Marinus Børup.
Lille kilde, klar og ren.
Eta, pura, klara font'.

Melodio de Poul Schierbeck.

Eta, pura, klara font'.
Dane: Lille kilde, klar og ren.
Tradukis: P. Th. Justesen.

Eta, pura, klara font'!
Babiletas via ond'.
Saltetante kuras vi.
Milde ridas vi al mi.

Eta, freŝa riveret'
- Jen! Ekbrilas ja fiŝet'-!
Kune kun dudek aŭ pli
riveregon kreos vi.

Riverego, ŝipportul'!
Vi fariĝu radmovul',
Vi laboru por homar'
rapidante al la mar'.

Granda mar'! Post longa voj'
vidos vin la font' kun ĝoj'.
Eta fonto! Vi kaj mi,
saman celon havas ni.

El: Kantante Antaŭen, 1941.

Lille kilde, klar og ren.
-
Eta, pura, klara font'.

Lille kilde, klar og ren
pludrer du blandt strå og sten,
hopper let og smutter væk,
lille lattermilde bæk.

Lille bæk, så kæk og frisk,
blå med blink af blanke fisk,
møder andre bække små
ude i den brede å.

Brede å med både på,
bag om byen må du gå,
drive hjul med svære nav,
før du når det store hav.

Store hav, er vejen lang,
kilden når dig dog engang.
Lille kilde, du og jeg
vi skal samme lange vej.

El: Syng med, 1979.

Marinus Børup.
* 27.06.1891, Aarhus, Danio.
† 15.09.1959.
bibliotekisto, instruisto kaj ĵurnalisto-recenzisto. Li verkis multajn poemarojn, kiuj ĝenerale daŭrigas la senteman tradicion de la 19a jarcento. De lia plumo venis granda romano en versoj kaj tre taŭga dana poetiko. Ankaŭ li tradukis francan poezion kaj francajn klasikajn komediojn krom kelkaj de la evangelioj el la greka.

Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
"Marinus Børup".


Vidu alian verkon de Marinus Børup, klaku:
"Matena sun/Morgensolen"