Heredo dana
Poezio

Marcus Laŭesen
En la servo de la vivo.
Libere trad. Hagb. Christensen

Kelkfoje mi iras pensante, ke l' tero ne estas la tero,
ke estas ĝi jam englutita de plej la terura infero,
ke regas vulkanoj, nebuloj kaj bruaj instinkto-riveroj -
el si produktante triumfojn de arde malamaj mizeroj.

Malamo, fortega vi estas, kaj ĉiam glacie vi ventas,
infana la koro vin konas, nature la amon ĝi sentas.
Infanoj, ŝatante ludadon, kantadon, sciiĝas pri limo,
trans kiu la malamikaro! Milito do ne estas krimo!

Kaj voĉoj de la maljunuloj, plej taŭgaj petante pri varmo,
instigas al malkompatemo, briletas okuloj sen larmo.
La voĉoj raŭkaj akriĝas, instruas pri "nobla kuraĝo":
"Jen bela la mort' por patrujo!" - Ho, trompo! fantasta, malsaĝo!

Kaj tamen la tero ĝi estas! Kun riĉa natur' sen avaro!
Naskiĝas el tero fekunda la vivĝoja, nova idaro -
la suno lumigas, varmigas - cirkulas la suko de l' floroj,
estiĝas feliĉ' ne el flava malamo, sed inter la verdaj koloroj.

Sed iam estonte vi vidos, ke ruza mensog' malaperas,
la suno de l' vero briletas, ne plu la homaro suferas.
Jam scias mi nun ja, eĉ vidas perlĉenon de l'urboj Eŭropaj,
abundas laboro en paco, feliĉo al la unuopaj.

Silentu! Aŭskultu! Ĉu aŭdas vi ne la spiritan parolon
pri celo de l' vivo, pri vero, neniam kreanta idolon!
Ne plu estas loko en koroj por ruzo kaj netoleremo,
kruelan mallumon forpelas la suno, la vivo~kompreno.

Ankoraŭ malamo abundas, kuraĝe vivadas mensogo.
De kore al kor' estas vojo de l' ver' - por vero la sola apogo!
Pogromoj teruraj, detruoj kruelaj, ĉu tio inda la celo
por homoj sur tero kreita por ni kun abundo de riĉo kaj belo.

Sed vivo estas paroli pri lumo, dum regas mallumo timiga,
pri tagoj kreitaj por kreska progreso, homaro en pac' boninstiga
Kaj vivo estas, dum regas milito, paroli pri homa sopiro
al paco eterna, al celo signita, estonta la homa akiro.


Notoj
El: La semajno, n-ro 2, 14-an de januaro 1939.
La desegnaĵo estas de H.E.Jensen
(† 1974.)
(Pardonu, - estas ege malnova kaj malklara desegnaĵo - sed tamen...ĉu ?)

La aŭtoro: Marcus Laŭesen - 1907 - 1975.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Marcus Laŭesen".