Johan Hermann Wessel: Poemetoj: (esperanto) - poemetoj.htm

Johan Herman Wessel

Poemetoj:

Tradukis: H. E. Jensen.

Feliĉego.
Je orproviz' sufiĉa
stultul' sin sentas riĉa;
mi sentas min feliĉa,
knabin', ĉe via sin'.

Kiam Chloe iris al diservo:.

Al nia pastro granda Di',
sugestu, ke tro longe ne prediku li!
Al li vi kaŭzos, ke li ne tro multe penos,
al ni, ke la knabin' pli baldaŭ do revenos.


... sub sia propra portreto li skribis:.

Por bagateloj li naskiĝis -
gravulo ankaŭ ne fariĝis.

Notoj

El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen:
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Johan Herman Wessel (1742-1785) naskiĝis proksime al Oslo, (nuna Norvegio). Lia sanstato ne estis kontentiga, kaj lia energio sekve modesta. Li neniam finis siajn ekzamenojn, sed iĝis "eterna studento" ĉe Kopenhaga Universitato.
Lia ĉefverko, "Amo sen ŝtrumpoj", estis tre trafa parodio de la tiutempaj, solenaj, troformalaj dramoj. Rondo de gajaj kolegoj inspiris lin verki komikajn poemojn. "La forĝisto kaj la bakisto" estas unu el la plej konataj.
La Poemetoj el: Monataj Informoj/Silkeborg Esperantoforening.
N-ro 2, 8-a jarkolekto, febr.-marto 1951.