Fine la vespero venas.
La tutan tagon li kaŝis sin malantaŭ kelkaj abioj. Estis terure longa kaj
malvarma tago, la pluvo malsekigis lian palton kaj lian vestaĵon travipis lin tiel, ke lia haŭto fariĝis kiel glacio. - Li ankaŭ sentis malsaton, ĉar li estis kunpreninta tro malmulte da mangaĵo, kaj li ne kuraĝis eliri por aĉeti ion.
Sed li estis libera kaj sen danĝero.Neniu vidis lin, kaj li scias, ke sinjoro Martens estas sola ĉi vespere. - La celo estas proksima.
Li estas tute trankvila. - Malnova krimulo ne havas nervojn, li mallaŭte murmuras. ~ Kaj neniajn skrupulojn, li aldonas. Kial li havu skrupulojn? Li malamas, ĉiujn homojn, la tutan socion. Neniu iam amis lin. Tiel estas la vivo: mi piedfrapas aliajn - aŭ ili piedfrapas min ...
Sinjoro Martens estas riĉa fraŭlo, li mem nur estas malriĉa krimulo sen espero kaj ĝojo. - Sed post kelkaj horoj ĉio estos aliel, tiam Martens estos morta, kaj li mem fariĝos riĉa homo; bonaj tagoj venos, sennubaj, feliĉaj ...
Absolute ne estas danĝero. La vespero estas bonega por lia projekto tra la ŝtormo oni ne povas aŭdi la krakon de la revolvero, kaj la pluvo forviŝos la piedsignojn.
Li ŝteliras malantaŭ la domon, pli kaj pli li proksimiĝas al la lumigitaj fenestraj vitroj.
Nun - li estas proksima al la domo, li povas vidi la ĉambron, en kiu Martens estas. - Li sidas apud la kameno sur agrabla apogseĝo.
La viro ekstere en la pluvo grincigas la dentojn pro furiozo kaj malamo.
- Tie en la varmo sidas agrable ĉi tiu viraĉo, dum li mem - frosta kaj malseka - staras ekstere. Ne, li ne havas skrupulojn, en lia koro estas neniu sentema kordo. Li neniam havis hejmon kun varmo kaj komforto, li nur konas la orfejon, kie ne estas komforto.
Kaj bonege li konas la malliberejon ... estis tro ofte lia hejmo, ĉar li estis nesingarda ... sed nun li ne volas esti nesingarda, li volas havi sukceson - unuafoje ...
Sed - kio estas tio? La sola sinjoro en la riĉa ĉambro parolas - kun kiu? Ĉu li tamen ne estas sola?
La okuloj de la krimulo fiksrigardas al la ĉambro. Kiu estas en la domo krom Martens ?
Sed - nun li vidas. Ne estas eble!
Li ne volas vidi, kaj tamen li vidas: - estas granda, bela hundo.
La hundo iras al sia sinjoro apud la kameno, kaj la viro karesas ĝian kapon. Ĝi estas tute trankvila, en la ŝtorma vetero eĉ ĝi ne povas senti la fremdulon ekster la fenestro.
La fremda viro staras kiel senviva - rigardante la belan hundon. Ĝi similas precize al la maljuna Jim - bona, fidela kamerado Jim, lia multjara amiko, la sola amiko de lia vivo.
Li pensas longe pri Jim, forgesante sian projekton, la riĉan sinjoron, ĉion.
Jim kaj vi estis veraj kameradoj kaj amikoj tra longaj jaroj, ili frostis kune, malsatis kune, neniam Jim lamentis, neniam ĝi trompis. La mondo trompis lin, kaj la homoj trompis lin, sed Jim - neniam. Ĝi amis lin el sia tuta, bona koro.
La sorto trafis ĝin - aĉa policisto pafis ĝin. - Li pugnigas la manon ... la vivo sen Jim fariĝis trista, nur malhelaj, malgajaj, solaj tagoj.
- La riĉa viro kaj la bela hundo ankaŭ estas bonaj amikoj, la hundo
lekas la vizaĝon de sia sinjoro, ĝi bone komprenas lin ... cetere la okuloj de Martens ne estas tro ĝojaj ... riĉaj homoj eble ankaŭ havas malfacilaĵojn ...
Sed li ne interesas sin pri ĉi tiu viro; li signifas nenion, ne, la hundo estas la grava afero, li ne povas atingi sian celon, se li ne ankaŭ pafos la hundon ... pafi la hundon! ... kiu similas al la maljuna kamarado Jim, ne, tion li ne kapablas. Estus perfido al la brava amiko de la pasintaj jaroj ...
- - -
Li turnas la dorson al la riĉa domo kaj iras malrapide for tra la nokto kaj la pluvo.
Jim - maljuna, fidela kamerado - estas savinta homvivon. -