Sabaton la pasintan = Det var en lørdag aften...

Sabaton la pasintan
Det var en lørdag aften...
Dana popolkanto - Tradukis: Jenny Nielsen


Sabaton la pasintan
mi atendadis vin.
Vi ja promesis veni, sed
do tamen trompis min.

Kuŝante sur la lito
elkore ploris mi.
Je ĉiu paŝo en la dom'
mi pensis: Estas vi.

Mi kombis la hararon
dimanĉe frumaten'
kaj iris en preĝejon
por la eklezi-solen'.

Sed vi ne venis tien
dum la diserva hor'.
Vi amas nun alian
kaj forpelis min el kor'.


Solece mi reiris
plorante pro malĝoj'.
Je ĉiu paŝo hejmen
falis larmoj al la voj'.

Rubandojn ruĝajn, belajn,
kiujn donacis vi
neniam plu mi portos nun,
al morto iros mi.

Ĉu oni trovas rozojn
en bedo de brasik'?
Ĉu amo povas resti, se
perfidas vin amik'?

Mi volis rozon pluki,
nur unu kaj ne pli.
Mi amis vin el tuta kor'
ne plu nun amos mi.

Notoj
El: La programo por DEA-kongreso en Odense, 19-21.03 1982
Tradukis: Jenny Nielsen.
Dana popola kanto kaj popola melodio.