Heredo Dana
Fabelo

 
Carl Ewald:
Haletudserne - La Ranidoj
Tradukis: Chr. Heilskov.

Estis je la fino de marto.
La glitiloj estis forkaŝitaj ĝis la proksima jaro, ĉar la glacio estis for de ĉiuj akvoj. La neĝo ankaŭ estis fandita kaj kuris en la fosaĵoj, tiamaniere ke ili pleniĝis super ĉiuj bordoj. Nur malproksime sub la arbetoj kuŝis ankoraŭ restaĵo; sed ĝi estis tiel malgranda kaj tiel nigra, ke neniu atendis la plej ete pri ĝi. Kaj la herbo komencis honti, tiel flava kiel ĝi estis, kaj demandis malsupren en la teron, ĉu ne baldaŭ la nova estas preta. La violoj singarde malfermis siajn bluajn okulojn, kaj interne en la burĝonoj de l'arboj la pentekosta vestaĵo estis prilaborata. Ĉiutage la burĝonoj de l'arboj la pentekosta vestaĵo estis prilaborata. Ĉiutage la burĝonoj fariĝis pli kaj pli dikaj pro ĉiuj la helaj, verdaj roboj, kiujn ili enfermis, kaj ian tagon la grosujo perdis la paciencon, ekfloris kaj staris sin ventumante kun malgrandetaj folioj, kvazaŭ ĝi ne povus elsuferi la varmon.

Sed la suno ĉiumomente videtis malsupren inter la nuboj ŝvebantaj kaj kriis super la teron:

"Nun mi venas! Nun mi venas! Rapidu nur, tiam ĉio ordiĝos!"

Tion ankaŭ opiniis la sturno, kiu sidis sur la rando de la fosaĵo en la arbaro kaj sopiris.

Malvarme ja estis, precipe dum la noktoj, kaj la mangaĵo ja ne estis pli ol nepre necese. Sed la sturno pli volonte venas unu monaton tro frue ol unu tagon tro malfrue. Ĉio beletiĝis kaj brosis sin, tiam metis supren en la aeron sian bekon kaj fajfis por konservi la humoron. Kiam ĝi estis laca pro sia propra muziko, ĝi flankenklinigis sian nigran kapon, fermis la okulojn kaj aŭskultis je la akvo fosaĵa, kiu fluetis kaj kantis kaj murmuris.

"Kantu fosaĵo", ĝi diris, "kantu nur!" Ci kantas pri somero. Je tiu tempo ci estas seka kaj muta, sed tiam ni aliaj ĝuste komencos, ĉar tiam la tago estos plena je suno kaj la kampo plena je vermoj, kaj mem mi havas la neston plenan je ĉarmegaj idoj."

"Ho jes!" diris voĉo apude. "Tiu, al kiu Dio donas infanojn, al tiu li ankaŭ donas malĝojon."

La sturno ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis grandan brunan ranon, kiu fikserigardis ĝin per malgajaj okuloj.

"Nu, ĉu estas ci?" ĝi diris. "Ĝojan printempon! Sed oni ne devas paroli tiel, kiel ci faras. Kompreneble kaŭzas laboro, kiam oni havas la neston plenan je idoj. Ili estas malsataj, kaj ili krias kaj oni estas dononta bonan taglaboron, kiam oni estas plenigota iliajn kolojn. Sed tiam ankaŭ estas ĉarme sidi vespere ĉe la nesto kantante. - Ĉu ci ne ankaŭ diras la saman ?"

"Mi diras kvaks!" diris kolereme la rano.

La sturno faris kvazaŭ ĝi ne aŭdis tion kaj trankvile daŭrigis:

"Kaj estas ankoraŭ pli ĉarme vidi la infanojn kreski kaj ricevi okulojn ... kaj flugilojn ... kaj vostojn ... kaj lerni ilin flugi kaj kapti vermojn."

"Kvaks! Kvaks! Kvaks!" kriis la rano kaj faris tri grandegajn saltojn.

"Mi ne scias, kion ci esprimas per cia kvaks", diris la sturno, "sed sonas maldece. - Sed rakontu al mi tion, kio turmentas cin. Kelkafoje helpas malpezigi sian koron, kaj mi malamuzas min."

"Vi certe ne komprenus min, se mi tion rakontus", diris la rano. "Nobla birdo kiel vi, kion ĝi konas rilate al tio ? Vi havas vian bonan, varmetan neston kaj povas eduki viajn infanojn por fariĝi honestaj kreitaĵoj. Al alia persono la afero ne staras tiel bone. Mi tute ne havas ian neston kaj estas devigata lasi miajn idojn senhejme en la akvo."

"Ĉu ci havas nenian neston?" demandis mirigite la sturno. Kie ci do metas ciajn avojn?"

"Tie malsupre", respondis la rano, "Tio ja ne estas mirinde, Miaj ovoj ne havas tian malmolan ŝelon kiel viaj, kaj se mi metus ilin supre sur la tero, ili tuj sekiĝus kaj mortus."

"Ĉu ciaj infanoj do povus naĝi - tuj ?" demandis la sturno.

"Jes - dank' al Dio - tion ili povas", respondis la rano. "Tio ja estas en la naturo de mia familio. Sed alie ili estas tiel degeneritaj, ke mi povus okazigi al mi la morton pro tio."

"Kion ili do faras?" demandis la sturno.

"Venu mem kaj rigardu", diris la rano.

Kiam ili venis al la lageto, la sturno vidis, ke la akvo estis plena je multaj malgrandaj bestetoj, kiuj naĝis tien kaj reen kaj mordetis en la akvokreskaĵoj. Ili havis neniujn krurojn, sed treege dikajn stomakojn kaj longan voston kun naĝigalono. Ili similas kuglojn kun fiŝovostoj, kaj sur ambaŭ flankoj de la kapo ili havis kvazaŭ malgrandan arbeton, per kiu ili ventumis en la akvo.

La rano rigardis mizere al la sturno, sed diris nenion. "Nu, nu!" diris la sturno sin lekante ĉirkaŭ la buŝo. "Ili vere aspektas sufiĉe delikataj. Kiel ĉu ili gustas? Estas ja fiŝoj."

"Mi ne scias, kion ili estas", respondis la rano. "Sed el miaj ovoj ili estas venintaj; kaj mi kredas, ke iam estis fiŝoj en nia familio."

"Atendu nur!" diris la sturno, "ci certe poste havos ĝojon pro ili."

"Sed mi timas, ke daŭros sufiĉe longatempe", respondis la rano. "Kian voston ili havas; ĉu iu iam vidis ranon kun vosto? Kaj kia svingetaĵo, kiu pendas ĉe ilia koloj ... kaj kie estas iliaj kruroj ? Vidu, kiel ili ĉirkaŭkuras en la akvo manĝante herbon kaj tian sentaŭgaĵon, dum la plej delikataj insektoj naĝas ĝuste antaŭ iliaj nazoj. Dio scias, kion mi faris, ĉar miaj infanoj fariĝis tiaj degeneruloj."

La rano komencis plori mizerege, kaj la sturno pripensis forflugi, ĉar ĝi ne ŝatas la malĝojecon. Sed samtempe la rano saltis en la fosaĵon, naĝis al ŝtono, kiu iom superstaris el la supraĵo de l' akvo kaj suprenrampis sur ĝi.

"Tie ni havas la ridindan maljunulinon!" kriis la bestetoj. "Nun ni devas nin amuzi!"

Ili ĉiuj ridis, tiel ke iliaj dikaj stomakoj tremetis kaj la vostoj moviĝis pro ĝojego. Tiam ili naĝis ĉirkaŭ la ŝtonon kantante petolan kanteton. Dufoje ili kantis ĝin, kaj la larmoj kuris malsupren la vangoj de la maljuna rano.

"Jen vi mem povas vidi," ĝi diris al la rano. "Tiamaniere ili parolas al ilia propra patrino."

"Jes", respondis pripense la sturno. "Tio ja ne aspektas bone."

Nun la idoj fornaĝis krom unu, kiu staris en la akvo ĝuste sub la ŝtono batante per la vosto.

"Fi, hontu!" kriis la rano. "Vi estas vere belaj uloj."

La ranido naĝis kelkafoje tien kaj reen kaj mordetis en akvokreskaĵo. Tiam ĝi haltis kaj diris:

"Ĉiam ci ploraĉas kaj riproĉas kvazaŭ la mondo renversiĝus. Mi ne komprenas , ke ci volas fari tian sensensaĵo, maljuna ranpatrino. Ci certe ne povas memori, ke ci ankaŭ iam estis juna?"

"Ĉu ne?" respondis kolereme la rano. "Dum mia juneco ni estis alie decaj, impertinetulino! Kiam mi estis junulino mi ne ĉirkaŭkuris en la akvo kun tia ornamaĉo ĉe la kapo kiel tiu, kiun ci havas."

"Pri tio mi nenion scias", diris la ranido kaj ventumis kontente per la arbetoj. "Ĉu ili ne estas beletaj ? Sen ili mi cetere ne povas spiri."

La maljuna rano tremetis pro koleremo.

"Jes", ĝi diris, "ornami sin ci komprenas, kaj belegan longan voston ci havas por ĉirkaŭbati. Sed decaj kruroj ci ne ŝatas akiri."

"Estas neeble paroli racie kun tia maljuna babilulino kiel ci", respondis la ranido.

Tiam ĝi fornaĝis. La maljuna rano returnis al la rando de la fosaĵo kaj sidiĝis flanke de la sturno, kiu ne sciis kiamaniere konsoli ĝin. Tiam ĝi fajfis kaj diris:

"Nun venos la printempo, kaj tiam ĉio estos bone, ci vidos. Kie ci estis dum la vintro?"

"Mi estas sidinta en truo malsupre sur la fundo de la mueleja lageto", respondis la rano.

"Jes. Pro tio oni certe povas fariĝi melankolia", diris la sturno. "Ci devus ion vojaĝi. Tio vigligas kaj donas humoron."

"Ho ! - kion vi diras?" respondis la rano. Mi kun mia figuro. Mi estas kreita por la trankvilo. Nur per tio, kiam mi saltetas trans la herbejon, tiam doloras en miaj malantaŭ-kruroj."

Tiam la sturno flugis. La rano ĵetis sian langon longe el la buŝo kaj ekkaptis muŝon, kiu sidis sur folio pensante pri nenio. Ĝi manĝis ĝin kaj refalis en siaj malĝojaj pensoj.

La tempo forflugis. La sturno estis okupata je la konstruo de sia nesto. Foje kiam ĝi iom ripozis, ĝi ekpensis pri la malfeliĉa rano. Ĝi flugis ĝis la rando de la fosaĵo kaj vokis.

"Jen mi estas, s-ino sturno!" diris la rano ĝuste apude.

"Kion mi vidas?" diris la rano. "Ĉu ci ankoraŭ sidas tie ? Kiel staras la afero kun la infanoj?"

"Dankon ĉar vi interesas vin por malriĉulino", respondis la rano. "Cetere ŝajnas al mi, ke la afero aspektas iom pli lume. Rigardu mem!"

La sturno rigardetis en la fosaĵon, kiu estis tute plena je ranidoj. Ili gaje ĉirkaŭnaĝis kiel la lastan fojon, sed ili dume fariĝis multe pli grandaj. Kaj kelkaj el ili havis la plej elegantajn etajn rankrurojn, kiujn oni povus indi.

"Ĉu ne vere?" diris la maljuna rano. "Ili komencas konduti pli bone. Ili vere jam havas la malbelan voston kaj tiun-ĉi diablaĵon pendante ĉe la kapo, sed tamen mi povas vidi la planon. Mi kredas, ke estas pli bone lasi la naturon al si mem."

- - - - - -

La sturno estis komencinta kuŝi sur siaj ovoj, kaj tiam ŝi unu tagon diris al sia edzo, ke li flugu al la fosaĵo por alporti saluton de ŝi al la rano kaj sperti kiamaniere la idoj kondutis.

La sturn-edzo flugis, sed estis tute neeble al li ekvidi la ranidojn. La fosaĵo jam estis duone sekigita; malsupre en la ŝlimo nur rampis maljuna, grasa bufo. Tiam li aŭdis grandegan bruon en la herbejo trans la fosaĵo. "Kvaks! Kvaks! Kvaks!" Estis granda aro da ranoj, kiuj kriis en la buŝo de unu la aliajn. Meze inter ili sidis la maljuna rano kaj ĉirkaŭe en la herbo saltis ĝiaj infanoj. Nun ili ĉiuj havis krurojn kaj neniujn brankarbetojn ĉe la kapo. - La sturno flugis hejmen kaj rakontis al sia edzino, kion li vidis.

Kiam la sturnidoj povis komenci iom flugi, ilia patrino faris kun ili ekskurzon al la herbejo por saluti la maljunan ranon. Fine ili trovis ĝin sub granda ŝtono.

"Nu", diris la sturno. "Kie estas viaj infanoj ?"

"Ili estas for antaŭ longe", respondis la rano. "Ili troviĝas tie kaj tie super la tuta herbejo kaj zorgas pri si mem."

"Tio ja estas bonege", diris la sturno. "Kaj kiel ili aspektas ?"

"Ho! Estas la plej ĉarmaj ranoj, kiujn oni povas rigardi. Mi neniam povas deziri al mi pli bonajn infanojn."

"Kiam la fino estas bona, tiam ĉio estas bona", diris la sturno.

"Tion ĝi estas", respondis la rano. Sed la komenco vere estis malbonega. Kaj imagu nur: Unu tagon kiam iliaj vostoj estis tute malaperintaj, mi parolis kun ili pri tio, kaj ili mire rigardegis min, kvazaŭ ili tute ne povus memori tion."

"Jes, tiel estas la juneco", diris la sturno.

"Nu", diris fine la rano, "la rezultato ja estas bona. Dum la venonta vintro ni ĉiuj sidos en niaj truoj sur la fundo de la mueleja lageto, kaj tiam neniu povos vidi je ili, kiamaniere ili degeneris dum ilia juneco".

 

Carl Ewald: 15.10.1856 - 23.02.1908.

El la revuo: La Verda Espero, Aarhus
- de 4 numeroj en 1914/1915.

Laŭ noto de la tradukisto la fabelo estas iom mallongigita.