Kr. Langgaard

Pri la Esperanta rimado


La Esperanto-popolo ŝatas rimi, kaj tio estas ĝojiga fakto. Sed ne ĉiuj esperantistoj rimas bone, kelkaj pro tio, ke ili ne konas la plej simplajn regulojn por rimado, aliaj pro tio, ke ili ne konas la specialajn postulojn de rimado en la Esperanta lingvo.

Mi nun provos doni al la rimontoj, el kiuj certe estas multaj en nia lando, kelkajn konsilojn, kiuj espereble helpos al ili eviti la plej malbelajn fal-kavojn kaj trovi pli bonajn rimedojn por rimi.

Esperanto havas belajn rimojn, sed bedaŭrinde malmultajn. Tio efikas, ke novuloj en la arto de rimado faras diversajn erarojn por rimigi siajn versojn. Mi mencios kelkajn el la plej gravaj eraroj.

1) Kelkaj trouzas la rimadon per la personaj pronomoj. Tiuj rimoj estas ege tedaj kaj nepre ne rekomendindaj; ĉar ofte uzita rimo neniam sonas bele (komparu la danajn rimojn: Hjerte, Smerte(= koro - doloro!).

2) Aliaj trouzas la sufiksrimon (adasismo), kio certe donus al la poetoj sennombrajn facile troveblajn rimojn; sed bedaŭrinde tiuj rimoj estas tute senartaj; ili estas esence nur vortripetoj; ĉar ĉiu finaĵo en Esperanto ja estas memstara vorto kun difinita senco. La esenco de rimo estas sama sonoro de malsamaj vortoj, kaj ripetado de samaj vortoj ne havas rimefekton. Ni konstatu, ke ekz. komenciĝi kaj finiĝi tute ne estas rimvortoj.

Tamen ekzistas la tiel nomataj "noblaj adasismoj", t.e. sufiksrimoj, kiuj antaŭ la akcenta vokalo havas saman konsonanton, kaj tiuj rimoj estas egale bonaj kiel la puraj rimoj (lando - strando, tago - fago). Ekzemple mi nomas: kantisto - sportisto, levanta - revanta.

3) Iuj esperantistoj ripetas tro ofte tiujn rimojn, kiujn ili iam trovis: bela - hela, amo - flamo, koro - floro ktp.

Ofte en iliaj poemoj troviĝas la sama rimparo du, tri fojojn. Sed bona poeto ne ripetas siajn rimojn, sed trovas ĉiam novajn.

Sed nun diras eble iu rimema esperantisto: Vi diras, ke Esperanto estas rimmalriĉa, kaj tamen vi volas malpermesi al ni uzi tiujn rimojn, kiuj troviĝas.

Kara samideano! Kompreneble mi volas helpi al vi trovi aliajn rimeblojn kiel kompenso por la malbonaj rimoj. Iamaniere ni devas plimultigi la nombron de rime uzeblaj radikoj.

Jen miaj konsiloj:

1) Vi devas uzi la bonajn neologismojn.

Eble vi ne ŝatas neologismojn, ĉar ili malfaciligas la lingvon; sed la facileco, kiu en la unuaj tagoj de Esperanto ludis tre gravan rolon kiel logilon, ne devas esti substrekata tro multe. Ni malnovaj esperantistoj komprenas, ke la fundamento ne sufiĉas, kaj la tekniko, la scienco kaj la poezio postulas novajn vortojn. Mi rekomendas al vi: Ne uzu multajn neologismojn en via parola lingvo, sed en viaj versoj tute trankvile apliku tiujn vortojn, kiuj certe ne estas oficialaj, sed kiujn ĉiuj bonaj Esperanto-poetoj jam longe uzis, tiel ke ili nun estas preskaŭ enradikiĝintaj en la poezia lingvo. Legu ekz. kelkajn el la poemoj de Kalocsay kaj notu la vortojn, kiujn li uzas. Vi trovos tie multajn novajn rimeblojn. Precipe lernu la vortojn, kiuj devas anstataŭi la mal-vortojn, kiuj cetere estas tro longaj kaj sen poezia efekto. Mi donas kelkajn ekzemplojn:

basa (malalta) - descendi (malsupreniri) - dura (malmola),
kurta (mallonga) - lanta (malrapida) - morna (preme malgaja)
noci (malutili) - obskura (malluma) - olda (maljuna)
orgojlo - (malhumilo) - pigra (maldiligenta) - rara (malofta)
sinistra (maldekstra) - stinki (malbonodori) - streta (mallarĝa)
strikta (malvasta) - tarda (malfrua) - trista (malgaja)
vaka (malplena) - vigli (maldormi) - bunta (multkolora)
futuro (estonteco) - grego (brutaro)- hasti (rapidegi)
hurli (bleki sovaĝbeste) - impeta (arde subita) - klifo (bordkrutaĵo)
neglekti (malzorgi) - pado (vojeto) - starti (ekiri)
ŝtormo (ventego) - tempesto (ventego) - tenera (kareseme mola)
violenta (perforta).
2) Atentu ankaŭ la eblecojn, kiuj ekzistas en la verbigitaj substantivoj kaj adjektivoj. Eble vi legis kelkajn el la belaj tradukaĵoj de la svedoj Magda Carlsson kaj Gustav Johansson. Se jes, vi certe rimarkis, ke ili uzas multajn el tiuj vortoj, ofte kiel rimvortojn.

Jen du ekzemploj:

3) Multaj Esperanto-poetoj uzas ne nur purajn rimojn, sed ankaŭ rimoidojn. Pura rimo estas rimo, en kiu ekzistas sameco de ĉiuj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj konsonantoj:

pura - nura, lanto - vanto, - morna - dorna.
Puraj rimoj estas ĉiam la plej bonaj, kaj ĉiu esperantisto devas precipe uzi ilin. Sed en bezono li povas ankaŭ uzi bonajn rimoidojn. Rimoido estas rimo (aŭ kvazaŭ-rimo), en kiu la akcenta kaj postakcenta vokaloj estas la samaj, sed la konsonantoj pli-malpli diferencas. Se la konsonantoj similas unu la alian; la rimoido povas havi bonan rimefekton. La plej bonaj rimoidoj estas:
ĝo-ĉo, ĵo-ŝo, zo-so
vo-fo, bo-po. Ekz.:
aĝo - kaĉo, aĵo - paŝo,
vazo - paso, vivo - soifo, lipo - ribo.
Aliaj rimoidoj ne posedas bonan rimefekton:
planto - lando, nuko - jugo, rolo - koro,
kaj ili estas evitindaj. En unusilabaj rimoj oni tamen povas kunrimi: plant' - land', nuk' - jug'.

Bonan rimefekton havas la tiel nomata pluskonsonanta rimo, en kiu unu rimvorto havas unu konsonanton pli, ol la alia, precipe, se la konsonanto estas jo, kaj la rimvokalo estas i e.

Vi povas ankaŭ uzi la transkuran rimon, kie la unua rimvorto havas pluskonsonanton, kaj la sekva verso komenciĝas per vokalo. Ekz.:

li atendos - en la tendo
li parolas - en petola - maniero.
Estas kvazaŭ la s apartenas al la sekva vorto.

Kiam unu rimparto estas kunflikita el du vortetoj, oni parolas pri mozaikrimo. Tiaj rimoj estas ekz:

dormi - por mi, jam pli - ambli,
solvi - ol vi, sekvi - nek vi.
Devas ekzisti multaj el tiaj rimoj en Esperanto, sed nur kelkaj estas trovitaj kaj uzitaj. En kvarlinia strofo kun rimaranĝo abab, la dua kaj kvara verso devas finiĝi per pura rimo, sed la unua kaj tria verso povas enteni parencrimojn (aŭ tute ne rimojn). Kiel bonajn rimojn en la unua versparo de la strofo mi nomas:
verso - farso; fingro - ringo;
riverenci - balanci; pentri - montri.
Estas aliaj rimebloj, kiujn mi ne menciis. Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj deziras scii pli pri la problemo, tralegu la bonegajn studojn de Kalocsay en lia libro: Lingvo, Stilo, Formo.
Notoj:
El: Dansk Esperanto Tidende, 1942, n-ro 5-6.
Alia artikolo pri rimado:
Klaku: M. C. Butler: Konsiloj al la Printempaj Poetoj
Kristian Langgaard, 1894 - 1957.

Langgaard estis dum sia aktiva vivo ĉefinstruisto de mezgrada lernejo en Karise, Orientselando. Lia esperanto-vivo estis grandioza. Li eldonis lernolibrojn, starigis organizaĵojn, fondis revuojn, eldonis kantlibron, ktp. Ĉie li varbis kaj starigis kursojn. En liaj kursoj kaj la revuo Dansk Esperanto Tidende li precipe kulturis literaturon kaj poezion. Li prezentis Esperanton kiel poezian lingvon kaj mem tradukis multajn poemojn. Poezio estis lia "korinfano", ekz. li eblis - parkere - deklami danajn, esperantajn kaj fremdlingvajn klasikaĵojn.

(Ĉi tiuj vortoj estas skribitaj de la "Retestro", kiu estas lernanto de Langgaard, kaj dum la lernejaj jaroj, kaj en esperanto.)