Carit Etlar
Pilgrimado.
Tradukis Asta Mikkelsen


En la norda parto de l’paroĥaro Ribe ne malproksime de Lemvigo estas malnova masivmura biendomo, nomata monaĥejo de Gudom. Oni rakontas, ke ĉi-tiu konstruaĵo antaŭe estas biendomo de nobela familio, nome Resen. La plej lasta posedanto de tiu-ĉi nomo estis maljuna viro, kiu post la morto de sia edzino vivis tie kviete kaj neatentite, okupata pri la edukado de sia filo, la heredanto de lia bieno kaj honoro.

La juna Resen estis proksimume deksesjara, kiam lia patro severe malsaniĝis; la kuracistoj dubis pri lia vivo, oni preĝis por li en la preĝejo, la pastroj legis por li la meson, nenio helpis, li ĉiam plie malsaniĝis. Tiam je vespero la filo iris en la preĝejon, genufleksis ĉe la altaro, preĝis al Dio, ke Li savu la malsanulon, kaj promesis, meze de sia ĉagreno kaj doloro, fari pilgrimadon al la tombo de Kristo, se la patro denove resaniĝu.

De post tiu-ĉi vespero Resen resaniĝis, lia forto revenis, kaj kiam li estis ekster danĝero, la filo pensis pri la plenumo de sia promeso. La maljuna patro tre kontraŭvole donis sian konsenton, li prezentis al la filo la danĝerojn kaj ĝenojn, kiuj estas kunligataj al longa vojaĝo, petis lin prokrasti sian decidon almenaŭ ankoraŭ kelkajn jarojn, promesis akiri por li nuligon de la promeso ĉe la papo, sed ĉio estis vana. La saman tagon, kiam la patro leviĝis de sia malsanejo, la filo forlasis Gudom kaj iris suden post kora adiaŭo al sia patro kaj al ĉiu, kiun li hejme konis. –

La maljuna Resen nun esti sola. Li estis perdinta la lastan, kiu donis signifon al lia vivo, pro tio li senpacience atendis la tempon, kiam ĉi-tiu vojaĝo estos fininta kaj kalkulis por si mem la preskaŭan tempon, kiam li denove revidu sian karan filon. Tiel pasis pli multaj jaroj. Al Gudom neniam venis informon pri la pilgrimado de la junulo. La amikoj de la bienposedanto timis, ke ia akcidento okazis al la pilgrimanto. ĉiuj dubis revidi lin; la sola, kiu ankoraŭ esperas, estas la patro.

Estis vespero en aŭtuno, la maljuna Resen staris sur alta monteto proksime ĉe la maro rigardante la ondojn. Granda hispana ŝipo krozas ekster la marbordo kaj fine ankrumas tie. Boato estas elmetita, kelkaj viroj malsupreniras en ĝin kaj remas al la lando, tie ili albordigas homon kaj reremas al la ŝipo, kiu post iom da tempo denove forveturis. – Sed la viro, kiun ili postlasis sur la marbordo, estis kriplulo. Liaj vestaĵoj estis ĉifonitaj kaj dissiritaj, lia vizaĝo pala kaj malgrasa. Lia hararo griziĝis, kaj tamen ĉi-tiu homo verŝajne ne havas pli ol 25 jarojn. Ĉion ĉi-tiun vidis la maljuna Resen de supre la monteto, li rapidis al la fremdulo ĉirkaŭprenante lin, kaj la patro rekonis en li sian filon. La deziro de la junulo estis plenumita, kiam li tiun vesperon preĝis al la Sinjoro, ke Li prenu lin kiel oferon anstataŭ la malsanulon. Li deziris fordoni sian propran junecon por savi la patron, li konis nenian junecon, de infano li fariĝis maljunulo, kaj nun li portis la morton en sia koro.

"Venu, filo mia", diris la patro al li "akompanu min hejmen al la domo, vi estas laca, vi estu flegata kaj resanigota". Sed la junulo ne povis piediri. Tiam la maljunulo levas lin per siaj brakoj kaj portas lin kiel lacan infanon hejmen al la domo. La filo ridetas, li metas siajn brakojn ĉirkaŭ la kolo de Resen, ĝemas kaj mortas ĉe la koro de sia patro.

La maljuna Resen fariĝis monaĥo, kaj li farigis la biendomon de Gudom monaĥejo.

Notoj
Carit Etlar (Carl Brosbøl),
1816-1900.
La rakonto elĉerpita de
Esperantista Gazeto Danlando,
n-ro 1 julio 1912.