Heredo Dana
|
| Adam Oehlenschlaeger Hvor blev I røde Roser dog Kie perdiĝis rozpurpur' |
|---|
| Hvor blev I røde Roser dog Kie perdiĝis rozpurpur'
Hvor blev I røde Roser dog
Og skiøndt hvert Blad er gult og graat,
I deres fine Væv endnu
|
Kie perdiĝis rozpurpur' Hvor blev I røde Roser dog
Kie perdiĝis rozpurpur'
Grizbrunas cindre ĉiu er'
Daŭre fadeno ĉe l' faden'
|
|
|
Adam Oehlenschläger 1779-1850
Li naskiĝis kaj mortis en Kopenhago. En 1829 la sveda poeto Esaias Tegnér ĉe granda festo kronis lin per laŭrokrono kiel la reĝon de nordaj poetoj. En sia junaĝo li ne donis tre grandajn promesojn pri brila poeta estonto, sed sub influo de la germana romantiko, kiu envenis Danujon pere de la norvego Henrik Steffens, li subite konsciiĝis kiel poeto kaj tuj komencis verki belajn poemojn kaj grandiozajn dramojn laŭ nordlandaj kaj orientalaj temoj. Lia liriko estis pli libera kaj freŝa ol tiu de Ewald, kies sekvanto li cetere estis, kaj liaj dramoj estis tre ŝatataj de la popolo. En kelkaj el ili (ekz. "Aladdin") li prezentas la programon de la nova tempo: La spirito ne elektas kiel favoraton la diligentan pensulon, sed la "senzorgan filon de l' naturo", - kaj tia feliĉulo, tia naturgenio, li mem estis. Li ne daŭre restis sur sia alta nivelo, kaj de certa flanko (Baggesen kaj Grundtvig) aperis akra kritiko kontraŭ li. Sed lia signifo estas nepridiskutebla. Li fariĝis renoviganto de la dana lingvo, kaj multaj poetoj lernis de li kaj admiris lin. Liaj ĉefverkoj estas - krom la nuna Dana nacia himno - tragedioj (inter ili "Hakon Jarl"), poeziaj verkoj (ekz. "Sankta Johano-vespera ludo", "La nordaj dioj", "Aladdin", fabeldramo, "Helge" kaj kelkaj sagaoj) kaj multaj poemoj diversspecaj; lia unua fama poemo estis "La oraj kornoj", kiu certe estas netradukebla en Esperanton. La poemo estas tradukita de Wojciech Usakiewicz, Pollando, kaj estas el la Dana Poezia Konkurso 1987.
|
Biografio kun informoj pri la kanto, rete - klaku ĉi-tie: "Adam Oehlenschläger". La tekston de la Biografio (maldekste) estas el Dana Antologi, 1961, kaj verkis H.E.Jensen. En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Adam Oehlenschläger. Klaku: "Der er et yndigt land" kaj "Guldhornene/La oraj kornoj" |