La tri sanktaj reĝoj
N. F. S. Grundtvig (1810) - - - Tradukis H. E. Jensen


Bele bluas la ĉiel',
ĉiam ravas nin en bel',
oraj steloj jen ridetas
kaj salutojn al ni ĵetas
kaj alvokas nin al si.

Ek, etuloj, tien ĉi!
Ĉar al vi rakontas mi
nun pri milda, klara stelo,
scias mi, ke la ĉielo
apartenas nur al vi.

Meze en kristnokt-malhel'
nur briletis ĉiu stel',
sed subite tra silento
brilis sur la firmamento
nova - kvazaŭ eta sun'.

Fore en la orient'
staris sub la firmament'
sur la turo saĝegulo,
observadis la okulo,
en la kor' ĝojegis li.

Se aperos tia stel'
brila en la noktmalhel',
laŭ eldiro de l' saĝuloj
reĝo super la reguloj
jam naskiĝis sur la ter'.

Tial en la orient'
la saĝulon ĝoja sent'
kaptis, ĉar la stelon volis
li ja vidi, ĝi konsolis
lin antaŭ la vivo-fin'.

Iris li al la kastel'
de la reĝo. Pri la stel'
aŭdis li kun ega ĝojo,
ke la lumo sur la vojo
estas laŭ profeta dir'.

Li kun fil' kaj astronom'
iris de la reĝa dom'
por la novan reĝon trovi
kaj por lin adori povi,
kiu ĵus naskiĝis jam.

Ilin gvidis brila stel'
al Jerusalem, la cel'
por serĉanto de la reĝo
kiu sidas sur la seĝo
ne la ĝusta estis li!

Brila stelo kun urĝem'
al urbeto Bethlehem
hastis, super kabaneto
brilis ĝi kun klara peto,
ke eniru ili tuj.

Kun ĝojego en l' anim'
en la domon do sen tim'
ili iris, sed ne estis
reĝa trono, tie restis
kun infano povrulin'!

Tamen estis ĉe la cel'
la saĝuloj. Jen la stel'
de la alto en spegulo,
ĉar en la infanokulo
brila, klara lumis ĝi!

Signo estis ĝi en ver',
ke viviĝis Krist' sur ter'.
Tial ili ĝoje klinis
sin kaj al la reĝ' destinis
riĉon el incens' kaj or'. -

- Ĉu, etuloj, ankaŭ vi
tiun stelon de Mesi'
vidi volas kaj Lin kredi,
dian regnon do heredi?
­Li malfermos ĝin por vi.

Sur la nokta firmament'
vane vi kun pia sent'
serĉas pri la klara stelo,
sed ĝi estas en ĉielo
super Lia reĝa tron'.

Ĉar la eta Di-infan'
naskiĝinta en kaban'
regas nun en la ĉieloj
super ĉiuj brilaj steloj
ĉe de l' Patro dekstra man'.

Geetuloj, klinu vin,
per laŭdad' ĝojigu Lin,
per oferoj el la koroj
por altiĝ' de Lia gloro
- jen al Li incens' kaj or'!

La saĝulojn gvidis stel'
al reĝido de l' ĉiel'.
Tian ankaŭ vi ja havas,
ĝin sekvante vi do pravas,
ĝi kondukos vin al Li.

Tiu luma, milda stel',
kiu gvidas al la cel',
estas Lia vorto klara
super vojo senerara
de la tero al ĉiel'.

El: Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 11, novembro 1960.
La traduko de H.E.J. dediĉita al Ida Christensen, okaze de ŝia 75-jara naskiĝotago 5/11 1960.

Notoj
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig
(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.

Aliaj verkoj de Grundtvig: Vidu la Enhavliston/Index.