Thomas Kingo.
Nu rinder solen op af Østerlide.
Leviĝas nun la sun' el oriento.

Melodio: H.O.C. Zinck, 1861.

Nu rinder solen op af Østerlide.
El: 1674.
Esp.: Leviĝas nun la sun' el oriento.

Nu rinder solen op
af Østerlide,
forgylder klippens top
og bjergets side;
vær glad, min sjæl, og lad din stemme klinge,
stig op fra jordens bo,
og med din tak og tro
til Himlen svinge!

Utallig såsom sand
og uden måde,
som havets dybe vand
er Herrens nåde,
som han mit hoved daglig overgyder:
hver morgen i min skål
en nåde uden mål
til mig nedflyder.

Han har i denne nat
med engleskare
mit hus og hjem omsat,
at ingen fare
har mig og mine ramt
i nogen måde, men jeg er frelst og fri
fra dødens mørke sti
og sjælevåde.

Min sjæl, vær frisk og glad,
lad sorgen fare!
Dit legems blomsterblad
vil Gud bevare:
Han vil i dag mig give kraft og styrke,
jeg i mit kald og stand
min Gud og Fader kan
tilbørlig dyrke.

Lad synden mig i dag
ej rent forblinde,
at jeg min Guds behag
kan ret besinde!
Men om min fod går vild og sig mon støde,
da vend, o Gud, mig om,
og gå ej straks til dom
for svagheds brøde!

Du bedst min tarv og trang,
o Herre, kender,
tilmed er lykkens gang
i dine hænder,
og hvad mig tjener bedst i hver en måde,
du det tilforne ser.
Min sjæl, hvad vil du mer?
Lad Gud kun råde!

Leviĝas nun la sun' el oriento.
Dane: Nu rinder solen op af Østerlide.
Tradukis: H. E. Jensen.

Leviĝas nun la sun'
el oriento,
orbrilas monto nun
kaj roktegmento.
Animo, ĝoju, kantu pro taghelo,
forflugu de la ter'
kun danko kaj esper'
al la ĉielo!

Senlima, sen erar',
al mi trezoro,
profundas kiel mar'
la Di-favoro!
Mi ĉiun tagon ĝin plenkore ĝuas;
matene ĝi en pur'
al mi kaj sen mezur'
malsupren fluas.

Pasintan nokton, Di',
per anĝelaro
la hejmon ŝirmas Vi,
al mi bonfaro!
Do, mi kaj miaj estis sen danĝero,
al mi feliĉa sort',
forsavo de la mort'
kaj kormizero.

Anim', ĝojegu vi,
la zorg' forpaŝu!
La korpa florfoli'
en Di' sin kaŝu!
Al mi hodiaŭ Li vivforton donos;
en mia vivmeti'
adoron mi al Li
en ĝoj' proponos.

Pekemo dum la tag'
min ne blindigu!
Ho, Di', al plaĉa ag'
vi min instigu!
Min benu, Di-sinjor' en la ĉielo!
Al mi en ĉiu hor'
kaj tag' kaj en labor' .
Vi estu celo!

Vi scias, kion mi
por viv' bezonas;
la sorton Vi, ho Di'
ĝisfunde konas.
Laŭ kiu voj' la beno abundegas,
antaŭe vidas Vi -
anim', nenion pli!
Ĉar Dio regas!

El: Dana Antologio, 1966.

Thomas Kingo
(1634 - 1703).
fariĝis pastro en sia naskiĝurbo Slangerup, poste (pro sia himnaro "Kantĥoro spirita" I-II) episkopo en Odense. Eminentulo kaj grava poeto, sed iom, konfliktema, kio kaŭzis al li multajn ĉagrenojn kaj metis postsignojn en liaj himnoj.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie:
Thomas Kingo.

H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la desegnaĵon.


En niaj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Thomas Kingo. Vidu la enhavon, klaku:
"Tradukitaj verkoj..."

Aŭdu la melodion! Klaku:
"Melodio."