Meïr Aron Goldschmidt:
Rakonto pri muŝo.
Fortælling om en Flue

Rakonto pri muŝo.
Tradukis: Wolfgang Kirschstein.
Fortælling om en Flue 1846.


Iam en aŭtuno mi promenis en mia ĉambro kaj distris min kaptante muŝojn kaj forĵetante ilin tra la fenestro. Unu el ili kaptiĝis en duonplena akvokarafo kaj estis tre malfeliĉa, ĉar la pintoj de ĝiaj piedetoj tuŝis la akvosurfacon. Por atingi la liberon ĝi klopodis malespere, sed maldiligente, ĉar anstataŭ uzi la fortojn por flugi supren, ĝi flugis flanken kaj reĵetiĝis.

Mi pensis: "Tion ĝi meritas! Eble ĝi estas unu el tiuj, kiuj pikis min, dum mi dormis tagmeze". Por mallongigi la agonion, mi skuis la karafon, sed daŭre ĝi tenis sin supre. Tiam mi lasis ĝin kaj komencis legi.

Sed la zumado en la karafo ĝenis min kaj subite mia koro moliĝis, kaj mi ekhavis strangan penson: "Tie estas vivanta estulo en mortminaco. Eble ĝi imagis por sia vivo ankoraŭ multe da ĝojo. Se tiu estus vi, naĝanta en oceano?"

Tiel monologante mi nevole leviĝis kaj proksimiĝis al la karafo. La muŝo daŭre faris siajn mallertajn klopodojn, sed jam malpli vigle, ĉar unu ĝia flugilo jam malsekiĝis. Por helpi ĝin mi klinis la karafon, tiel ke kelkaj gutoj falis surplanken, sed la stulta besto konservis sian lokon meze en la karafo. Tiam mi metis en la karafon stangeton por sigeli leterojn, sed ĝi estis tro mallonga, kaj mi nek per vortoj, nek per gestoj kapablis igi ĝin salti por atingi la stangeton. Finfine, ĉar mi ne havis alian savilon, mi iris al mia edzino por prunti du trikilojn kaj pere de ili mi sukcesis levi la kompatindulon. Mi portis ĝin al la fenestro kaj post kelkaj minutoj ĝi vigliĝis kaj flugis straten. -

Kelkajn jarojn poste mi mortis.

Mia animo venis al loko, kie estis nur muŝoj kaj rigardante min mem, mi rimarkis, ke ankaŭ mi fariĝis muŝo. Dum mia vivo mi ĉiam kutimis en fremda loko turni min al gravaspektulo kaj demandi laŭ la modelo de la heroa epopeo:

"Diru samlandano, kiaj leĝoj, registaro, polico, religio kaj kredo estas ĉi tie ĉe bonuloj loĝantaj sur tiu ĉi insulo".

Tion mi do faris ankaŭ tie kaj ekbabilis kun grava kaj digna muŝo, kiu sidis apude kun brulumitaj flugiloj, kaj kiun mi taksis lernejestro. Ĝi sidis kaj suĉis pecon da griza papero, sur kiu iam estis sukero, kaj tre ĝentile ĝi cedis la lokon, kiam mi proksimiĝis. Olduloj ŝatas raporti pri propraj difektoj kaj por starigi la babilon mi komencis kompattone demandi pri ĝiaj brulumitaj flugiloj.

"Jes," diris la muŝo, skuante la kapon, "estis vera miraklo, ke mi tiam saviĝis. Kune kun multaj aliaj mi jam kuŝis sur la ŝtiparo, kiu jam estis ekbruligita, sed nia partio venkis kaj rapidis - laŭdatu la profeto! - ĝustatempe por savi nin de la malhonora morto."

"Ĉu estis intercivitana milito, revolucio? " mi demandis fervore.

"Ne, estis dum la religia kverelo. Ĉu vi ne aŭdis pri ĝi?"

Kompreneble mi devis konfesi mian malklerecon.

"Tiel kreskas la junularo," diris la maljuna muŝo, "mi devas raporti vin al la preposto, kiu kondamnos vin al deviga lernado. "

"Pli bone vi instruu min," - mi petis, "kaj vi vidos, ke mi estos tre lernema."

"Nu, certe vi legas la libron pri religio kaj konas la instruon de la sankta profeto? "

"Ne," mi diris time.

"Ve, vi obstina pagano. Se mi traktus vin laŭmerite..."

"Ho, saĝulo, mi petis, - "elŝutu la trezoron de via scio, tiel, ke mi fariĝu instruita kaj kredanta!"

Tiuj vortoj mildigis la maljunan muŝon kaj ĝi karesis per la malantaŭaj piedoj la reston de siaj flugiloj, turnis ĉiujn okulojn ĉielen kaj diris:

"Nia granda profeto vivis antaŭ multe da generacioj. Kiel infano kaj junulo li estis muŝo kiel vi kaj mi, sed poste oni elektis lin Profeto de la Popolo per jena mirinda maniero. Iam, kiam li flugis ĉirkaŭe sur flugiloj de frivoleco kaj amindumis kun senprudentaj virinoj, li sentis la ĉeeston de senfina povo; ĉio kirliĝis ĉirkaŭ li, ĉio malheliĝis; kaj kiam li rekonsciiĝis, li estis ĵetita en travideblan oceanon, kiu ŝajne estis enkadrita en vitra mondo. La tempesto kuris super la lavangoj; nigraj kaj minacaj ili baŭmis kun ŝaŭmantaj pintoj kaj minacis subakvigi lin al la fundo. Tiam li konsciis la malplenecon de sia antaŭa vivo, la Nenio turmentis tra lia animo kaj penteme li preĝis: "Granda Spirito, savu min el la danĝero kaj mi dediĉos mian tutan vivon al la disvastigo de Via honoro, laŭdos Vian grandan favoron kaj kompaton!" En tiu momento la tempesto ĉesis, la ondoj trankviliĝis, kaj la oceano ekkuŝis milda kaj ridetanta kvazaŭ infano. Post kelkaj momentoj el la nuboj venis lumradio, kaj li aŭskultis majestan voĉon, kiu ordonis al li sidiĝi sur la lumradion. Sed li ne povis atingi ĝin, per propra forto li ne kapablis leviĝi el la profundo. Tiam venis kolosa giganto el la ĉielo, giganto el fero, kaj la giganto prenis lin per siaj ferbrakoj kaj levis lin al la Paradizo, kie la suno brilas eterne. En senlima beateco li kuŝis tie, duonsvene aŭdante la ordonojn, kiujn li devis porti al sia popolo. Ili estas skribitaj en Liaj sanktaj libroj, kiujn vi ĝis nun sendie neglektis legi, sed mi certe batos ilin en vin. El ili vi spertos la kvalitojn de la fergiganto kaj vi lernos la preĝojn, kiujn vi preĝu kiam vi petos Lian helpon en mizero. La unua dogmo estas, ke Liaj brakoj estis el ŝtalo, sed la partio, kiu volis bruligi min, instruis, ke Liaj brakoj estis el simpla fero, sed tiu instruo nun estas hereza kaj ĉiuj, kiuj kredis ĝin estas bruligitaj."

Mi tuj memoris mian aferon kun la muŝo, mia transformiĝo al muŝo frapis min kaj mi kriis:

"Jes, tiun historion mi konas. Mi eĉ partoprenis en ĝi. Estas terura troigo. Estis mi, kiu batis la malsupren en mia karafo kaj suprentiris lin per la trikiloj de mia edzino."

- Ĉu vi ne deziras manĝi sukerpecon," demandis la maljuna muŝo afable.

Mi ne povis rezisti la muŝkarakteron en mi kaj eksuĉis avide la grajneton, kiun la oldulo alŝovetis.

"Je via sano", li diris, "mi bezonas foriri por komisieto." - Kaj kun tiuj vortoj li ŝanceliĝis for.

Post kelkaj minutoj li revenis kun aro da muŝoj en vicoj kiel soldatoj, kaj sen diri unu vorton ili prenis min inter si kaj foriris kun mi. Ili portis min al loko, kie multe da grandaj nigraj briletantaj muŝoj sidis cirkloforme kun seriozaj mienoj, kaj oni diris al mi, ke tio estis la spirita inkvizicio, kaj oni akuzis min pri ateismo, herezo kaj sakrilegio.

La sekretario alpaŝis kaj voĉlegis la akuzon, en kiu estis detale listigite, kion mi diris al la maljuna ruza fripono, kiu denuncis min. ĉiuj rigardis al mi, kvazaŭ ili ne kapablus kompreni, kiamaniere juna persono kia mi jam povis atingi tiom grandan malmoralecon.

Tiam mi koleriĝis kaj vokis:

"Ĉu vi kredos, se mi montros al vi?"

Ili flustris inter si kaj la plej maljuna, kiu estis digna griza viandmuŝo diris al mi:

"Junulo, via obstino aspektas ege granda, sed ni intencas montri paciencon, do: montru la vojon kaj ni sekvos vin."

Tiam mi kondukis ilin al mia estinta hejmo, montris al ili la karafon, la oceanon, sigelstangon similan al tiu, kiu agis kiel fulmstrio, la du trikilojn de mia edzino kaj ankaŭ la lokon ĉe la fenestro, kie la profeto estis en paradizo.

"Revelacio!" Ĉiuj vokis unuvoĉe, "jen estas la sankta loko, kiun ni serĉis tiom longe, kaj pri kiu oni skribis dikajn librojn! Tien ĉiuj muŝoj pilgrimos estonte."

"Kaj vi", diris la plej maljuna al mi, - "se vi silentos kaj ne ĝenos la infanan kredon de la popolo, vi estos honorita kiel profeto de la dua klaso kaj la publika kaso pagos por vi ĉiutage pecon de blanka sukero, kaj tiel vi povos fariĝi riĉeta viro por via tuta vivo".

Unu momenton mi konsideris la martirkronon, sed la oferto estis alloga. La tento estis tro granda, kaj mi faris kiel multe da muŝoj antaŭe: mi lasis la muŝojn kredi, ke la akvo en la karafo estis la oceano kaj rekompence mi ricevis ĉiutage mian sukerpecon kaj kun ĝi mi sidas nun kaj fartas bone...

El la revuo: La Ondo de Esperanto 1999.
Fortælling om en Flue.
El: 1846.
Esp.: Rakonto pri muŝo.

En Dag i Høsten gik jeg omkring i mit Værelse og morede mig med at fange Fluer og kaste dem ud af Vinduet. En af dem kom ned i min Vandkaraffel, der var halv fyldt, og var saa uheldig at berøre Vandfladen med Spidsen af Benene. Den gjorde fortvivlede Anstrængelser for at komme i Frihed; men den gjorde dem dumt; thi istedetfor at anvende Kræfterne paa at flyve lige op, fløi den til en af Siderne og styrtede tilbage igjen.

Jeg tænkte: Det har den godt af! Det er maaskee en af dem, der stak mig, medens jeg sov til Middag. For at gjøre den Dødskampen kortere, rystede jeg Flasken; men den holdt sig stadig ovenpaa. Saa lod jeg den skjøtte sig selv og satte mig til at læse.

Men jeg blev forstyrret af den surrende Lyd, der kom fra Vandflasken, og pludselig blev jeg blød om Hjertet, og den underlige Tanke kom over mig: Der ligger nu et levende Væsen i Dødsfare. Hvo veed, om den ikke lovede sig endnu megen Glæde i dette Liv? Hvis det nu var Dig selv, der laa saadan og svømmede i Oceanet.

Under denne Monolog havde jeg uvilkaarlig reist mig og nærmet mig Flasken. Fluen gjorde endnu de samme ubehændige Forsøg, men det gik tungere; thi den ene Vinge var bleven vaad. For at hjælpe den heldede jeg Flasken, saa at nogle Draaber faldt paa Gulvet; men det dumme Dyr beholdt sin Plads midt i Flasken. Saa stak jeg en Stang Lak ned for at hjælpe den op; men Lakket naaede ikke heelt ned til den, og jeg kunde hverken ved Ord eller Gebærder formaae den til at gjøre et Spring for at naae det. Endelig, da jeg ikke fandt andre Redningsredskaber, gik jeg ind til min Kone og laante to Strikkepinde, og med dem lykkedes det mig at hale Stakkelen op. Jeg bragte den hen i Vinduet, i Solen, og efter nogle øieblikkes Forløb blev den munter og fløi ud paa Gaden. -

Nogle Aar efter døde jeg.

Min Sjæl kom hen til et Sted, hvor der ikke var Andet end Fluer, og da jeg saae paa mig selv, mærkede jeg, at jeg selv var bleven en Flue. I levende Live har jeg altid havt for Skik, naar jeg er kommen til et fremmed Sted, at henvende mig til en eller anden sat Person og spurgt ham, som der staaer i Heltedigtet:

"Siig, Landsmand! hvilke Love
Regjering, Politi, Gudstjeneste og Troe
Er blandt de gode Folk, som denne øe beboe?"

Det gjorde jeg ogsaa deroppe og gav mig til den Ende i Passiar med en alvorlig og adstadig Flue, der sad noget afsides med brændte Vinger, og som jeg antog for en Skolemester. Den sad og sugede paa et Stykke graat Papiir, hvorpaa der engang havde været Sukker, men gjorde meget forekommende Plads for mig, da jeg nærmede mig. Gamle Folk holde gjerne af at fortælle om deres Skrøbeligheder, og for at faae Passiaren i Gang begyndte jeg med deeltagende Tone at tale om dens brændte Vinger.

"Ja", sagde den gamle Flue og rystede paa Hovedet, "det var et sandt Underværk, at jeg dengang blev frelst! Jeg laa allerede med mange Andre paa Baalet, og det blev antændt - men saa havde vort Parti vundet Seir, og de ilede til og kom, lovet være Propheten! tidsnok for at redde os fra den forsmædelige Død."

"Var der da Borgerkrig, Revolution?" spurgte jeg ivrig.

"Ih, nei, det var Religionsstriden! Har Du ikke hørt om den?"

Jeg maatte naturligviis tilstaae min Uvidenhed.

"Saadan voxer Ungdommen op!" sagde den gamle Flue; "jeg kommer nok til at melde Dig for Provsten og faae Dig dømt i Skolemulct."

"Lær mig hellere Noget", bad jeg; "Du skal see, jeg er meget lærvillig." "Naa, ja; Du læser da Din Religionsbog, Du kjender vel den hellige Prophets Lære?"

"Nei", sagde jeg ængstelig.

"Ih, Du forstokkede Hedning! Gjorde jeg Dig Din Ret - "

"O, vise Mand", bad jeg, "oplad mig Din Kundskabs Skat, at jeg maa blive underviist og troende!"

Den gamle Flue blev formildet ved disse Ord, strøg med Bagbenene Stumperne af sine Vinger, løftede alle sine øine andægtig mod Himlen og sagde:

"Vor store Prophet levede for mange, mange Slægter siden. I sin Barndom og Ungdom var han en Flue som Du og jeg; men derpaa blev han kaaret til sit Folks Prophet paa følgende vidunderlige Maade. Engang, da han fløi omkring paa Letsindighedens Vinger og fjasede med tankeløse Kvinder, følte han sig pludselig greben af en uhyre Magt, det svimlede for ham, Alting blev mørkt, og da han kom til sig selv, laa han nedstyrtet i et gjennemsigtigt Ocean, der syntes at være indfattet i en Jord af Glas. Stormen gik over Bølgerne, sorte og truende reiste de sig med deres skummende Toppe og truede at begrave ham i Dybet. Da gik Bevidstheden om hans foregaaende Livs Tomhed og Intethed martrende gjennem hans Sjæl, og angerfuld bad han: Store Aand! Red mig af denne Nød, og hele mit Liv vil jeg hellige til at udbrede Din ære, lovprise Din store Naade og Barmhjertighed! - I samme Nu hørte Stormen op, Bølgerne lagde sig til Ro, Oceanet laa blidt og smilende som et Barn. Dette varede en Stund, da foer en Lynstraale ud fra Skyerne, og han hørte en mægtig Stemme, der bød ham at sætte sig paa Lynstraalen. Men han kunde ikke gribe den, han kunde ikke ved egen Kraft hæve sig ud af Dybet. Da steg en uhyre Kæmpe ned fra Himlen, en Kæmpe af Jern, og Kæmpen greb ham med sine Jernarme og hævede ham op og bragte ham til Paradiset, hvor Solen evig skinner. I uendelig Salighed laa han der, halv bevidstløs, medens han hørte de Bud, han skulde bringe sit Folk. De staae i hans hellige Bøger, som Du saa ugudelig har forsømt at læse, men som jeg nok skal banke ind i Dig. Deraf skal Du erfare, hvilke Egenskaber Jernkæmpen har, og Du skal lære de Bønner, hvormed Du skal bede ham om hans Hjælp i Nøden. Det første Dogme er, at hans Arme ere af Staal; men det Parti, som vilde lade mig brænde, lærte, at Armene ere af simpelt Jern; men den Lære er nu forkjættret, og Alle, som troede paa den, ere brændte."

Min Affaire med Fluen kom mig pludselig ihu; min Forvandling til Flue slog mig, og jeg raabte:

"Den Historie kjender jeg! Jeg har jo været med! Den er skrækkelig overdreven! Det var mig, der slog Propheten ned i min Karaffel og senere trak ham op med min Kones Strikkepinde!"

"Vil Du ikke spise et Stykke Sukker?" spurgte den gamle Flue venlig; jeg kunde ikke modstaae Fluenaturen i mig, men gav mig begjærlig til at suge paa det lille Korn, som den Gamle trillede hen til mig.

"Velbekomme Dig", sagde han; "jeg gaaer blot et lille ærinde", og med disse Ord vrikkede han afsted.

Efter nogle Minutters Forløb kom han tilbage med en heel Skare Fluer, der vare opmarscherede i Rækker som Soldater, og uden at mæle et Ord toge de mig imellem sig og førte mig bort. Jeg blev bragt hen til et Sted, hvor en Mængde store, sorte, glindsende Fluer med alvorlige Miner sad i Kreds, og man sagde mig, at det var den geistlige Inquisition, og at jeg var anklaget for Atheisme, Kjætteri og Gudsbespottelse.

Secretairen traadte frem og oplæste Klagen, hvori nøiagtig var anført Alt, hvad jeg havde sagt til den gamle listige Slyngel, som havde angivet mig. Alle saae paa mig, som om de ikke kunde begribe den bundløse Fordærvelse, et saa ungt Gemyt som mit allerede var geraadet i.

Saa blev jeg arrig i Hovedet og raabte: "Ville I troe mig, naar I faae Syn for Sagen?"

De hviskede lidt sammen, hvorpaa den ældste, en ærværdig graa Spyflue, sagde:

"Unge Menneske! Din Forstokkethed synes os saare stor; men vi ville være langmodige, inden vi brænde Dig; viis os Vei, og vi følge."

Saa førte jeg dem til mit forrige Hjem, viste Dem Karaflen, Oceanet, en Stang Lak, Mage til den, der havde ageret Lynstraale, min Kones to Strikkepinde, item Pladsen i Vinduet, hvor Propheten havde ligget i Paradiis.

"En Aabenbaring!" raabte Alle med een Mund; "her er det hellige Sted, som vi have søgt saa længe, og hvorom er skrevet saa mange tykke Bøger! Hertil skulle for Fremtiden alle troende Fluer valfarte! -

Og Du - sagde den ældste til mig og trak mig tilside - naar Du vil holde reen Mund og ikke forstyrre Folkets barnlige Tro, skal Du blive æret som Prophet af anden Klasse, og der skal paa offenlig Bekostning blive skjænket Dig et Stykke hvidt Sukker, som kan gjøre Dig til en holden Mand for hele Dit Liv."

Et øieblik overveiede jeg, om jeg ikke skulde vælge Martyrkronen; men Tilbudet vinkede saa lokkende. Fristelsen var for stor, jeg gjorde, som mangen En har gjort før mig, jeg lod Fluerne troe, at Vandet i Karaflen var Oceanet, og fik til Løn mit Sukker, og det sidder jeg nu og gotter mig med...

Meïr Aron Goldschmidt (1819–1887) rezignis pri studado, kiam li spertis diskriminacion ĉe la ekzameno. Anstataŭe li fariĝis ĵurnalisto.

En 1840–46 li eldonis la satiran semajnĵurnalon La Korsaro. Senkompate li mokis ĉiujn aŭtoritatojn, speciale antisemitismon, kiu kaŝis sin sub la masko de liberalismo. Konstante kaj malprave li polemikis kontraŭ Kierkegaard. Post 1846 li vojaĝis multe tra Eŭropo. En la 1850-aj jaroj li eldonis alian (sensukcesan) ĵurnalon Nordo kaj Sudo, kiun li plenigis preskaŭ sole. Interalie aperis en ĝi felietone la ampleksa romano Senhejme.

Nur dum la lastaj vivojaroj la kritiko agnoskis, ke li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de poezia realismo en Danlando.

(Wolfgang Kirschstein).



Biografio - klaku ĉi-tie:
"M.A.Goldschmidt (1819-1887)".