|
Nu er da Vaaren kommen. El 1805. Esperanto: Jam venis la printempo.
Nu er da Vaaren kommen,
Nu er os Busken Læe;
Og Nattergalen toner
Sødt i det grønne Træ;
Og huldt de unge Roser
Tæt ved hverandre staae;
Og klart de runde Vover
I Sølverbækken gaae.
O Pige! søde Pige!
Nu har jeg lukt min Bog.
Jeg sidder ey og stirrer
20 Meer i det gamle Sprog;
Det Liv, som der jeg finder,
Det blomstrer ude nu.
Ak kom min Elskerinde!
Hvor længe tøver du?
|
Jam venis la printempo.
Dane: Nu er da Vaaren kommen. Tradukis: H. E. Jensen.
Jam venis la printempo
al la arbara hal'
kaj en la' verda arbo
nun kantas najtingal',
ĵus floroj malfaldiĝis,
kapjesas en la vent'
kaj ondas rivereto
en brilo de arĝent'
Ho, ĉarma vi knabino! -
la libron fermis mi;
ne plu enkatenigas
min libro kaj lekci'.
La libra viv' de l' vera
ja estas nur imit' -
aŭ, venu, amatino! -
Ho, venu sen hezit'!
La originala poemo enhavas 7 versojn.
Bedaŭrinde nur la 2 estas tradukitaj!
Vi povas legi la tutan tekston, dane, - klaku ĉi-tie: "Nu er da Vaaren kommen".
El: Dansk Esperanto-Blad,
aprilo 1945.
|
Adam Oehlenschläger
1779-1850
Li naskiĝis kaj mortis en Kopenhago. En 1829 la sveda poeto Esaias Tegnér ĉe granda festo kronis lin per laŭrakrono kiel la reĝon de nordaj poetoj.
En sia junaĝo li ne donis tre grandajn promesojn pri brila poeta estonto, sed sub influo de la germana romantiko, kiu envenis Danujon pere de la norvego Henrik Steffens, li subite konsciiĝis kiel poeto kaj tuj komencis verki belajn poemojn kaj grandiozajn dramojn laŭ nordlandaj kaj orientalaj temoj.
Lia liriko estis pli libera kaj freŝa ol tiu de Ewald, kies sekvanto li cetere estis, kaj liaj dramoj estis tre ŝatataj de la popolo. En kelkaj el ili (ekz. "Aladdin") li prezentas la programon de la nova tempo: La spirito ne elektas kiel favoraton la diligentan pensulon, sed la "senzorgan filon de l' naturo", - kaj tia feliĉulo, tia naturgenio, li mem estis. Li ne daŭre restis sur sia alta nivelo, kaj de certa flanko (Baggesen kaj Grundtvig) aperis akra kritiko kontraŭ li. Sed lia signifo estas nepridiskutebla. Li fariĝis renoviganto de la dana lingvo, kaj multaj poetoj lernis de li kaj admiris lin.
Liaj ĉefverkoj estas - krom la nuna Dana nacia himno - tragedioj (inter ili "Hakon Jarl"), poeziaj verkoj (ekz. "Sankta Johano-vespera ludo", "La nordaj dioj", "Aladdin", fabeldramo, "Helge" kaj kelkaj sageoj) kaj multaj poemoj diversspecaj lia unua fama poemo estis "La oraj komoj", kiu certe estas netradukebla en Esperanton.
|
Biografio kun informoj pri la kanto, rete - klaku ĉi-tie: "Adam Oehlenschläger".
La tekston de la Biografio (maldekste) estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen.
En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Adam Oehlenschläger.
Klaku: "Der er et yndigt land" kaj "Guldhornene/La oraj kornoj"
|