Heredo Dana
Poezio

 
Jeppe Aakjær:
Ole sad på en knold og sang.
Knab' kantadis sur eta mont'
Tradukis: H. E. Jensen - Melodio: Alfred Toft.

Knab' kantadis sur eta mont'

Knab' kantadis sur eta mont',
La la la la la la la la la la,
En la mezo de l' ŝafa rond',
Tra la la la la la la la.

Siblis vento, kaj flugis nub'
Kaj sopiris la kor' de l' bub'!

Al la hejmo per ampostul'
Ligis lin la patrin-okul'.

Tamen sentas li en la kor':
Ne satiĝas li per memor'.

Nun forkuris li de l' ŝafar',
Staris fine ĉe l' granda mar'.

Fluis larm' en okula bril'
Nun li staris ja sen baril'.

Forveturis li sur la mar',
Gapas post li la ŝafa ar'.

Ne komprenas la ŝafa rond'
Flugon super la blua ond'.

Ole sad på en knold og sang

Ole sad på en knold og sang,
la la la la la la la la la la,
får og beder omkring ham sprang.
Tra la la la la la la la.

Lyngen sused, og skyen gled,
udflugtslængsler i hjertet sved.

Heden stænged, og mindet spandt;
moders øjne dog stærkest bandt.

Snart den ting dog blev åbenbar:
minder gør ikke sagen klar.

Stak så Ole en dag i trav,
stod med ét ved det store hav.

Øjet skinnede, tåren randt,
intet mere i verden bandt.

Over havene hyrden fór,
fårene står der endnu og glor.

Ej kan bede og får forstå
længslers tog over bølger blå.

 

Jeppe Aakjær
1866-1930
filo de malriĉa jutlanda kamparana hejmo, komencis kiel instruisto, sed fariĝis studento celanta la akademion. Sed la emo al verkado kaptis lin komplete. Same kiel Skjoldborg li faris romanojn kaj rakontojn el la kamparana vivo, sed - kvankam kun sama tendenco - en multe pli akra kaj radikala maniero. Tial li ne samgrade gajnis la simpation de la tuta publiko. Sed male, se temas pri lia eminenta liriko! Liaj poemoj pri la lando, la hejmregiono, la memoraĵoj el la infana tempo, la rikolto, la rivereto ktp. havigas al li senmortan reputacion.
Jeppe Aakjær multe studis la vivon kaj verkojn de Blicher (kaj sentis sin heredanto de li) kaj Robert Burns, kies kelkajn kantojn li tradukis majstre. - Ankaŭ dramojn li verkis.

El: Dana Antologio, 1961.
La biografion kaj la desegnaĵon verkis H.E.Jensen.

Biografio rete - klaku ĉi-tie: "Jeppe Aakjær"


La kanto estas el la kantlibro:
Junularo kantas de
Germana Esperanto-Junularo
Eldonejo Limburger Vereinsdruckerei, Germanujo, 1953.
Aliaj verkoj de Jeppe Aakjær en ĉi tiuj paĝoj:
Vidu la "Enhavo-liston"