|
Esti Via, ho Jesuo Dana nomo: ? Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Melodio el Zincks koralmelodier, 1801.
Esti Via, ho Jesuo,
estas la honor' kaj ĝuo
dum la vivo kaj la mort'.
Tra mizero kaj en ĝojo
mi Vin sekvos sur la vojo
kiun donas Via vort'.
Jes, mi scias, kiu provas
sekvi Vin, nur tiu trovas
venkan kronon en ĉiel',
kiu iras tra batalo,
tentoj, provoj, venko, falo
kun fidelo al la cel'.
Tial mi sub krucon iras,
porti krucon mi deziras,
Vian krucon, ho ŝafid'.
Eĉ tra la mallumaj valoj
lumo el ĉielaj haloj
klara estas al la vid'.
Min konduku tra danĝero,
eĉ tra fajro el infero
kaj tempestoj sur la mar'.
Se nur Vi, Jesuo, gvidas
min, al Vi mi plene fidas,
defendanto kaj rempar'.
Tial mi en graca brilo
Via iras, Dia Filo,
dum sur tero paŝas mi.
Kiam kruca tempo pasos,
Vi ĉielen min enlasos
al loĝejo Via, Di'!
|
Mia koro, nun silentu.
Dana nomo: ? Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Melodio: St. Nicholas de Joh. Crüger
Mia koro, nun silentu,
en trankvilo batu vi!
Monda bruo vin ne tentu,
nur malpacon donas ĝi.
Iru ni al tomb-trankvilo,
tien logas luma brilo!
Ho, rigardu, al la vido
tomb' ĉe tombo sur la ter'!
Tra l' tombejo tamen fido
vojon trovas al l' esper',
Kvankam sangas mia koro
pro loĝejo en doloro.
Ride mondo ja forgesas,
ke la karno nura ŝajn'
estas, tamen ja konfesas:
"Iam mortos ĉiu ajn"
Fil' de peko, via sorto
estas regno de la morto.
Tamen estis luma brilo
super unu tombo en
kiu kuŝas Homofilo
en Jozefa la ĝarden'.
Kie Li en mort' senmovis,
tie mi la vivon trovis.
Ho, mi volas tion ĝui,
ke ĉe l' tombo de l' Savant'
preĝe povas mi genui,
danki lin per laŭda kant'.
Tie ĉi ripozo venas,
tie ĉi min Kristo benas.
Jes, per Via mort', Jesuo,
pek' malvenkis, kaj mizer'!
Tial en trankvila ĝuo
vivas mi sur tiu ter',
ĝis Vi min ĉielen levos
kaj la Vivon mi ricevos.
|
Theodor Vilhelm Oldenburg, dana pastro el Sorterup.
1805 - 1842.
Ambaŭ el: Cent Himnoj de J.H.Rosbach, 1966.
|
Melodioj: Zinck.s Koralmelodioj: Zinck, Hardenack Otto Conrad (1746-1832), dana orgenisto kaj eldonanto de ĥoralaro.
Crüger, Johann, germana kantoro (Berlin), 1598-1662.
|