva lum',
ĉirkaŭas nun aŭtun-nebul' minaca.

Surtere sidas nun iama di',
flugilo lia malespere lanta;
mizere pepas li, laŭ elegi',
dum iam li trilegis ĝoj-vibranta.

Mi estis - estas - baldaŭ estos for;
aliaj venos al la vivo ĉarmoj;
dum mi cindriĝos, flugos kun fervor'
al lumo sferoj novnaskitaj svarmoj.

Ja nestis patro, - restas nun neni',
ekamis li, generis, falis morta.
Kaj amis mi, - la hejmo nun skori',
kaj baldaŭ mi kuŝados mort-malforta.

Idaro mia - -, min konsolas, ke
ĝi al flugad' ĉielen sin dediĉas.
Junulo povas, maljunulo ne,
esper' kaj forto daŭre konsumiĝas.

Adiaŭ do, por ĉiam, karaj vi,
printempo ĉarma kaj somer' - ho, lasta!
Ĉetomban kanton morne kantas mi,
jam venas vintro kun la tomb' malvasta.

 

Foriri baldaŭ nun devos mi.
Tradukis: H. E. Jensen.

Foriri baldaŭ nun devos mi,
aŭdiĝas vintra ordono;
nur gasto estas mi tie ĉi
el fora hejmregiono.

Mi longe sciis pri la fori',
la koran ne ĝiturmentas,
kaj tial ofte mi sen aspir'
kantist-vaganto min sentas.

Pli belan voĉon kaj pli da fort'
mi ĉiam ege deziris,
sed min regadis malbona sort',
kaj ŝtorm' la plumojn forŝiris.

Liberan flugon en la natur'
de Dio tre mi sopiris;
sed en karcero post griza mur'
ĝis nun nur pene mi spiris.

Al gajaj kantoj de la ĉiel'
la kor' min ege instigis,
sed min devigas la tera cel',
kaj ŝuldoj forte min ligis.

Sed tamen ofte mi por konsol'
rigardas en sopirado
el la karcero, el la izol'
kaj kantas tra mia krado.

Momentan haltu sur via voj',
aŭskultu iom, migranto,
ĉar eble nun por la lasta foj'
aŭdigas sin mia kanto.

Mi antaŭsentas, ke en vesper'
rompiĝas baldaŭ la krado,
do adiaŭas mi en tener' (*)
per - eble lasta - pepado.


(*) Stilzbirdo, vivanta en erikejo (Charadrius pluvialis = dane: Præstekrave).


Preludo el la poemaro "Migrantaj birdoj" 1838.
Preludo: Ekvenas tempo de forvojaĝ'.
Tradukis: Chr. Graversen.

Ekvenas tempo de forvojaĝ',
aŭdiĝas vintro admona
ĉar ankaŭ min, post somer-restad',
altiras hejm' alizona.

Ke devas baldaŭ mi iri for,
neniom tio ĉagrenas,
kaj malgraŭ tio el mia kor'
ĝojetaj kantoj alvenas.

Ja devus esti kantinta mi
pli multe - ankaŭ pli bele,
sed ŝtormtaŭziĝis mi pli kaj pli,
kaj nuboj ombris malhele.

Mi tre dezirus en vasta spac'
flugilojn streĉe etendi,
sed devas resti sur strikta baz',
enkaĝigita min senti.

Mi emus trili de alta plan'
per gajaj tonoj kaj kantoj,
sed resti devas - por vivo-pan' -
en kaptitej' por ŝuldantoj.

Sed ofte mi tra la krad-spalir'
rigardas - por konsoleto,
kaj kantas mia elir-sopir'
malĝoje el post la reto.

Ĉi tiun kanton, aŭskultu ĝin
momenton, preteriranto;
ĉar eble ne plu alvokos vin
la karcerulo per kanto.

Jam al mi ŝajnas, ke ĝuste nun
hodiaŭ falos la krado;
elkore mi adiaŭas kun
probable lasta trilado.


Steen Steensen Blicher estas la plej fama priskribanto de jutlanda naturo kaj popola vivo. Pro malfeliĉa edzeco li konsolis sin, vagante en la erikejo, kunestante kun ĝiaj loĝantoj kaj verkante siajn novelojn kaj poemojn.
Lia unua novelo, Taglibro de vilaĝ-pedelo, aperis en Esperanto. Ĝin tradukis H. J. Bulthuis.
La poemaro Trækfuglene ("Migrantaj Birdoj") kun la fama preludo Sig nærmer Tiden aperis en 1828.

Notoj:
Pri la tradukoj:
Nostalgio: Chr. Heilskov:
Dana Antologio, CDEL 1961.
Juna alaŭdo: Chr. Graversen:
Dansk Esp-Blad, CDEL febr. 1945.
Maljuna alaŭdo: Chr. Graversen:
Dansk Esp-Blad, CDEL jan. 1945.
Foriri baldaŭ: H.E.Jensen:
Dana Antologio, CDEL 1961.
Ekvenas tempo: Chr. Graversen:
Dansk Esp-Blad, CDEL nov. 1944.

H.E.Jensen, verkis la ĉi-suban biografion kaj faris la desegnaĵon.
Steen Steensen Blicher
(1782 - 1848)

Inter la poetoj, kiujn instigis al verkado la ĉagreno kaj la malfeliĉo, Blicher ne estas la malplej interesa. Post la teololgia ekzameno li fariĝis instruisto ĉe liceo, poste farmisto kaj fine pastro - tamen ne tre fervora. -
Lia edzeco estis malharmonia, kaj ĉar li krome estis malbona administranto - do malriĉa li kelkfoje serĉis konsolon en la botelo, sed plej ofte en ĉasado en la vastaj jutlandaj erikejoj, kies naturon kaj loĝantojn li profunde konis. La plej konata parto de lia verkaro estas la noveloj pri tiuj regionoj. Per ili li anticipas la realismon en la dana literaturo. Kelkfoje li uzas la jutlandan dialekton kun majstreco.

Sed li ankaŭ estis eminenta lirikisto, kies poemoj estas perloj. Li preferas la elegian tonon, sed ofte li en siaj verkoj donas esprimojn de vigla humoro kaj komika sento. En la optimismaj periodoj li multe laboris laŭ la raciisma linio por la prospero de sia popolo, i. a. per aranĝo de grandaj popolaj kunvenoj sur la "Ĉiela monto" (= "Himmel-bjerget", 157 m.alta) - la unuaj liberaeraj popolkunvenoj en Danujo - kaj per multege da gazetartikoloj pri ĉiaj temoj: gimnastiko, pafado, plantado, vakcinado k. t. p. -
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "St. St. Blicher".

La dana teksto al "Nostalgio" rete - klaku ĉi-tie:
"Kjær est du Fødeland...

kaj al "Juna alaŭdo...":klaku:
"Den unge lærke..."

ankaŭ al "Maljuna alaŭdo...": klaku:
"Den gamle lærke..."

...kaj fine "Foriru baldaŭ.../Ekvenas tempo...": klaku:
"Sig nærmer tiden ..."


Vidu alian verkon de St. St. Blicher, klaku:
Mads Doss.