En dometoj en ĝardeno bela
regis inter bomoj gaj' kaj ĝoj',
tie ni dum majvespero hela
renkontiĝis sur la vivovoj.
Jen ni en ĝardeno ĉe Pileallé
sidis en dometo ĉe taso da te'.
Kantis dueton ni kaj dume
kuloj baleton dancis zume.
Lipo tuŝis lipon dum ama kares'
floroj de la pomoarb' sen ĉes'
falis sur tablon blankigis ĝin tre
en la ĝardeneto ĉe Pileallé.
Dum somervesperoj en komuno
sidis sub folioj vi kaj mi.
Gaje alridetis nin la luno,
kantis najtingalo en tili'.
En la ĝardeneto ĉe Pileallé
revis ni pri Sejno, Danubo kaj Spre'.
En aŭto ni fiere sidos
al foraj lokoj ni rapidos.
Tamen vojaĝo, Vieno, Pariz'
restos nur reva paradiz'.
Sed ja okazos edziĝa supe'
en la ĝardeneto ĉe Pileallé.
Jaroj pasos, sed memoroj restos,
ĉiam ni konservos ilin por
havi, kiam ni maljunaj estos,
kaj la lastaj arboj estos for.
En la ĝardeneto ĉe Pileallé
niaj infanoj jen vidos ja, ke
nomojn ni ĉizis en la fagon,
kiu ja falos iun tagon.
Iam promeson al vi tie ĉi
flustrls mi, ĉu memoras vi?
Staros surtable tri tasoj, ĉu ne?
en la ĝardeneto ĉe Pileallé.