N. F. S. Grundtvig
Påskeblomst! hvad vil du her?
Poeto kaj Pasko-Narciso.

Melodio de Carl Nielsen, 1910.

Påskeblomst! Hvad vil du her?
Esp: Vintra flor'! en mia dom'.
Vinterblomst! du melder vår,
fold dig ud i stille kammer!
Ved Guds værk og egne kår
sig kun verdens dåre skammer.
Spottes end din ringe dragt
uden glans og farvepragt,
selv jeg dog pa sorten tilje
ligned heIst en påskelilje.

Ej i liflig sommerluft
spired du på blomsterstade,
ej så fik du rosens duft,
ikke liljens sølverblade;
under vinterstorm og regn
sprang du frem i golde egn;
ved dit syn kun den sig fryder,
som har kær, hvad du betyder.

Påskeblomst! En drabe stærk
drak jeg af dit gule bæger,
og som ved et underværk
den mig hæver, vederkvæger:
Svanevinge, svanesang,
synes mig, af den udsprang;
vågnende jeg ser de døde i en påskemorgenrøde.

Vintra flor'! en mia dom'.
Tradukis: H. E. Jensen.

Vintra flor'! en mia dom'
vi pri la printemp' rakontas!
Pro la verk' de Dio, hom',
nur la malsaĝulo hontas!
Mian veston moku vi -
- sen kolora harmoni!
Ankaŭ mi sur nigra tero
estas floro de l' espero.

Ne mi en somera hor'
ĝermis en la florĝardeno.
- Sed sen dolĉa rozodor'
kaj arĝent-lilia pleno.
Sed en vintra la sezon'
en malriĉa region'
mi ekfloris; kaj min benas
vi nur', se vi min komprenas,

Forta guto, paska flor',
fluis el kaliko via,
kaj miraklon en la kor'
kaŭzis ĝi en horo Dia;
cignaj kanto kaj flugil'
el ĝi venas en April';
al mortintoj ĉesas ploro
nun en paska la aŭroro!

Nikolaj Frederik Severin Grundtvig

(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.

H.E.Jensen.

La origina teksto de la psalmo enhavas 9 versojn. Vidu la tutan, danan tekston - klaku:
"Påskeblomst! hvad vil du her?"
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "N.F.S.Grundtvig".
Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku:
"Enhavo"