Estis en iu monaĥeja korto iuloke en Italio. La maljuna monaĥo iris al la puto por ĉerpi akvon. - La sunradioj falis rekte en lian vizaĝon, kaj mi rimarkis, ke li staras kun fermataj okuloj.
Ĉu li estas blinda? mi demandis kompateme al la
gastopatro, kiu kondukis min ĉirkaŭe. Mia akompananto buŝmetis la fingron - la maljuna monaĥo ĝuste aliris kun sia plenplena kupra sitelo kaj - nun liaj okuloj estas malfermitaj. Serioze kapklinante li salutis min kaj ekmalaperis en sian dometon. Mia gvidanto estas tre serioza. Poveretto, li diris - mizeruleto!, li fermis la okulojn por ne rigardi sian en la akvo spegulitan vizaĝon - li diras, ke li vidas la kondamnon enskribita tie .....
Signum reprobationis in vultu videt, la gastpatro latine aldonis.
Sed mi jam komprenis.
Pasis kelkaj jaroj - tiam mi denove staras en la sama monaĥeja korto. Ĉio estas tie - la arkadoj, la floroj, la blua ĉielo, la malnova puto. Tiam mi memoras la monaĥon de tiu tempo, lin kun la fermitaj okuloj, kaj mi demandis pri li. Li mortis, respondis la gastpatro, kaj tiam mi silentis kaj ne kuraĝis demandi plue. Mia gvidanto daŭrigis: Kiel vi scias, ne estas speguloj en niaj ĉeloj? Pro tio estis, ke frato Teodoro povis eviti sin mem, se li nur atentis ne enrigardi la puton.
Kio do povas priskribi mian miron, kiam ni, kiuj estis starantaj ĉe lia mortkusejo, aŭdis, ke li per laŭta voĉo postulas spegulon. Ni unue opiniis, ke li deliras - poste ni timis pri la efiko, kiun havas al li lia memvidaĵo - ni ja ĉiuj sciis, kio mankas al li kaj kio estas lia daŭra spirita sufero. Ni ankaŭ provis diri al li, ke ni ne havas spegulojn - sed li mem respondis: Jes, en la sakristio pendas unu, kio estas vera.
Ni havas ĝin por la alvojaĝantaj klerikuloj, se ili deziras sin memaranĝi antaŭ la mespreĝado. Kaj ĉar li postuladis la spegulon, ni fine devis alporti ĝin.
- Kaj jen?, mi demandis - kaj subite mi ekhavis korbatadon. Mia gvidanto silentis momenton, kvazaŭ li unue volas esti certa pri sia voĉo, ke ĝi ne krevu.
Fra Teodoro, li diris, longe enrigardante la spegulon. Ni ĉiuj silentis - unu kaj alia mallaŭte movis la lipojn por preĝo. Ni estis tre timemaj. - Pasis kelkaj minutoj, eble nur kelkaj sekundoj. - Tiam frato Teodoro redonis la spegulon. Lumo suriris lian vizaĝon. - Kaj kun sia fina elspirado li flustris: Mi vidis - vizaĝon - sangan kaj kronitan de dornoj.