Bonegan kompason. (Dane: Den er fin med kompasset!)
Tradukis: Kr. Langgaard.
Bonegan kompason!
Plenigu la glason
kaj donu la kandon al mi
sur la "spoon"!
Rapide, nun venu!
La punĉon ni prenu!
Ĉar Rosvald kaj Rosa vojaĝos
- Rangoon.
Adiaŭ, knabinoj!
Ĉe fremdlandaninoj
troviĝas ja ĉiam pretec' en
la am'.
Mi konis knabinon,
Tjingatjukaninon
kun amo simila al pulv'
kaj cinam'.
La bela lilio
en la familio
ŝi estis nigrega ja kiel
vanil'
Finiĝas ja ĉio,
do ankaŭ ĉi-tio;
ŝi trompis min kun la
stultulo O'Neill.
Sed tio ne gravas
al li, kiu havas
blondharan knabinon en
hejma kampar'.
Nun gluton el glaso!
Ŝi estas kompaso,
kondukas nin hejmen trans
ŝaŭma ondar'.
Se perdigas la oro
en urb' Singaporo,
renkontos nin okul'-riproĉ'
pro la mon',
Ni ploras varmege
kaj pentas larmege
je la akompan' de la
akordion',
Sed sur la ondvojo
foriras malĝojo
pro nia sopir' al albordo - "tyfoon".
Kaj kiam ni iros,
memoru: sopiros
ni al la patruj'; sed nun
for al Rangoon!
El: Esperanto-Poemoj de Kr.Langgaard, SEFO 1937.
|
|
Elegio - Ĉe la Tombo de mia Fratino
Tradukis: Kr. Langgaard.
Bluaj violoj - la primavero.
Helruĝa rozo - somera ĉarmo.
Papav' rompita - aŭtuno flustris:
"La vintro venos kaj la malvarmo!"
Malgranda tomb' inter multaj tomboj
kaj buksa heĝ' ĉe ĝardenovoj',
silenta floro en la tombejo,
silenta eĥo de l' vivoĝoj'.
Indulge, dolĉe la koro batas.
Ĉu vi aŭskultas al la batad'?
Fratin', ĉu aŭdas vi mian paŝon
farantan spurojn sur' tomba pad'?
Fratin', aŭskultu al mia voĉo,
konata trilo ĉe la marmor'.
Ke jam ĝi batis dum dudek jaroj
en mortĝardeno forgesas kor'.
Mi scius, ĉu la mortintoj sonĝas.
Se ili sonĝas, do scias mi,
ke vi pri via frateto sonĝis,
dum birdo pepis sur rozfoli'.
Ne scias vi, ke mi estas granda.
En eta lito vi vidas min.
Vi vidas vin en lulilo blanka:
malgranda bubo kaj etknabin'.
Al mi etendas la fajnajn manojn
vi birdogaje en rozhumor'.
Post rozfolioj de la palpebroj
okuloj lumas en steloglor'.
La rozfolioj de la palpebroj
polviĝis post la forvelko jam.
Sed tamen kantas malgranda birdo
ĉe tombmarmoro en rozornam'.
Ankoraŭ vivas violoj bluaj,
kiujn ni donis al viaj haroj.
Kaj, eta franjo, la kor' forgesas
ke via mutis dum dudek jaroj.
El: Dansk Esperanto Tidende, 1942, n-ro 12/143.
|
Hans Hartvig Seedorff (Pedersen) 1892-1986, sekciestro de Dana Ŝtatradio.
Unu el la ĉefaj, danaj poetoj. Artisto de facilflua, gracia ekstero
kaj multvaria enhavo. Tre produktema optimisto kun vigla temperamento.
Multe vojaĝis - i.a ĉirkaŭ la Globon por subvencioj de
legontoj de poemoj verkotaj survoje! Tradukis poemojn de Heine.
Bibliografio, vidu rete - klaku:
Hans Hartvig Seedorff.
Aliaj verkoj estas en aliaj hejmpaĝoj, nome
La rabistoj el Rol.
- - -kaj: Rajnal, la rajdisto.
- - -kaj: Leprulo.
|