![]() Ambrosius Stub: Du deylig Rosen-Knop! * * La rozburĝono
Tradukis: H. E. Jensen. |
|---|
|
Du deylig Rosen-Knop!
Du deylig Rosen-Knop! Lad mig dig ret betragte! Hver Mand maae dig jo agte, Naturen har nedlagt Hos dig al Konst og Pragt; De fiine farved' Blade, Os i Uvished lade, Om ey en ziirlig Dragt Indtager meer end Pragt; De Blade giør saa mange, Smaa Labyrinthers Gange, Og dufte Luften op; Du deylig Rosen-Knop!
Men ak! du visnede,
|
La rozburĝono.
Belega rozburĝon'! mi vin rigardi volas; belecon vi simbolas: Vi havas ĉe l' natur' ne arton, pompon nur. Petaloj viaj belaj ja igas nin ŝancelaj, ĉu ne gracia vest' pli ĉarmas ol majest'; sin faldas la petaloj en labirintspiraloj; min ravas la odor', vi bela, ĉarma flor'.
Sed ve, jam velkis vi!
|
| Notoj |
|---|
Ambrosius Stub 1705-1758. Inter la fruaj danaj verkistoj estas kvazaŭ printempa signalo en vintra tempo. Li ne kiel la aliaj faras longajn naturpriskribojn kun citado de detalaĵoj, sed donas freŝan kaj ĉarman poezion el sia originala kaj viveca natursento, tamen stampitan de la intereso de la tempo pri la virto. Lia vivo estis malsukcesa. Li ne finis siajn studojn, sed vivis kiel skribisto en Fuenaj biendomoj, kie li havis protektantojn; sed per sia facilanima konduto li detruis siajn ŝancojn kaj ofte estis en mizera situacio. En la fino de sia vivo li loĝis en Ribe, kie li sub influo de la samtempa episkopo Brorson fariĝis religiema kaj esprimis tion en kelkaj piecaj kantikoj. El Dana Antologio, 1961. Ĉi-tiun bibliografion verkis H.E.Jensen. Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Ambrosius Stub". Esp-traduko el: Monataj Informoj/Silkeborg Esperantoforening. N-ro 3, 8-a jarkolekto, aprilo-majo 1951. |