B. S. Ingemann.
Lyksalig, lyksalig, hver sjæl, som har fred!
Feliĉa vi estas, pacplena anim'.

Melodio: A. P. Berggreen, 1841.

Lyksalig, lyksalig, hver sjæl, som har fred!.
El 1843.
Esperanto: Feliĉa vi estas, pacplena anim'.

Lyksalig, lyksalig, hver sjæl, som har fred!
dog ingen kender dagen, før solen går ned.

God morgen! God morgen! sang fuglen på kvist,
tit så den aftensolen bag fængselets rist.

Tit dufted, tit nikked småblomster ved gry,
før aften lå de knust under haglvejrets sky.

Tit leged småbarnet i morgensol rød,
ved kvæld det lå på lejet så stille og død.

På jorden ej lever så salig en sjæl,
jo lykken kan omskiftes fra morgen til kvæld.

Lyksalig dog sjælen, som kender Guds fred,
skønt ingen kender dagen, før solen går ned!

God morgen! vi sjunge med fuglen helt fro,
skal selv i mørke fængsel til natten vi bo.

Guds børn kan sig glæde som blomster ved gry,
skal selv de ligge knust under aftenens sky.

Som barn kan jeg frydes i morgensol rød,
om også jeg før aften er stille og død.

Guds fred og god aften! vi sjunge ved kvæld:
Vorherre selv bevare hver flygtende sjæl.

Lyksalig, lyksalig, hver sjæl, som har fred!
Guds fred er sjæle-solen, som aldrig går ned.

Feliĉa vi estas, pacplena anim'.
Dane: Lyksalig, lyksalig, hver sjæl, som har fred!
Tradukis: H. E. Jensen.

Feliĉa vi estas, pacplena anim',
- La tagon tamen konas ni nur post la fin'

Matenkantis ofte la bird' en liber',
sed vidis la vesperon el en la karcer'.

Odoris la floro matene en esper' ,
sed antaŭ la vespero ĝin rompis hajler'.

En lud' la infano sin movis en auror',
vespere tamen ĉesis rompita la kor'.

Sur tero ne vivas anim' sen danĝer' :
ŝanĝiĝi povas sorto jam antaŭ vesper.

Feliĉa l'animo en paco de Di',
malgraŭ ke sorto turnas sin kvazau foli'.

Saluton! ni kantas kun bird' en maten' ,
eĉ se ni sidos nokte en fera katen'.

Infanoj de Dio, nur ĝoju kiel flor',
eĉ se antaŭ vespero jam ĉesos la kor'.

Mi kiel infan' povas ĝoji en maten'
eĉ se mi nokte kuŝos sur ĉerka kusen'.

Di-pacan vesperon! ni kantas sen tim':
sub Dia volo restas fuĝanta anim'.

Jen paco de Dio kun ĝojo sen tim':
la sensubira suno por ĉiu anim'!

El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj
de H.E.Jensen, 1956.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".

Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".


H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon, klaku:"Tradukitaj verkoj..."