Jeppe Aakjær:

Jørgine var en pige alt ud af bondestand

En la flava lupin'

I den gule lupin - - Foira Kanto

Jørgine var en pige alt ud af bondestand
I den gule lupin

Jørgine var en pige alt ud af bondestand,
hos Bitte-Jens i Traanum der tjente hun forsand.
Hun klædte sig en søndag sent i tyl og mouselin
og satte sig i kanten af den gule lupin.

Det var alt ved de tider, da katten lister hjem
og slikker sine poter, mens natten bryder frem.
Men Soren stod der sønden omm', hvor kløv'ren er så fin,
så fik han også higen mod den gule lupin.

Han bad om hendes "lille hånd", mens grumme skævt han lo,
hun rakte tvende, skjønt de var ret store begge to.
Så bad han om et kys og fik gelik et halvt dusin,
thi gavmild er du, kvinde, i den gule lupin.

Så tog han pigens hånd og mund og hendes bange barm
han krysted nakkens brune rund, så hjertet slog alarm.
Så tog han hvad der ellers var i tyl og mouselin,
mens ørentvister sværmed om den gule lupin.

Men da Jørgine vågned, da var hun bleven kold,
den frække Soren havde forlængst sagt: Gud i vold!
Og månen så' så spørgende på knæ og ankellin,
mens duggen drap så sørgende fra gule lupin

Så blev hun først forkølet og siden meget mer.
Det er jo at beklage, men slige fejler sker,
så længe piger sætter sig i tyl og mouselin
hos falske mænd som Soren i den gule lupin.

En la flava lupin'
Foira kanto.

Knabin' en la kamparo nomiĝis Jorgin';
ĉe Eta Jens en Traanum ŝi estis servistin'.
Dimanĉe ŝi sin vestis en tulo kaj muslin'
kaj iris por eksidi en la flava lupin'.

Lekante la piedojn, jam la kat' sin
por iri al la hejmo en la malfrua hor' ŝtelis for;
Sed Soren en la trifolia kamp' ĉe vesperfin'
subite eksopiris al la flava lupin'.

Li petis la „maneton" kun ege ruza rid'.
Ŝi donis ambaŭ — grandajn - obee kaj kun fid'.
Li petis kison, sed ricevis ses; ĉar la virin'
donacas ofte multon en la flava lupin'.

Li prenis manojn, buŝon kaj la bruston en ador'
kaj premis brunan nukon, dum frap- frapis ŝia kor'
Li prenis la ceteran en tulo kaj muslin',
dum forfikuloj svarmis en la flava lupin'.

Sed kiam ŝi vekiĝis, malvarma estis ŝi,
kaj Soren jam delonge rekomendis ŝin al Di'.
La lun' esploris jupon kaj genuon de l' knabin',
kaj roso gutis triste de la flava lupin'.

Jorgino malvarmumis kaj poste — multe pli.
Bedaŭre! Sed pri tiaj aferoj aŭdas ni,
kiam knabinoj sidas en tulo kaj muslin'
ĉe malsinceraj viroj en la flava lupin'.

Notoj
Jeppe Aakjær
1866-1930
filo de malrica jutlanda kamparana hejmo, komencis kiel instruisto, sed fariĝis studento celanta la akademion. Sed la emo al verkado kaptis lin komplete. Same kiel Skjoldborg li faris romanojn kaj rakontojn el la kamparana vivo, sed - kvankam kun sama tendenco en multe pli akra kaj radikala maniero. Tial li ne samgrade gajnis la simpation de la tuta publiko. Sed male, se temas pri lia eminenta liriko! Liaj poemoj pri la lando, la hejmregiono, la memoraĵoj el la infana tempo, la rikolto, la rivereto ktp. havigas al li senmortan reputacion.
Jeppe Aakjær multe studis la vivon kaj verkojn de Blicher (kaj sentis sin heredanto de li) kaj Robert Burns, kies kelkajn kantojn li tradukis majstre. - Ankaŭ dramojn li verkis.

El: Dana Antologio, 1961.
La biografio kaj la desegnaĵo verkis H.E.Jensen.


Esp-poemo el: Dansk Esperanto-Tidende, Danio,
n-ro 9-10, 3-a jarkolekto, Novembro 1942. Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.

Melodion verkis Alfred Tofft.