Snorre (Snorre Sturlason):
Kiu estis Odin ?
Artikolo de Svend Dragsted.

La lando oriente de Tanakvisl(1) en Azio nomiĝis Åsaland Åsaheim, kaj la ĉefkastelon en la lando ili nomis Ågard. Iu, kiu nomiĝis Odin(2), estis ĉefo de la kastelo; tie estis granda di-kultejo. Estis kutimo tie, ke 12 kultpastroj estu la plej superaj, ili devis prizorgi la kultadojn kaj juĝi inter homoj; ili nomigis dianoj(3) aŭ drotner (4); ilin la tuta popolo devis servi kaj obei.

Odin estis granda militanto, li vojaĝis malproksimen kaj konkeris multajn landojn; li estis tiel venkema, ke li sukcesis en ĉiuj bataloj, kaj fine liaj soldatoj kredis, ke li povis venki en ĉiuj bataloj, se li volis. Li havis tiun kutimon, ke kiam li sendis siajn subulojn al batalo aŭ en aliaj komisioj, li unue metis la manojn sur iliajn kapojn kaj benis ilin; tiam ili kredis, ke ili sukcesos. Ankaŭ estis tiel, ke kiam liaj subuloj suferis mizeron, ĉu sur la maro ĉu sur la tero, ili vokis lian nomon, kaj ĉiam opiniis, ke tio helpis; ili tute fidis al li. Li ofte vojaĝis tiel malproksimen ke li estis for plurjarope.

Odin havis du fratojn; unu nomiĝis Ve (5), la alia Vilje (6). Tiuj fratoj regis la regnon kiam li estis for. Iam Odin vojaĝis tiel malproksimen kaj estis for de sia hejmo tiel longe, ke la asoj(7) ne kredis, ke li revenos hejmen denove. Tiam la fratoj dividis la heredaĵon post li; kun lia edzino, Frigg, ili ambaŭ edziĝis. Sed iom poste Odin hejmenvenis, kaj tiam li reprenis sian edzinon.

Odin per sia armeo militis kontraŭ la vanoj, sed ili sukcesis kontraŭ li kaj defendis sian landon; ili alterne venkis, ili ruinigis la landon unu de la aliaj kaj faris domaĝon. Kiam ambaŭ partioj tediĝis pri tio, ili kunvenigis unu la aliajn por akordo, faris pacon kaj donis unu al la aliaj garantiulojn. La vanoj donis siajn plej bravajn homojn, estis Njord la riĉulo kaj lia filo, Frøy; la asoj siavice donis homon, kiu nomiĝis Høne (8), kaj diris, ke li bone taŭgas kiel estro, li estis granda kaj tre bela homo; kun li la asoj sendis iun kiu nomiĝis Mime, stranga saĝa homo, kaj la vanoj siavice donis la plej saĝan homon inter si, li nomiĝis Kvase. Kiam Høne venis al Vanaheim(9), li tuj fariĝis tribestro; Mime donis al li konsilojn pri ĉio. Se Høne estis ĉe tribkunsido aŭ kunvenoj kaj Mime ne estis kun li, kaj malfacilaj aferoj estis traktataj, li ĉiam respondis la samon: "La aliaj devas solvi," li diris. Tiam la vanoj ekkomprenis, ke la asoj verŝajne trompis ilin pri la hominterŝanĝo. Tiam ili prenis Mime, forhakis lian kapon kaj sendis ĝin al la asoj. Odin prenis la kapon kaj ŝmiris ĝin per herboj tiel ke ĝi ne povis putri, kantis sorĉkantojn super ĝi kaj donis al ĝi tian forton ke ĝi parolis kun li kaj diris al li multajn sekretajn aferojn. Odin faris Njord kaj Frøy kultpastroj, kaj nun ili estis dianoj ĉe la asoj. La filino de Njord estis Frøya, ŝi estis kultpastrino, ŝi estis la unua kiu instruis al la asoj magie sorĉi tiel kiel la vanoj faris. Kiam Njord estis ĉe la vanoj, li estis edziĝinta kun sia fratino, ĉar tio estis permesata tie; iliaj infanoj estis Frøy kaj Frøya. Ĉe la asoj estis malpermesite edziĝi kun tiel proksimaj parencoj.

Granda montaro iras de nordoriento al sudokcidento; ĝi dividas Grandan Svitjod(10) de aliaj regnoj. Sude de la montaro ne estas longa distanco al Turkio, tie Odin havis grandajn posedaĵojn. Je tiu tempo la romaj gvidantoj militis malproksimen en la mondo kaj konkeris ĉiujn popolojn, multaj tribestroj forfuĝis de siaj posedaĵoj pro tiu malpaco. Sed Odin estis antaŭvidanta kaj lerta sorĉanto, tial li sciis ke liaj posteuloj devis konstrui kaj loĝi en la norda duonparto de la mondo; tial li faris siajn fratojn Ve kaj Vilje gvidantoj de Åsgard, kaj mem forvojaĝis kaj ĉiuj dianoj kun li, kaj multaj aliaj homoj. Unue li vojagis okcidenten en Gardarike(11) kaj poste suden en Saksland(12). Li havis multajn filojn. Li konkeris grandan regnon en Saksland, kaj tie li igis la filojn regi la landon; tiam li vojaĝis norden al la maro kaj ekloĝis sur insulo, tie nun nomigas Odinsøy(13), sur Fyn. Tiam li sendis Gjevjon(14) norden trans la markolon por trovi plu da lando, ŝi venis al reĝo Gylve, kaj li donis al ŝi unu pluglandon(15). Tiam ŝi vojaĝis al Jotunheimen(16) kaj ricevis kvar filojn kun jotno tie, ilin ŝi sorĉŝanĝis al virbovoj kaj jungis ilin al la plugilo, kaj tiam ŝi trenis la teron en la maron kaj okcidenten al Odinsøy, tiu lando nomigas Selund (Sjælland), kaj tie ŝi poste loĝis. Skjold, la filo de Odin, ricevis ŝin kiel edzinon, ili loĝis en Lejre(17). Tie, kie ŝi plugis, fariĝis akvo aŭ lago, ĝi nomiĝas Lågen (Mælaren), kaj la fjordoj en Lågen situas tiel kiel la terpintoj sur Sjælland ...

Kiam Odin informiĝis, ke estis bona lando oriente ĉe Gylve, li iris tien, kaj li kaj Gylve faris interkonsenton, ĉar Gylve opiniis ke li ne havis fortecon por iu defendo kontraŭ la asoj. Odin kaj Gylve ofte konkuris pri forteco per ruzaĵoj kaj artifikaĵoj, sed la asoj ĉiam estis la pli fortaj. Odin ekloĝis ĉe Mælaren, tie kie nun nomiĝas Gamle Sigtuna; li konstruis grandan domon kaj dikultejon tie, kiel estis la kutimo ĉe la asoj. Li donis loĝlokojn al la kultpastroj, Njord loĝis en Noatun, kaj Frøy ĉe Uppsala, Heimdal ĉe Himmelbjerget(18), Tor sur Trudvang kaj Balder sur Breidablikk; bonajn farmojn li donis al ili ĉiuj.

Oni diras, kaj tio devas esti vera, ke kiam Åsa-Odin kaj kun li la dianoj venis al la nordlandoj, ili komencis instrui tiujn agadojn, kiujn homoj longtempe poste faris. Odin estis la plej lerta de ĉiuj, kaj de li ili lernis ĉiujn agadojn, ĉar li unua scipovis ilin ĉiujn, almenaŭ la plej multajn. Se oni volas diri, kio la kaŭzo estis de tio, ke li estis tiel alte honorata, tio estis jeno: Li estis tiel bela kaj inda kiam li sidis inter siaj amikoj, ke ĉiuj devis fariĝi ĝojaj en la animo, sed kiam li estis en milito, li aspektis malbela kaj danĝera por siaj malamikoj; tio devenis de tio, ke li sciis tiajn artifikojn, ke li ŝangis koloron kaj aspekton en ĉiuj manieroj, kiel li volis. Alia kaŭzo estis, ke li parolis tiel bone kaj elaste, ke ĉiuj, kiuj aŭskultis lin, opiniis, ke tio estis la sola vero. Li diris ĉion per hendinger (rimoj), same kiel oni nun uzas tion kio nomiĝas skaldskap (versoj); li kaj liaj pastroj nomiĝas versfarantoj, ĉar estis per ili, ke tiu arto ekestis en la Nordlandoj. Odin povis fari tiel en batalo, ke liaj malamikoj fariĝis blindaj aŭ surdaj aŭ terurigitaj, kaj la armiloj ne mordis pli ol bastonoj, sed liaj propraj homoj iris sen maŝkiraso kaj estis furiozaj kiel hundoj kaj lupoj, ili mordis en la blazonŝildoj, estis fortaj kiel ursoj aŭ bovoj; ili mortigis ĉiujn homojn, kaj nek fajro nek fero mordis je ili; tio nomiĝas berserkergang(19).

Odin ofte ŝanĝis haŭton; tiam la korpo kuŝis kiel mortinta aŭ dormanta, sed mem li estis birdo aŭ kvarpieda besto, fiŝo aŭ serpento, kaj vojaĝis rapidege al malproksimaj landoj, en komisio de si mem aŭ de aliaj. Li ankaŭ povis fari aliajn aferojn: nur per vortoj li povis estingi fajron, trankviligi la maron kaj turni la venton tien kien li volis; kaj li havis ŝipon kiu nomiĝis Skidbladne, per kiu li vojaĝis trans grandajn marojn, sed oni ankaŭ povis kunvolvi ĝin kiel tukon. Odin havis ĉe si la kapon de Mime, ĝi rakontis al li novaĵojn de aliaj mondoj; kelkfoje li vekis mortintojn el la tero aŭ sidigis sin sub pendigito, tial li nomiĝis la drakoreĝo aŭ la sinjoro de pendigitoj (hengedrotten). Li havis du korvojn, al kiuj li estis instruinta paroli, ili flugis malproksimen kaj diris al li multajn novaĵojn. Per ĉio tio li fariĝis treege saĝa.

Ĉiujn tiujn kapablojn li instruis per runoj kaj per speco de kantoj kiuj nomiĝas galdrer (20), tial la asoj nomigas galdresmeder (21). Odin havis kapablon per kiu oni atingas la plej altan potencon, kaj li mem uzis ĝin, ĝi estas magio; tial li povis scii la agojn de homoj, kaj aferojn kiuj ankoraŭ ne estis okazintaj, li povis doni al homoj morton aŭ akcidenton aŭ malsanon, li povis depreni de homoj scion aŭ forton, kaj li povis doni ĝin al aliaj. Sed kune kun tiu magipovo sekvas tiom da neviraj aferoj, ke viroj ne povas sen honto okupiĝi pri ĝi, kaj tial ili instruis al la pastrinoj tiun kapablon.

Odin ankaŭ sciis pri ĉiuj objektoj fositaj en la teron, kaj kie ili estis kaŝitaj; kaj li scipovis kantojn kiuj malfermis ĉion por li: teron kaj montojn kaj ŝtonojn kaj altaĵojn, kaj li ligis nur per vortoj tiujn kiuj loĝis tie ene, kaj eniris kaj prenis tion kion li volis. Pro tiuj magioj li fariĝis fama, liaj malamikoj timis lin, sed la amikoj fidis lin kaj kredis je lia magio kaj je li mem. La plej multajn de la kapabloj li instruis al la pastroj, ili estis tuj malantaŭ li rilate al ĉiu saĝeco kaj sorĉeco.

Multaj aliaj tamen ankaŭ multe lernis pri tio, kaj de ili magipovo disvastiĝis malproksimen kaj daŭris longe. Sed homoj kultis Odin kaj la dek du tribestrojn kaj nomis ilin dioj kaj kredis je ili longtempe poste. Laŭ la nomo de Odin ili faris la nomon Audun, kaj per tio homoj nomigis siajn filojn; laŭ la nomo de Tor estas ToreToraren faritaj, aŭ aliaj nomoj estas kunmetitaj kun ĝi, kiel SteintorHavtor, aŭ ĝi estas ŝanĝita plurmaniere.

Odin faris leĝojn en la lando, la samajn kiuj antaŭe validis ĉe la asoj, li inter alie leĝ-ordonis ke ĉiuj mortintoj devis estis bruligataj, kaj tio kion ili posedis portata sur la fajron kun ili. Li diris ke ĉiu homo venos al Valhal(22) kun tiom da riĉaĵo kiom li havis ĉe si sur la fajro; tion kion li mem estis kaŝfosinta en la teron, li ankaŭ devos posedi. La cindro devis esti portata sur la maron aŭ fosata en la teron. Por memoro pri grandaj homoj oni devis konstrui altaĵon, kaj post ĉiuj homoj kiuj estis tre kuraĝaj, oni devis konstrui baŭtaŝtonojn(23); tiu kutimo daŭris dum longaj tempoj. Komence de la vintro oni devis kulti por bona jaro, mezvintre por bona rikoltaĵo, la tria devis okazi en la somero, ĝi estis venkokulto. En tuta Svedio ili donis imposton al Odin, unu peningon por ĉiu nazo, kaj li devis defendi la landon kontraŭ malpaco kaj kulti por bona jaro al ili.

Njord ricevis edzinon kiu nomiĝis Skade(24) , ŝi ne volis havi kunvivadon kun li kaj tiam edziniĝis kun Odin; ili havis multajn filojn, unu el ili nomiĝis Sæming ...

Odin mortis pro malsano en Svedio, sed kiam la morto estis proksima, li vundigis sin per lancopinto, kaj diris ke ĉiuj viroj mortintaj pro armilo apartenas al li; li diris ke li vojaĝos al Gudeheimen(25) kaj ricevos siajn amikojn tie. Nun la svedoj kredis, ke li venis al la malnova Åsgard kaj vivos tie eterne. Tiam ili komencis kredi je Odin kaj preĝi al li. Ofte la svedoj kredis, ke li montris sin por ili antaŭ grandaj bataloj, al kelkaj li donis venkon, al aliaj li ordonis ke ili venu hejmen kun li, ili opiniis, ke tio estis bonaj cirkonstancoj, kaj la unua, kaj la dua. Odin estis bruligata, kiam li estis mortinta, la bruligado estis granda kaj impona. Estis kredo, kiun ili havis, ke ju pli alten la fumo supreniris, des pli altan lokon li ricevos en la ĉielo, li kiu estis bruligata, kaj li fariĝos tiom pli riĉa se multe brulis kune kun li. - Njord de Noatun nun fariĝis tribestro super la svedoj kaj daŭrigis la kultadojn; lin la svedoj tiam nomis drotten(26) kaj li ricevis impostojn de ili. Dum liaj tagoj la paco estis bona, kaj estis bonaj jaroj por ĉio, tiel bonaj ke la svedoj kredis, ke Njord regis pri bonstato inter homoj. Dum liaj tagoj la plej multaj de la dianoj mortis, ĉiuj estis bruligataj, kaj poste homoj kultis ilin. Njord mortis pro malsano, ankaŭ li vundigis sin al Odin antaŭ ol li mortis, la svedoj bruligis lin kaj ploris multe ĉe la tombo.

Notoj:

(1)Tanakvisl = La rivero Don en Sovetunio.
(2) La vorto Odin signifas kolerega. En pragermana lingvo Odin nomiĝis Wotan, kaj tiu vorto estas la sama kiel la moderngermana vorto Wütend. En rusa lingvo Odin signifas unusola.
(3) Dane: diar. La vorto, kiu eble estas irlanddevena, ankaŭ estis malofte uzata vorto por la loĝantoj de Åsaland (la asoj; dane: aserne.
( 4) drotten = sinjoro. Origine iu, kiu havis propran gvardion ( drott hird
(5) Ve= doloro.
(6) Vilje= volo.
(7) Asoj = La loĝantoj de Åsaland.
(8) Høne = kokino.
(9) Vanaheim = La lando de la vanoj.
(10) Granda Svitjod = Suda Rusio (latine: Scythia magna).
(11) Gardarike = Rusio. La nomo indikos la du urbojn Holmgard (Novgorod) kaj Kønugard (Kiev).
(12) Saksland = La nordokcidenta Germanio (Niedersachsen).
(13) Odinsøy = Odense.
(14) Gjevjon = Gefion.
(15) Pluglando = Tiom da tero, kiom oni povas plugi en la daŭro de unu tago.
(16) Jotunheimen = La lando de la jotnoj. Laŭ Snorre ĝi troviĝis ie norde kaj oriente de Svedio.
(17) Lejre = urbeto proksime de Roskilde.
(18) Himmelbjerget = Proksime de Silkeborg.
(19) Berserkergang = Furiozegi.
(20) Galdrer = Sorĉkantoj.
(21) Galdresmeder = Sorĉkantfarantoj.
(22) Valhal = La halo de Odin, kien ĉiuj kiuj falis pro armilo, venas post la morto.
(23) Baŭtaŝtono = Monumento simila al obelisko.
(24) Skade= pigo.
(25) Gudeheimen Suda Rusio.
(26) Drotten = Vidu piednoton(4).

Notoj.

Verkis: Snorre.
Traduko kaj artikolo de Svend Dragsted.

Snorri Sturluson (aŭ: Snorre Sturlason) estis islandano. Li vivis 1178-1241. Dum la jaroj 1220-30 li verkis Heimskringla pri la malnovaj reĝoj, precipe la norvegaj. De tiu verko ni tradukis kelkajn fragmentojn el la komenco, kiuj temas pri Odin. Ni kompreneble ne povas garantii pri la vereco de la eldiroj de Snorre, sed ni opinias, ke povas esti interese por niaj membroj legi, kiu Odin estis laŭ la opinio de Snorre. Ĉiuj piednotoj estas faritaj de la tradukinto, kiu faris sian eblon por konservi la stilon de Snorre.


El: Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 8/aŭgusto 1963.