N. S. F. Grundtvig
Himnoj.

En ĉi-tiu paĝo vi trovas jenajn verkojn de N.F.S.Grundtvig:
Dana:
Kirken, den er et gammelt hus
Kirken, den er et gammelt hus
(nekonata teksto)
Løft dig sjæl på Lysets vinger
Udrundne er de gamle dage
Alt står i Guds faderhånd
Dejlig er den himmel...
(nekonata teksto).
(nekonata teksto)

Esperanto:
Domo malnova estas ĝi
Templo malnovas, dom de Di'
Malnova am' neniam rustiĝas
Levu vin per lumflugiloj
Pasintaj tagoj malaperis
Ĉiam gvidas Patra man
Vi infaniĝu, diras Li.
Kristo ĉieliras
Ĉarma estas la ĉiel'.

Tradukis:
H. A. Rosbach
Erik Andersson
H.P.Frodelund
H.E.Jensen
H.E.Jensen
H. A. Rosbach
H. A. Rosbach
H. A. Rosbach. Rosbach/H.E.Jensen. O.Nielsen

Domo malnova estas ĝi.
Dane: Kirken den er et gammelt hus.
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Domo malnova estas ĝi,
nia preĝejo sur tero.
Turoj ja falis, sed al ni
vokas sonoriloj tra l' aero.
Vokas al ĉiu hom' sur ter',
sed al laculo kun prefer',
kiu sopiras ĉielen.

Ne sur la tero la Sinjor'
loĝas en temploj aŭ domoj.
Ili nur servas al ador'
dum la vivtempo de homoj.
Tamen, loĝejon teran Li,
en kiu povas loĝi Di',
kreis el ni, pekemuloj.

Ni estas Lia templo nun,
ŝtonoj vivantaj ĝin igas,
kiuj sub kruco bapton kun
fido kaj kredo kunligas.
Eĉ se nur paro estus ni,
loĝus sur tero nia Di'
kun sia graco kaj amo.

Kie ajn sur la tero ni
vokas en nomo de Kristo,
tuj kun la vort' de vivo Li
venas, por ni instruisto.
Ĉiam Li restas en proksim',
el nia koro fuĝas tim' -
Li regas teron kaj tempon.

Kune kun Li eĉ en kaban'
estas disĉipla la aro.
Tio plej bon' al Di-infan'
estas sen iu komparo.
Ĉar la kredanta eklezi'
estas kun Li en harmoni'
- estas de Dio infanoj.

Tamen sur tero havas ni
domojn al Lia honoro;
kaj ilin amas vi kaj mi,
ĉar tie nia Sinjoro
premis etulojn al la sin',
kaj nin regalis pan' kaj vin',
jen Li proponis ĉielon.

Baptujo pri la sankta ban',
altar' pri eŭkaristio
nin memorigas. Al infan'
estas proksima Vi, Dio!
En la eterno restos Vi
sen iu ŝanĝo, granda Di'-
kiel la bapto kaj kredo.

Donu, ho Dio, ke ĉe ni
dum sonoriloj sonoras
la homoj iru tuj al Vi
kaj sole Dion adoru.
Ne al la mond' aperos Vi,
sed nur al Via eklezi',
pacon kaj benon Vi donu.

Sed ni memoras templon nun,
ŝtonoj vivantaj ĝin igas.
Ili la vorton dian kun
bapto kaj kredo kunligas.
Vivon ja kreas la instru'
kiun ni aŭdas de Jesu',
ĝi, nur, sanktigas la domon.

El: Cent Himnoj, 1966, n-ro 7.

Kirken den er et gammelt hus.
El 1837.


Kirken den er et gammelt hus,
står, om end tårnene falde,
tårne fuldmange sank i grus,
klokker end kime og kalde,
kalde på gammel og på ung,
mest dog på sjælen træt og tung,
syg for den evige hvile.

Herren vor Gud vist ej bebor
huse, som hænder mon bygge,
arke-paulunet var på jord
kun af hans tempel en skygge;
dog sig en bolig underfuld
bygged han selv af støv og muld,
rejste af gruset i nåde.

Vi er hans hus og kirke nu,
bygget af levende stene,
som, under kors, med ærlig hu
troen og dåben forene;
var vi på jord ej mer end to,
bygge dog ville han og bo
hos os i hele sin vælde.

Hvor vi end mødes trindt på jord,
Frelserens navn vi påkalde,
Flux Han med lyd af livets ord
kommer, som ånd over skjalde.
Nær som sit ord, i allen stund,
han er vort hjerte og vor mund,
drot over tiden og rummet!

Samles vi kan da med vor drot
selv i den laveste hytte,
finde med Peder: dér er godt,
tog ej al verden i bytte;
kirken og vi, som ærlig tro,
altid er ét så vel som to,-
ét med vor drot og hinanden!

Husene dog med kirke-navn,
bygte til Frelserens ære,
hvor han de små tog tit i favn,
er os som hjemmet så kære;
dejlige ting i dem er sagt,
sluttet har dér med os sin pagt
han, som os Himmerig skænker.

Fonten os minder om vor dåb,
altret om nadverens glæde,
hvor skulle før i tro og håb
Herren vi finde til stede,
end hvor det for os prentet står:
Herren i dag er som i går,
så er og troen og dåben.

Give da Gud, at hvor vi bo,
altid, når klokkerne ringe,
folket forsamles i Jesu tro
dér, hvor det plejed at klinge:
Verden vel ej, men I mig ser,
alt hvad jeg siger, se, det sker,
fred være med eder alle!

Aldrig dog glemmes mer i Nord
kirken af levende stene,
dem, som i kraften af Guds ord
troen og dåben forene!
Selv bygger Ånden kirke bedst,
trænger så lidt til drot som præst,
ordet kun helliger huset!

El: Sangværk l, nr. 22, 1837.

Melodio de L. M. Lindeman, 1840
Kirken, den er et gammelt hus.
(Desegnaĵo de H.E.Jensen).


El "La ora Jaro".
(Dana titolo: ?).
Tradukis H. P.Frodelund.

Malnova am' neniam
rustiĝas, scias ni,
tra malfaciloj ĉiam
pli klara estas ĝi.
Por bono kun fervoro
ja ardas nia koro,
libera de malvarm'.

Tro longe diris oni,
ke am' blindigas nin.
Por l' Lumo-Regnon koni
bezonas ni ja ĝin;
necesas por kompreni
aferon bone, ke ni
unue amas ĝin.

El: Dansk Esperanto-Blad, 1/1965, paĝo 7.

Templo malnovas, dom' de Di'
Dane: Kirken, den er et gammelt hus.
Tradukis: Erik Andersson.

Templo malnovas, dom' de Di'
restas dum homag' faliĝas.
Turmuroj iĝas gruz' ĉe ni,
nin sonoriloj vokigas.
Vokas aĝulon, al junul',
vokas animon de lacul',
ema l' eternan ripozon.

Tiu ne loĝas en la dom'
de homaj manoj farita,
Templa hor' kun la stela nom'
solas per bild' ombrita.
Tamen loĝon de mira ver'
faris Li nur el la terer'.
Li ja en ni loĝiĝis.

Ni estas templodom' de Di',
el vivaj ŝtonoj fariĝis,
kiuj sub kruca lum' de Li
en bapto, fido uniĝis.
Se du nur estas sole ni,
tamen en ni konstruus Li,
loĝi en ni kun favoro.

Ĉambron, nomitan per Sinjor-nom',
devas ni ami, honori
kiel havenon ravan por hom',
hejmon la karan por glori.
Ravaj aferoj diritaj jen,
la ĉiel-regno je l' alven',
kiam tra l' pordoj ni iras.

Tien ni iris gepatroj kun,
tie infan-preĝ' svingiĝis.
Tie antaŭ la Sinjoro nun
ni ĉe l' altaro ringiĝis.
Tie ni paŝis al komuni'
kaj en festkanta harmoni'
ni kun prapatroj uniĝis.

Igu do Dio, kie ni
loĝas, je sonoriltintoj,
ke en Krist-fid' kunestu ni,
al Di' oferojn sendintoj,
trovi per preĝo da donac',
vidi espere al sabatpac',
al Di-popolo restonta!

El: Dansk Esperanto-Blad, 1965, n-ro 1, paĝo 4.

 

Levu vin per lumflugiloj.
Dane: Løft dig, Sjæl, på Lysets Vinger.
Tradukis: H. E. Jensen.

Levu vin per lumflugiloj
renaskita, ho anim'!
Sonas nun la birdaj triloj
super kampo kaj pavim',
Danku Dion, laŭdu lin,
li per lumo vestas sin!
Al li kanto via bela
estas pli ol la anĝela!

Iam de la eternulo
venis lumkreanta vort',
Vera lumo!. - Jen regulo
por homar' en Dia fort',
Se ni restas en la ver'
jen sub ni la sankta ter',
nur se vero nin instruas,
vere ni la vivon ĝuas!

El: Kantante Antaŭen, 1941, n-ro 85.

Melodio de Thomas Laub.
Løft dig, Sjæl, på Lysets Vinger.

Pasintaj tagoj malaperis.
(Dane: Udrundne er de gamle dage).
Tradukis: H. E. Jensen.

Pasintaj tagoj malaperis
kiel riveroj en la mar';
la homoj falis aŭ fieris
- foriris al mortinta ar'!
Sed dank' al Dio en silent':
eterne vivos nobla gent'!

Jen tombo- jen infanlulilo:
la vivo floras el la mort'.
Juniĝas do kun nova brilo
la nobla gent' en sud' kaj nord'
kaj vivas plene kun honor'
tra mil ĉeneroj la memor'!

La altan ĝojon del' nobluloj,
akiri ĝin penadu vi,
sed al la morto, fortikuloj,
ĝisfine spitu do al li!
Ni jam sukcesos tie ĉi,
per Dio ĉiam venkos ni!

El: Esperanto kantu!, n-ro 60.


Kristo ĉieliras.
(Dane: ?).
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Kristo ĉieliras,
anĝeloj Lin admiras,
Li tronas ĉe la Patro Di',
Spiriton sendas Li al ni!
Genufleksu ĉe la Savanto!

Kristo ĉieliras,
al la anĝeloj diras:
Vi iru nun al ĉiu hom',
invitu lin al Dia dom',
Genufleksu ĉe la Savanto!

Kristo ĉieliras,
sed inter ni li iras,
disdonas de la vin' kaj pan',
kaj vivas nun en la Kristan'.
Genufleksu ĉe la Savanto!

El: Cent Himnoj, n-ro 51.

Melodio de Carl Nielsen, 1919.
Udrundne er de gamle dage.


Ĉiam gvidas Patra man'.
(Dane: Alt står i Guds faderhånd).
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Ĉiam gvidas Patra man'
al la beno de l' infan'.
Per la grac', pro Dia gloro
ĝoju ĉiam nia koro
en la nomo de Jesu'!

Ni heredos kun la· Fil',
vivon veran en la bril'!
Per la grac', pro Dia gloro
ĝoju ĉiam nia koro
en la nomo de Jesu'!

Estos nia Lia grac',
lumo, forto, gloro, pac'!
Per la grac', pro Dia gloro
ĝoju ĉiam nia koro
en la nomo de Jesu'!

El: Cent Himnoj, - n-ro 24.


Malnova melodio.
Vi infaniĝu, diras Li.

El: Preparoj al diservo, de H.A.Rosbach.
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig

(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon.

Melodio de Thomas Laub, 1916.
Alt står i Guds faderhånd.


Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.


La teksto maldekstre estas el Dana Antologio kaj skribita de H. E. Jensen.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "N.F.S.Grundtvig".
Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku:
"Enhavo"