Heredo Dana
Poezio

 
Thøger Larsen
La sezonoj.
Tradukis: ?
Printempo

Dum nordaj landoj al sun' kliniĝos.
Printempo juna el la mar' leviĝas;
Ĝi igas danci la venton sudan
Kaj florbeligas la kampon nudan.

Somero

Dum suno kaŝas al ni la kankron,
La semoj ĵetas en humo ankron
Flormondoj sekvas post floraj mondoj,
Kaj homoj banas en freŝaj ondoj.

Aŭtuno

Sed renubiĝas nun la sunokulo;
Rikolton sekvas la aŭtun-nebulo.
Forflugas birdoj, kaj la herb' veliĝas,
Kaj flavaj kampoj dezertoj iĝas,

Vintro

Nun staras sun' antaŭ la kaprikorno.
La neĝo falas, kaj ĉirkaŭ la forno
Teranoj sidas nun ĉe la lampo.
Ekstere dormas la neĝo kampo.

 

El: La Verda Espero n-ro 12, decembro 1915.