Mads Doss.
Tradukis: Kaj Røssum.
Mads Doss (1) li estis paŝto-bub',
kun ŝafoj li iris ĝoje.
Erikon li falĉis por porta uj'
el junko ĝin faris foje.
Balailon li faris por sia patrin'
kun kanto aŭdebla en fora destin':
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
Mett Kølvro (2) estis paŝto-bubin'
kun sama ŝafogardado.
Kelkfoje kun ŝvito, kelkfoje ŝi sin
froste tedis kiel nomado.
Ŝi ploris pro tago tutsen variant'
ekviŝis la vangojn kaj sonis la kant':
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
Renkontiĝis tie kaj jen tie ĉi
kune manĝis sen ia formalo.
Ekkreskis am-sento en li kaj en ŝi.
Ambaŭ venis post eta signalo.
Post renkonto reiris al sia ŝafar'
la ambaŭ kantante sur kamp' sen avar':
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
Pasis la somer', ja eĉ pasis pli,
rolis gefianĉojn la duo.
Ne plu en paŝtej', sed en hejma medi'
okazadis la rendevuo.
Ĝeedziĝis la du - ne plu estis bezon'
por la erikeja mal novakanzon':
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
La, la, lu - la, la li - vin atendas mi.
|
Mads Doss El: 1842.
Mads Doss han war en kon koltringsknæjt,
han gek mæ foeren i hien,
imell så slow han lyng te en bejt,
imell så band han åu vien
en liim te hans muer, å så sang han imell,
di hoer ed så vit, nær han tow te å hwell:
La la luh - la la lih - kom! så skal a bih,
la la luh - la la lih - kom! så skal a bih.
Mett Kølvro war en kon stonthostøs,
gek åsse mæ foeren i hien,
å somti hun swedt, å somti hun frøs,
den drywwen slet ett hun ku li en.
Hon snøwsed imell, få hin dawwen wa lång,
iwessomda tahrt hon sin klukker, å sang:
La la luh - la la lih - kom! så skal a bih,
la la luh - la la lih - kom! så skal a bih.
Å somti di mødtes så his å så hæhr,
od mælmad, å språkked så knøwt da,
å let om let fek di hwerranner så kjæhr:
Jen kam, næ den åhn ga en hwøwt da.
Å næ di had ett, gek di hwæ te sit hjaer,
å sang, så de gjall owwe mosser og kjaer:
La la luh - la la lih - kom! så skal a bih,
la la luh - la la lih - kom! så skal a bih.
Såen gek da en sommer, å da gik flier.
Lieg kjærrester så de fann o da.
I hien kam di no ikke mier,
men hjemm ve hweranner di lo da.
Å så bløw di gywt å behøwd ett å sønng,
som fahr di had gjow, i de båreste lønng:
La la luh - la la lih - kom! så skal a bih,
la la luh - la la lih - kom! så skal a bih.
|
Notoj:
(1) Mads Doss = Nomo de knabo.
(2) Mett Kølvro = Nomo de knabino.
La dana teksto estas skribita en jutlanda dialekto!
H.E.Jensen, verkis la ĉi-suban biografion kaj faris la desegnaĵon.
Steen Steensen Blicher (1782 - 1848)Inter la poetoj, kiujn instigis al verkado la ĉagreno kaj la malfeliĉo, Blicher ne estas la malplej interesa.
Post la teololgia ekzameno li fariĝis instruisto ĉe liceo, poste farmisto kaj fine pastro - tamen ne tre fervora. -
Lia edzeco estis malharmonia, kaj ĉar li krome estis malbona administranto - do malriĉa li kelkfoje serĉis konsolon en la botelo, sed plej ofte en ĉasado en la vastaj jutlandaj erikejoj,
kies naturon kaj loĝantojn li profunde konis.
|
La plej konata parto de lia verkaro estas la noveloj pri tiuj regionoj. Per ili li anticipas la realismon en la dana literaturo. Kelkfoje li uzas la jutlandan dialekton kun majstreco, (ekz. en ĉi-tiu Mads Doss).
Sed li ankaŭ estis eminenta lirikisto, kies poemoj estas perloj. Li preferas la elegian tonon, sed ofte li en siaj verkoj donas esprimojn de vigla humoro kaj komika sento.
En la optimismaj periodoj li multe laboris laŭ la raciisma linio por la prospero de sia popolo, i. a. per aranĝo de grandaj popolaj kunvenoj sur la "Ĉiela monto" (= "Himmel-bjerget", 157 m.alta) - la unuaj liberaeraj popolkunvenoj en Danujo - kaj per multege da gazetartikoloj pri ĉiaj temoj: gimnastiko, pafado, plantado, vakcinado k. t. p. -
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "St. St. Blicher".
Vidu aliaj verkoj de St. St. Blicher, klaku: Poemoj.
Vi povas aŭdi la melodion en la Reto, klaku:
Melodi.
|