B. S. Ingemann: En malĝoj' disiĝas ni (esperanto) malgoj.htm

Heredo dana
Poezio

B. S. Ingemann
En malĝoj' disiĝas ni
Tradukis: H. E. Jensen
Melodio: Winding.
En malĝoj' disiĝas ni
gaje ni »bonvenon« diras,
al anim' en harmoni'
ĉiam la anim' sopiras.

La rigardo kaj ridet'
de amata la animo
al ni kaŝe, en sekret'
venas el la malproksimo.

Suno de l' vespera hor'
respegulu la matenon !
En »adiaŭ« la memor'
donas ankaŭ la »bonvenon«!

Notoj
El: Esperanto Kantu! - (n-ro 44).
Eldonis Jensen & Grønborg.

(La dana titolo de la kanto ?)