Op, glædes alle, glædes nu!. El: 1689.
Esp.: Ekĝoju, ĉiu, en la kor'.
Op, glædes alle, glædes nu!
Med fryd opfylder sind og hu
i Herren, eders glæde!
Thi Jesus han er nu så nær
og vil, fordi han har os kær,
udi vort kød sig klæde.
Bort sorg, og krænk ej mer vort sind!
Guds glæde lukker vi nu ind,
at vi kan Jesus favne
med bøn og hjertens tak og tro;
i ham skal alt vort håb og ro
sin glæde aldrig savne.
Din fred, o Gud, som overgår
alt det, som sind og sans formår,
vort hjerte så bevare
i Kristus Jesus, at vi må
så stor en juleglæde få,
som aldrig kan bortfare!
(Fil 4,4-7)
|
Ekĝoju, ĉiu, en la kor'. Dane: Op, glædes alle, glædes nu! Tradukis: Hans Amund Rosbach.
Ekĝoju, ĉiu, en la kor'
nun regu ĝojo kaj ador'
ĉar Dio ĝojo estas!
Jesuo estas en proksim';
ĉar Li nin amas, ho anim'
en karno Li sin vestas.
Funebro, ne doloru plu,
ni vojon faras al Jesu',
akceptas nian reĝon.
Per danko, fido kaj trankvil'
ni turnas nin al Dia Fil'
kaj diras nian preĝon.
Per via paco, ho Sinjor',
nun pelu ĉiujn zorgojn for
el koro kaj spirito.
Envenu ĝojo, kredo, ver'
dum ni kliniĝas al la ter'
ĉe Via troga lito.
El: Preparoj al Diservo, Norvegio.
(Laŭ la libro la himno estas por 4-a dimanĉo en advento)..
|
Thomas Kingo (1634 - 1703).
fariĝis pastro en sia naskiĝurbo Slangerup, poste (pro sia himnaro "Kantĥoro spirita" I-II) episkopo en Odense. Eminentulo kaj grava poeto, sed iom, konfliktema, kio kaŭzis al li multajn ĉagrenojn kaj metis postsignojn en liaj himnoj.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: Thomas Kingo.
|
H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la desegnaĵon.
En niaj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Thomas Kingo. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
Laŭ informoj la himno ankaŭ estas kantebla je la melodio de Th. Laub: Alt, hvad som fuglevinger fik kaj la germana melodio (dane:) O, kommer hid dog til Guds Søn.
|