N. F. S. Grundtvig
Langt højere Bjerge saa vide paa Jord.

 
Konsolo de la danoj.
Dane: Langt højere Bjerge.
Tradukis: Chr. Graversen.

La montoj de l'mondo en granda mezur'
la danajn altaĵojn superas.
Ni tamen pro nia ebena natur'
kun verdaj montetoj fieras.
Ne taŭgas por ni la kapturna altec',
cetera restad' donas pli da progres'.

Pejzaĝoj mirinde pli belaj laŭ dir'
troviĝas en lokoj aliaj.
Sed kreskas ĉe ni miozot' kaj latir'
sur bordoj kun fagoj graciaj,
kaj pleje nin ravas, dum vivo sur ter',
floranta kamparo kun ondo-border'.

Kaj eble aliaj por gloro kaj mon'
pli pompajn faraĵojn prezentis.
Sed en nia sxildo leonoj, sur fon'
de koroj, ne vane atentis.
Kverelu la agloj pri parto post part'
de l'tero, ni restas ĉe nia standard'.

Popoloj multege pli saĝaj ol ni
kredeble kelkie sin trovas.
Sed danoj sin helpas per simpia raci',
konkuri kun Di' ni ne provas.
Se brulas por justo kaj vero la kor',
al nia prudento ne mankas valor'.

Kaj lingvoj pli noblaj, superbaj sen lim'
laŭdire kelkloke sonoras.
Sed danoj, en lingvo de deca esprim',
la alton kaj belon honoras.
Kaj pli ni moligas per milda frazer',
ol pistas aliaj per frazoj el fer'.

Multege pli multe el ora metal'
briladas ĉe alilandano.
Sed tamen ĉe ni en dometo kaj hal'
ne mankas al homoj la pano.
Riĉego maloftas, malriĉo eĉ pli
malofte troviĝas en riĉa Dani'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 76.

La konsolo de Danlando.
Dane: Langt højere Bjerge.
Tradukis P. Th. Justesen.

Montegoj alie! Montetoj ĉe ni!
Danlando molege nur ondas.
Ĝojigas nin danojn herbverda graci',
Al nia anim' ĝi respondas,
Alteco! Grandeco! Fremdaĵoj al ni.
Modeste ni vivas en dan-idili',

Belegas - sendube! - la fremda landar',
- Ja tiel spertuloj rakontas. -
Sed pro la ĉestranda, fagverda arbar',
pro floroj neniel ni hontas.
La florriĉa kamp' ĉe la mara ondar':
Lulilo kaj tombo por dana homar'!

Fremdula heroo pri gloro, pri far',
pri riĉo nin eble superas.
Sed ŝilda koraro kaj ŝildleonar'!
Pri tiuj la danoj fieras,
Aglegoj batalu pri regno, pri ter'!
Jen koroj! Jen nia, la dana prefer'.

Pli saĝaj versajne vi estas ĉe vi
ol ni en la danlandetaro.
Neniel ni havas la saĝon de Di',
sed iom, por taga fararo.
Se ĉiam nin gvidos la justo, la ver',
ni certe retenos hejmrajton sur ter'.

Pli pompe, noblege, impone ol ni
laŭdire fremduloj babilas.
Pri belo, alteco kaj glor' tie ĉi
verece ni kante jubilas.
Ne tranĉas la lingvo-ĉi kiel tranĉil',
- ĝi fandas - nek batas ĝi kiel frapil'.

Da erco, la blanka, la ruĝa trezor'
aliaj multege posedas.
Ĉe danoj por ĉiuj, por reĝo, ŝofor'
sufiĉe da pan' oni knedas.
Plej granda feliĉo troviĝas ĉe ni:
Abundo malofta - mankado eĉ pli!

El: Kantante Antaŭen, 1941.

Langt højere Bjerge saa vide paa Jord.
N. F. S. Grundtvig
El 1820.

1. Langt højere Bjerge saa vide paa Jord
man har, end hvor Bjeg kun er Bakke;
men gerne med Slette og Grønhøj i Nord
vi Danemænd tage til Takke;
vi er ikke skabte til Højhed og Blæst,
ved Jorden at blive, det tjener os bedst.

2. Langt kønnere Egne, vil gerne vi tro,
kan fremmede udenlands finde;
men Dansken har hjemme, hvor Bøgene gro
ved Strand med den fagre Kærminde,
og dejligst vi finder, ved Vugge og Grav,
den blomstrende Mark i det bølgende Hav.

3. Langt større Bedrifter for Ære og Sold
maaske saa man Udlænding øve;
omsonst dog ej Danemænd førte i Skjold,
med Hjerterne, Løve ved Løve;
lad Ørne kun rives om Jorderigs Bold,
vi bytter ej Banner, vi skifter ej Skjold!

4. Langt klogere Folk er der sagtens om Land
end her mellem Bælter og Sunde;
til Husbehov vi dog har Vid og Forstand,
vi vil os til Guder ej grunde;
og brænder kun Hjertet for Sandhed og Ret,
skal Tiden nok vise: vi tænkte ej slet.

5. Langt højere, ædlere, finere Sprog
skal findes paa fremmedes Tunge;
om Højhed og Dejlighed Danemænd dog
med Sandhed kan tale og sjunge;
og træffer vort Modersmaal ej paa et Haar,
det smelter dog mere, end fremmedes slaar.

6. Langt mere af Malmen saa hvid og saa rød
fik andre i Bjerg og i Bytte;
hos Dansken dog findes det daglige Brød
ej mindre i Fattigmands Hytte;
og da har i Rigdom vi drevet det vidt,
naar faa har for meget og færre for lidt.

El la notlibro: Syng Danmark
de Oluf Ring.


La teksto dekstre estas el Dana Antologio kaj skribita de H. E. Jensen.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "N.F.S.Grundtvig".
Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku:
"Enhavo"
Langt højere Bjerge saa vide paa Jord.
H. O. C. Zinck, el 1801.


Nikolaj Frederik Severin Grundtvig

(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.