Søren Kirkegaard.
Fragmento el La ĉagrenita lilio.

Iam kreskis lilio en izoli­ta loko ĉe tre malgranda rivereto. Ĝin bone konis kelkaj urtikoj kaj kelkaj aliaj floretoj proksimaj.

Laŭ la vere diranta priskri­bo de la evangelio la lilio estis pli ĉarme vestita ol Salomo en lia tuta pompo, krome senzorga kaj ĝoja la tutan tagon.

Nerimarkeble kaj rav­plene pasis la tempo kiel la fluanta akvo, kiu kantetas kaj malaperas. Sed tiam okazis, ke iutage birdeto venis kaj vizitis la lilion. Ĝi revenis la postan tagon, forestis kelkajn ta­gojn, ĝis kiam ĝi revenis, kio al la lilio ŝajnis stranga kaj neklarigebla, - nekla­rigebla, ĉar la birdo ne restis en la sama loko kiel la floretoj, - stran­ga, ĉar la birdo povis esti tiom ka­prica.

Sed al la lilio okazis tio, kion oni ofte spertas, ke ĝi ĝuste pro tio pli kaj pli enamiĝis al la birdo, ĉar ĝi estis kaprica.


Notoj
Søren Kirkegaard, (1813 -1855), mondfama dana filozofo.

Tradukis: L. Friis.
El: Dansk Esperanto-Blad, julio l942, paĝo 50.