Somermeza kanto Dane: Vi elsker vort Land.
Tradukis: P. Th. Justesen.
Ni amas vin, "Dan",
dum neĝblanka kristnask',
kiam korojn varmigas stelbril' de l' abio, -
kiam birdo dum pask'
super land', super strand'
jubilante voĉtrilas en am-emocio.
Ni laŭdas vin ĉie kaj ĉiam kantante,
post grenrikoltad' vian nomon kronante.
:\: Sed Johano Sanktul',
Mezsomera karul'!
Vin deklaras la koroj ardantaj la princo dankante. :/:
Ni amas vin, "Dan",
mezsomere plej-plej,
kiam suno kaj nuboj la kampon benadas, -
kiam floras herbej',
kaj la bruta laktej'
pligrasiĝas, kaj idoj multnombre kreskadas.
Post taga, senpaŭza, obstina laboro
alvenas vespera, libera ĝojhoro.
:\: Tiam ĉiu junul',
ho, Johano Sanktul',
kun samaĝaj ludadas, dancadas kaj kantas en ĥoro. :/:
Ni amas vin, "Dan",
kaj kun glavo en man'
ni protestos, se iu vin endanĝerigos.
Sed se hejma malpac'
iĝos vera minac',
ŝtiparegojn sur tomboj praavaj ni igos.
Malbonaj animoj ja ĉiam estiĝos.
Per fajro de ni ili malproksimiĝos.
:\:Ĉiu estu pacul',
ho, Johano Sanktul'!
Ĝi ja eblos, se koroj neniam en dub' malvarmiĝos.:/:
|
Somermeza kanto Dane: Vi elsker vort Land.
Tradukis: Eilif Andersen (libere reverkita).
Amata patri'!
Dum kristnasko kun ĝoj'
ni rigardas la arbon dum lumoj ekbrilas.
Ni laŭ kampo kaj voj'
aŭdas laŭdon por vi
dum printempo, ĉar vigle la birdoj nun trilas.
Ni kantas por vi, kiam post nia peno
en niaj grenejoj abundas la greno.
Sed ni sentas en kor'
ke plej granda honor'
estas via, Sankt' Hans,
somermeze en festa soleno.
Amata patri'!
En varia somer'
grandaj nuboj benaĵojn en kampojn faligas.
Dum sunbrila veter'
kreskas floridili',
al laboro naturaj donacoj instigas.
Sed kiam alvenas labortaga fino,
kaj dum trifolion manĝegas bovino,
tiam iras por danc'
laŭ ordon' de Sankt' Hans
gejunuloj simile al
idoj kun ludaj inklinoj
Amata patri'!
Inter landoj infan'.
Ni vin gardas, ni nian liberon defendas.
Sed kun paco en man'
ni al ĉiu naci'
kiu estas pacema, la manon etendas.
En urb' kaj kampara ekzistas jam troloj.
Ni ilin forigas per fajraj simboloj.
Malpacemo nun for!
La porpaca labor'
povas venki, se nur
estas bonaj la koroj kaj voloj.
|
|
Vi elsker vort land,
når den signede jul
tænder stjernen i træet med glans i hvert øje,
når om våren hver fugl
over mark under strand
lader stemmen til hilsende triller sig bøje:
vi synger din lov over vej, over gade,
vi kranser dit navn, når vor høst er i lade,
men den skønneste krans
bli'r dog din, sankte Hans,
den er bunden af sommerens hjerter så varme, så glade,
- men den skønneste krans
bli'r dog din, sankte Hans,
den er bunden af sommerens hjerter så varme, så glade.
Vi elsker vort land,
men ved midsommer mest,
når hver sky over marken velsignelsen sender,
når af blomster er flest,
og når kvæget i spand
giver rigeligst gave til flittige hænder;
når ikke vi pløjer og harver og tromler,
når koen sin middag i kløveren gumler:
da går ungdom til dans
på dit bud sankte Hans!
ret som føllet og lammet, der frit over engen sig tumler,
- da går ungdom til dans
på dit bud sankte Hans!
ret som føllet og lammet, der frit over engen sig tumler.
Vi elsker vort land,
og med sværdet i hånd
skal hver udenvælts fjende beredte os kende,
men mod ufredens ånd
over mark, under strand
vil vi bålet på fædrenes gravhøje tænde:
hver by har sin heks, og hvert sogn sine trolde,
dem vil vi fra livet med glædesblus holde,
vi vil fred her til lands,
sankte Hans, sankte Hans!
den kan vindes, hvor hjerterne aldrig bli'r tvivlende kolde,
- vi vil fred her til lands,
sankte Hans, sankte Hans!
den kan vindes, hvor hjerterne aldrig bli'r tvivlende kolde.
|
Melodio al Somermeza kanto
Komponis: P.E.Lange-Müller (1885).
|
Pri Holger Drachmann, (1846-1908)
El: Dana Antologio, CDEL 1961. Skribis: H.E.Jensen.
Holger Drachmann estis filo de kopenhaga kuracisto, celis al marista vivo, sed fariĝis studento, poste artpentristo kaj fine verkisto.
1870-71 li estis en Londono, kie li kontaktiĝis kun la nova socialista movado, kio baldaŭ manifestiĝis en liaj verkoj.
Post la reveno li renkontis la danan verkiston Georg Brandes kaj tuj aliĝis al lia anaro, kies plej eminenta poeto li fariĝis. Lia animstato estis tre pendola. De la socialista kaj internacia koncepto li poste moviĝis al konservativaj kaj naciaj vidpunktoj.
Li estis tre produktema. Krom poemojn lirikajn kaj eposajn li verkis romanojn, rakontojn kaj dramojn. Precipe en la liriko li estis majstro.
Biografio, dane, rete - klaku ĉi-tie: "Holger Drachmann".
|
Somermeza kanto: P.Th.Justesen: Kantante antaŭen, CDEL 1941. Somermeza kanto: Eilif Andersen: DEFA Kantlibro DEFA 2005.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Holger Drachmann. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
Aŭdu la melodion! Klaku: "Melodio."
Holger Drachmann, 1846 - 1908.
|