|
En la mondfina lima mur'. El 1861.
En la mondfina lima mur'
sekreta pord' al Di-natur'
en la malhel' sin movas.
Je ĉiu bato de la kor'
tra ĝi animo iras for',
neniu plu ĝin trovas.
Kaj ĉiu paŝo nia pli
nin proksimigas ja al ĝi,
dum knaras ĝi malĝoje.
Tra ĝi elfluas mortmalhel',
sed lumradio de l'ĉiel'
konsolas nin survoje.
Ĝi brilas por la okulpar',
se nur ni kvazaŭ infanar'
en la kristnaskvespero
starante ĉe fermita pord'
atendas laŭ la patra vort'
plenumon de l'espero.
Se jam la patro iris for,
kaj Panjo sub vual' kaj plor'
gefratoj en konfido,
la malgranduloj sen ektim'
atendas pri la ĝoj' sen lim',
la festo de l'revido.
Kaj kiam do malfermos sin
la pordo kaj invitas nin
por al la fest' enveno;
ni vidos, kion kredis ni:
Mirinda estas - multe pli -
la kristnaskarb-ĝardeno.
|
Den hemmelighedsfulde Port.
Tradukis: H. E. Jensen.
Paa denne Verdens Grændsemur
Lønporten til en ny Natur
Paa skjulte Søile hænger.
Hvert Øieblik, som Pulsen slaaer,
En Sjæl igjennem Porten gaaer,
Og Ingen seer den længer.
Hvert Fodtrin gaaer mod Muren frem,
Og altid Porten staaer paa Klem,
Dens Hængsler altid knirke.
Gravmørke strømmer fra den ud;
Dog gjennem Mørket sender Gud
En Straale fra sin Kirke.
Den Straale kun til Øiet naaer,
Hvor Sjæle-Børneskaren staaer
Som Juleaften hjemme
Og stirrer trøst paa lukte Dør,
Der hvad de aldrig skued før,
Til herligst Stund skal gjemme.
Gik Fader alt ad Døren ind,
Gik Moder ind med Slør om Kind,
Gik Søster selv og Broder -
Forsvandt de Alle uden Lyd,
De Smaa dog veed, der bliver Fryd
Hos Fader og hos Moder.
Og aabnes Døren helt tilsidst,
Saa veed de, Jesusbarnet vist
Har bragt dem Julegave -
Saa see de — hvad de troede før -
Vidunderlig bag aabne Dør
Staaer Juletræets Have.
El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj de H.E.Jensen, 1956.
(Laŭ la libro ĉi-tiu estas:
La lasta kanto de l'poeto B.S.Ingemann).
|
Bernhard Severin Ingemann
1789-1862
Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".
|
Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie: "B. S. Ingemann".
H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
|