J.L.Heiberg: Snart er natten svunden - Reveno de nokta ĉaso - malaperos.htm


Heredo dana
Poezio

J. L. Heiberg
Snart er Natten svunden
Reveno de nokta ĉaso
Traduko de O. Jensen.

Snart er natten svunden

Snart er natten svunden,
dagen bryder frem.
Fra vor jagt i lunden
alt vi drage hjem.
Borgens haners galen
lyder over vang,
snart vil Gurre-svalen
kvidre morgensang.

End i vesten glimter
matte stjerners hær,
mens i øst man skimter
svage morgenskær.
Mod de tavse strande
søen vugger sig,
stjernen i dens vande
spejles blidelig.

Nu afsted til borgen,
til vor rede hen!
En lyksalig morgen
snart bestråler den.
Veget er det dunkle,
som den mørknet har.
Nu skal solen funkle
for Kong Valdemar.

Reveno de nokta ĉaso

Nokto malaperas,
kaj leviĝas sun' -
de arbara ĉaso
ni revenas nun.
Kokoj laŭte krias
nun ĉe la kastel',
kantas la hirundo
laŭde al maten'.

Sub ĉielo brilas
ĉarmaj steloj nun,
sed tagiĝo ŝvebas
dum ekbrilas sun'.
Ondoj lule plaŭdas
de trankvila mar',
el ondar' rebrilas
ĉarme la stelar'.

Nun al la kastelo
tie ĉi la lag',
baldaŭ hela suno
brilos sur la fag'.
Malaperis ombro,
ĝoje kantos ni,
brilos nun la suno
- vokos nin al si.

Notoj
Teksto: Johan Ludvig Heiberg, 1840 - Melodio: J. P. E. Hartmann, 1840
El:Esperanto Kantoj, eld. Centra Dana Esperantista Ligo, 1933.
Johan Ludvig Heiberg
(1791-1860)
estis la stilisto inter la danaj poetoj, la formalista kritikulo. Li enkondukis en Danujon la pensojn de Hegel kaj la francan vodevilon. Lia verkaro estas multspeca. Plej konata estas lia romantika dramo Elverhøj kun belaj enmetitaj kantoj en popolkanzona stilo, kaj kelkaj el ili - kune kun kelkaj aliaj poemoj de li - ankoraŭ ofte estas kantataj, same kiel kelkaj el la vodeviloj kaj aliaj dramoj estas prezentataj, precipe "Elverhøj", kiu estas konsiderata vere nacia dramo, uzenda je plej solenaj okazoj.

Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
Johan Ludvig Heiberg.


La teksto pri Heiberg estas el Dana Antologio (1961), kaj estas skribita de H.E.Jensen, kiu ankaŭ faris la desegnaĵon.
Vidu aliajn verkojn de J. L. Heiberg, klaku:
"Poemoj."