N. F. S. Grundtvig - El Paaskeliljen
(Ĉe la sankta tombo)
Tiberinus
Hu, huj! kia posteno estis ĝi!
Eĉ se mi iĝus riĉa kiel Crassus,
mi ne eltenus unu horon plu.
Kaj kion, granda mond'! signifu tiu
posten-aranĝo antaŭ ridindaj'
- mortintaj korpoj kaj pendigilejoĵ!
Vi ridas - ho, vi devus esti do
vidintaj la fajradon de l' aero,
vi devus provi stari en posten'
tutsola kvazaŭ sur ardantaj ŝtonoj,
kaj jen - ekaŭdi, huj! de tiu lok'
de l' kruco-fostoj, kie tie hurlas!
Jen venas Tacitus, demandu lin;
ke li ne tima estas, vi ja scias,
sed vetas mi, ke devis ankaŭ li
sin forte streĉi por ne kur-forfuĝi.
Ĉiuj
Hej, Tacitus, atendu dum moment'!
Tacitus
Nu, kia absurdaĵo nun okazas?
Rufus
Mistifo! Ĵus bakita fantomaĉ'!
La kompatinda Tiberinus svenos;
flamruĝa drako, kvazaŭ elefant',
lin prenis per la rostro je la nazo;
- jen vidu, ke ankoraŭ ardas ĝi,
kaj tion, kredu vi, ne vino kaŭzis.
Aŭskultu do, li volis kuri for,
sed li falaĉis rekte en Orcus-on,
kaj aŭdis klare, kiel Tantalus
muĝegas tie per sekega lango,
- teruro kaj horor' al soiful'.
Tacitus
Ĉu nur ĉi tion havas vi por diri?
ridadi vere ne bezonas mi.
Tiberinus
Vi scias ja pri l' buŝa fort' de Rufus;
heroo tia estas li en rev',
ke Bachus mem ne samas lin en ago.
Sed tamen, serioze - - ĉu neni'
mistera vin ĉi tiun nokton trafis?
Tacitus
Kaj jes kaj ne respondi povus mi,
sed tie ĉi mi tion prisilentas.
Tiberinus
Ĉu vi ne aŭdis hurlon sub la kruc'
kaj vidis strangajn flamojn surĉiele?
Tacitus
Ne, tute ne, eĉ male - - -
La postenestro
--------------------Ha, al mi
ĉi tio plaĉas, Tacitus! - do ŝajnas,
ke nur fantomojn sonĝajn vidis li;
bonsanĉe do al li, ke la endorman
sorĉadon ne forpelis la eblec',
ke mi lin tiam estus surprizanta.
Fariseo
Ne diru tion! Ne mirige, se,
al li okazis io nenormala;
ĉu strange, se ĉinokte ĉe la tomb'
ankoraŭ svarmas dense la demonoj!
eltombleviĝi ja promesis li,
nature ili provas nin teruri.
Sed pli mirige ŝajnas do al mi,
se ili, antaŭ ol maten' eklumos,
ne tiel sorĉos, ke, se Dio ne
nin gardus, certe ni de l' tombo fuĝus.
La postenestro
Ja eble vi, sed vere ne roman'!
Atentu bone: ni soldatoj romaj -,
nin ne timigas nia propra ombro,
kaj nura ombro estas ja sorĉaj'.
La nokt-spiritoj certe scias tion,
ĉar male ili stultus pli ol ni,
kaj vidos vi, ke ili ne, aŭdacos
viziti Rom-soldatojn sur posten'.
Se ne sinjoro, - jen vi vidas klingon,
ĉe Isis-festo konsekriĝis ĝi;
germanojn ĝi trairis kvazaŭ kukojn,
kaj pli malmolas certe ne fantom'.
Se tian glavon spitas la spiritoj,
tutklare ili estas vent' kaj fum',
ni kaj vent' kaj fum' ja estas netranĉeblaj,
sed cedas al prirido kaj blovet';
mi tion nomas blovi kontraŭ blovon,
kaj plej amuzas egaluloj sin.
La fariseo
Blasfemu vi, - ne konas nian leĝon,
ne vidis tiun ulon en agad'.
Deziras mi, ke estus vi vidinta,
kion tro ofte jam konstatis mi.
Kriplulojn konis mi, eĉ multajn jarojn
antaŭ naskiĝis tiu magiist',
kaj blindajn, surdajn, kiujn jam malgrandajn
mi prenis je la nazo pro kontrol'
pri la realo de iliaj mankoj;
tiujn kuracis li, la magiisto;
mi vidis lin sur ilin kraĉi, blovi,
ke kvazaŭ falis tuj la katarakt',
kaj vortoj flugis tra l' fermitaj pordoj.
Ho jes, mi vidis, kio pro terur'
starigas al mi la hararon, kiam
- eĉ ĉiun fojon - mi memoras ĝin.
Troviĝis viro, al mi mem parenca,
riĉhava, nobla kaj eĉ pia hom',
sed de la magiisto ensorĉita;
malsanis li, mi vidis morti lin.
Li havis du fratinojn, piaj homoj,
sed trokredemaj, laŭ virina mor',
kaj al la magiisto plensindonaj;
kaj ili vokis lin, pro la malsan',
sed li forrestis, kaj - en la ĉagreno -
mi ĝojis pri la vero kaj pro Di':
Li la malsanon do ne povas venki,
cetero estas sekve nur trompaĵ',
ĉar al la fil' de Dio ĉio eblas.
Mi tiel pensis, kaj - dirite jam -
li mortis, dum ĉeestis mi persone.
Kaj multrimede certiginte min,
ke vere mortis li, mi al mi diris:
neniom malutilas per pinglet'
piketi nun en koron kaj en nukon,
ĉar tiom da magi' kaj trompegaĵ'
vidiĝis jam, ke eĉ la plej bizara
ŝajnigus sin al oni ver-afer'.
Ĉi tion faris mi, kaj mi priĵuras:
pli mortan homon ne ricevis tomb'.
Mi krome frumatene ĉiun tagon
kontrolis ĉe la ŝtono de l' kavern',
kaj kiam ekodoris la kadavro,
mi pensis: Je la nomo de l' Sinjor',
la magiisto venu nun kaj pruvu,
ke li ne fanfaronis per la dir',
ke eĉ mortintojn li vivigi povas.
Sed vidu! jen, en ĝuste sama tag'
aŭdiĝis: Nun Jesu' la majstro, venas!
kaj kuris inter la unuaj mi
memkompreneble, por al li renkonti;
ni mutaj estis, ĉiuj kun scivol'
pri kiel nun li povos konsoladi
kaj sin elturni el la embaras'.
Li iris al la tombo kun ni ĉiuj,
kaj vere, sur la voj' ekploris li,
kaj je la grumblo: Blindul-kuracisto
kapabla ŝajnus al senlima far' -,
li laŭte ploris, dum mi kaŝe ridis
dankante Dion malkovrantan lin.
Sed aŭdu, li subite petis turni
la ŝtonon for,- mi mem kunhelpis ĝin-
kaj forte vokis al la korp' mortinta;
elvenu! sonis tondre al la tomb';
kaj vidu, - li elvenis, ja eĉ plie,
li iris hejmen, - vivas eĉ gis nun;
mi mem kun li festenis - kun mortinto!
Nun juĝu mem, ĉu havas kaŭzon mi
ankoraŭ nun surprizojn timatendi.
Ho jes - - se ne surhavus tiu ŝton'
sigelon de l' grandulo la potenca,
sigelon, kiu ligas per katen'
ĉiun spiriton de Salom' konitan -
nek krucon kaj nek glavon fidus mi,
surkruce ja ne eblas pli ol morti,
kaj estas ja vidinta mi, ke vir'
mortinta, eĉ putranta, releviĝis.
|