H. E. Jensen
La lingva Ponto
Dane: Den sproglige bro.

La lingva ponto.
Verkis originale: H. E. Jensen.

"Panja, vivas sur la ter'
homoj tre malsamaj
laŭ kolor' kaj karakter'
- nigraj kaj islamaj
Se ĉe tia fremda hom'
mi en lia propra dom'
iam gasti volos -
kiel ni parolos?

Certe ili havas ja
tre malsamajn lingvojn.
Ĉu mi diru nur: Ba-ba,
uzu nul' la fingrojn?
Ilin ne komprenos mi
malgraŭ nia simpati';
estas pli ol terni:
multajn lingvojn lerni."

"Kara mia, aŭdu nur:
Venis jam la solvo.
Vi ĝin spertos kun plezur',
jen por vi elvolvo:
jam ekzistas komprenil'.
Granda homo, mia fil',
venkis la giganton,
faris Esperanton.

Lingvo simpla estas ĝi
por la homa rondo,
disvastiĝas pli kaj pli
en la tuta mondo.
Jam ĝi estas viva pont'
por nuntempo kaj estont'.
Kara filo mia,
jam ĝi estas via."

Per ĉi tiu lasta strof'
danku ni elkore
la kreinton Zamenhof,
ĉar li tiel glore
trovis solvon de l'problem',
ilon por la kontaktem' -
Do: Al li honoron
kaj tre longan gloron.

El: La Terglobo Kantas,
1-a Internacia Infana Kongreseto 1956.

Kantebla laŭ dana melodio:
I en kælder sort som kul.
Melodio de Georg Rygaard, 1917.



(Informoj pri H.E.Jensen venos...)

Ĉi tiu kanto estas originale verkita en esperanto.