Mallonga estas norda la somer'
sed ĉiam pri somero ni parolas.
Venontsomere ni vojaĝi volas,
kaj realiĝos planoj kaj esper'. -
Venontsomere! - En la homa sfer'
de l' kordo de espero ĝi petolas -
eĉ se la vintro nin de l' sun izolas,
sub neĝa blanko kuŝas jam la ter'.
Nur je la fino de l' somer' ni ĝemas.
Sed ne folioj kirlas sur la tero,
antaŭ ol en esper' la koro tremas.
En plendo pri la vintro vi malpravas.
Se pasinteco restas en l' vespero,
la penso ĉiam ja someron havas.