Heredo Dana
Novelo

Johan Bojer
Kristnokto.
Tradukis: H. Th. Thomsen

Vintra sezono ...
"Huh-uh-hu-u!" kriis la ventego super la teron.
"Pip, pip, kiel maldolĉe tie-ĉi!" plendis la birdeto treme rifuĝantaj sub la tegmentojn de l' domoj.
"Puh-,-uh-u!" ekĝemis la arbaro. kiam la ventego ĝin trakuregis, derompante branĉojn kaj elradikante arbojn.
"Ne alproksimiĝu al mi!" muĝis la maro, sendante turaltajn ondojn kontraŭ la glacieregoj, tiel ke la bordo krakis.
"Ho, tiu froŝto, tiu frosto!" ĝemis la tero, tiris super sin la neĝan kovrilon kaj endormis.
Kaj la homoj iris duonblinde la mallumajn tagojn, kaj suferoj turmentis ilin, kaj ili havis multe da malĝojo.

* * *

Virino iris sole de domo al domo, ŝia mantelo estis nigra, ŝia diademo griza kaj sursemita de brilantaj steloj. Ŝiaj grandaj, mildaj okuloj vidis en la estonton, ŝia frunto estis klara kaj blanka, ŝia irado facila kaj sensona.

Subite ŝi estas haltigita de gardestaranto antaŭ la tendaro de granda militestro. La soldato kondukis, la virinon al sia ĉefo, kiu sidis ĵus elkalkulinte, kiamaniere li plej facile povus difekti sian malamikaron.

La militestro diris: "Virino, kiu vi estas?"

Kaj la virino ne diras sian nomon, sed ŝi petas: "Tralasu min kun tiu-ĉi infano!"

Kaj ŝi elvolvas el sia mantelo malgrandan infanon, kaj ĝi rigardas la militiston per grandaj, maltimaj infan-okuloj. Kaj la militisto vidas ankaŭ je ĝi; li memoras sian propran infanon en la hejmo, kaj lia koro varmiĝas. Li diras: "Permesu al mi, virino, kisi vian infanon!" La virino permesas tion, kaj la militisto kisas la vangeton de l' infano, dum aperas larmoj en liaj okuloj. Tiam li allasas la virinon pasi.

Sed post tio la militestro sidas silente en la tendo, kaj li pensas je la bluaj okuloj de l' infano. Subite li starigas kaj dissendas ordonon al ĉiuj siaj korpusoj, ke neniun malamikon oni mortigu en ĉi-tiu nokto. Li mem iras en la tendojn kaj rakontas al la soldatoj pri la infaneto, kiu vizitis lin.

Sed la virino daŭrigas iri, kaj ŝi venis al dometo, en kiu maljunulo malriĉa sidas malsatante.

La virino elprenas kelkajn panpecetojn, kaj la maljunulo vidas surprize al ŝi. Sed ŝi diras: "Manĝu!" Kaj la maljunulo prenas ŝian panon kaj manĝas, en liaj okuloj ekbruligis ĝojo, li genufleksas antaŭ ŝi dankante.

La virino diras: "Ĉu vi volas vidi mian infanon ?"

Kaj la maljunulo tre volonte volas vidi la infanon nun, kiam li estas ĝoja. Per siaj mallertaj manoj li singarde prenas la malgrandan, blankan manon de l' infano, lia voĉo tremas pro karaj memoroj dirante: "Kia ĉarma infano!"

Sed kiam la virino foriras, tiam la maljunulo sentas la ĉambreton plenigita de alta, pura ĝojo. Malrapide li elserĉas la okulvitrojn, kaj legas pecon en la biblio.

Kaj de pordo al pordo la virino iras, kaj ĉie, kie io mankas, ŝi donacas, tiel ke la koraj trankviliĝas. Ŝi ankaŭ iras en la malliberejojn, al la krimuloj, kies koroj estas malmoligitaj, kaj kies cerboj malakriĝis pro la multjara mallibereco. Sed kiam la virino foriras, tiam sidas silente la krimulo, rigardante la katenojn, kaj lia animo lumiĝas je la memoriĝo pri la infaneto.

"Maljuna knabino," diris la virino al blankhara malliberulino. "Pri kio vi pensas en tiu-ĉi vespero?"

"Mi rememoras mian infanon, kiun mi mortigis. Jam de multaj jaroj estas."

"Ĉu vi volas vidi mian infanon?"

Kaj la infaneto direktas siajn bluajn, klarajn okulojn al la infanmortigistino, metas sian malgrandan manon sur ŝiajn blankajn harojn, dum ŝi plorante genufleksas kaj kisas ĝin.

Sed kiam la nigre vestita virino foriras, tiam la infan­mortigistino sidas sentigante konsolita de ĝojeto, kaj la patrina koro en ŝi ekbatas, ŝi kantas lulkanteton. Ŝi kvazaŭ perceptas, ke ankaŭ ŝi posedas iom da la in­fano, kiu vizitis ŝin.

Sed ekstere sur la vojo iras la virino kun la infaneto, ŝi starigas garbojn por la frosttremantaj birdoj, kaj su­per la neĝon kaj la arbaron kaj la rulantan maron ŝi metas lunbrilblankan kvieton.

Jen malleviĝas sur la teron miriga soleno, kaj murmure sonas de koro al koro: "Kiu estas tiu-ĉi virino?"

Kaj ŝi iras supren en la preĝejon de l' granda dio, malligas ĝiajn sonorilojn kaj ŝi sonorigis feste, kaj su­per tutan la terregnon sonis:

"Mi estas la virino kun la granda paco por animoj. Kristnokto estas mia nomo!"

Notoj

Johan Bojer, (6.3.1872 - 3.7.1959) multe produktanta kaj ofte malfacile komprenebla verkisto, li tamen ankaŭ aperigis verajn perlojn en la juna, norvega literaturo.
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj - de H.Th.Thomsen.
Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908.
H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn, lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.