B. S. Ingemann.
I østen stiger solen op
Sin levas sun' de l'orient'.

Melodio: C.E.F.Weyse, (1837).

I østen stiger solen op.
El 1837.
Esperanto: Sin levas sun' de l'orient'.

I østen stiger solen op,
den spreder guld på sky,
går over hav og bjergetop,
går over land og by

Den kommer fra den favre kyst,
hvor Paradiset lå:
den bringer lys og liv og lyst
til store og til små.

Den hilser os endnu så smukt
fra Edens morgenrød,
hvor træet stod med evig frugt,
hvor livets væld udflød.

Den hilser os fra lysets hjem,
hvor størst Guds lys oprandt
med stjernen over Betlehem,
som østens vise fandt.

Og med Guds sol udgår fra øst
en himmelsk glans på jord,
et glimt fra Paradisets kyst,
hvor livets abild (*) gror.

Og alle stjerner neje sig,
hvor østens sol går frem;
den synes dem hin stjerne lig,
der stod ved Betlehem.

Du soles sol fra Betlehem!
hav tak og lov og pris
for hvert et glimt fra lysets hjem
og fra dit Paradis!


Noto:
abild = æbletræ.

Sin levas sun' de l'orient'.
Dane: I østen stiger solen op.
Tradukis: H. E. Jensen.

Sin levas sun' de l'orient'
kun oro sen avar' ,
rebrilas mar' kaj monttegment'
kaj urbo kaj kampar'

Ĝi venas de la bela bord'
de l'paradiza mar'
kun lum' kaj viv' kaj Dia fort'
al Lia infanar'.

Ankoraŭ ĝi salutas nin
de l'paradizaŭror'.
Vivarbo tie trovis sin
kaj vivfontan' en glor'

Salutas nin de l'hejmo mem,
la lumĝarden' de Di'
kun stelo super Betlehem
por saĝeguloj tri.

Eliras kun la sun' al ni
ĉiela bril' sur ter'
de l'paradizĝarden' de Di'
kun pom' de l'vivesper'.

Kaj ĉiuj steloj sur ĉiel'
paliĝas pro la sun' ,
kvazaŭ la Betlehema stel'
aperus guste nun.

Plej granda sun' el Betlehem,
vin dankas, laŭdas ni
pro ĉiu brilo de la gem'
en paradiz' de vi!

El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj
de H.E.Jensen, 1956.

Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".

Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".


H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon, klaku:"Tradukitaj verkoj..."