Nikolaj Frederik Severin Grundtvig
Himnoj . . .

En ĉi-tiu paĝo vi trovas jenajn verkojn de N.F.S.Grundtvig:  
Dana:
Den signede dag med fryd vi ser
Den signede dag med fryd vi ser
Den signede dag med fryd vi ser
Et barn er født i Bethlehem

Esperanto:
Benata la sun el mar' al ni
La tagon benatan vidas ni
Nun venas en glor' la hela tag' Naskiĝis Li en Bethlehem

Tradukis:
P.Th.Justesen
H. E. Jensen
H. E. Jensen
P.Th.Justesen

"Matena himno"
Tradukis: P. Th. Justesen.

Benata la sun' el mar' al ni
ĝojiga vi supreniras.
Ĝi lumas kaj brilas pli kaj pli,
vivforton al ni inspiras.
Ni kiel infan' de l' suna lum'
la tagon kun ĝoj' eniras.

Meznokte dum sankta sortmoment'
naskiĝis Sinjoro Nia.
Eklumis ĉiel' en orient',
ruĝiĝis mateno Dia.
Jen fajro, en kiu tuta ter'
puriĝu, fariĝu pia.

Kaj eĉ se viviĝus grandarbar',
parolus la foliaro,
maleblus al tia mondvoĉar'
dankkanto pro Di'benaro.
Eterne ja brilas viva lum'
por tuta la homfrataro.

Ĉielen do iru danko-kant'
kun tiu de l' bird' matena
pro vivo en nia patroland'
pro tago eternĝojplena.
Sinjoro, la sankta tag' de Vi
fariĝu nun ĝojserena!

Iradu do, bela festotag'
kronita per radiaro, -
kaj horo post hor', kun bona ag',
forpasu laŭ ordonaro,
ĝisfine do vesperiĝos tag',
malhelos la arbkronaro.

Oregas kun riĉ' la frumaten',
la taga naskiĝa horo,
sed same vesper' dum flamfesten'
foriras en fajra oro,
briligas senbril-okulon eĉ,
palvangon ornamas floro.

Sed fine ni iros al patruj',
la regno de tag' kaj brilo.
Palacon ni tie trovos tuj.
Ekestos etern-jubilo.
Amikoj atendos tie nin
kaj ĝojo, ĉiel-subtilo.

 

"La malnova kristana tag-himno"
Tradukis: H. E Jensen.

La tagon benatan vidas ni
venanta el trans la maro;
el supre ĝi brilu pli kaj pli,
nin voku al ĝoj' kaj faro.
Ĉar fine foriris nigra nokt'
nun ĝoju ni, lum-idaro!

En noktmeza temp', feliĉa hor'
naskiĝis la mondespero;
kaj de l'oriento en aŭror'
ekbrilis al ni la vero.
Estiĝis la lum', en kies bril'
nun ardos la tuta tero!

Se viva fariĝus grandarbar',
kaj kantus la foliaro,
al Dio ne tamen pro bonfar'
sufiĉus la dank-deklaro.
Ĉar brilas eterne nun la lum'
de l'vivo par la homaro.

Nun kiel alaŭdoj dankas ni
la Patron en fru-mateno,
ĉar tagon tutnovan donis li
en bela el mort' reveno.
Al ni dum benata tag' de Di'
fariĝu la viv' Edenol

Nun pasu kvieta, festotag'
kun brilo de aŭreolo,
kun ĉiam al Dio plaĉa ag' -
simile al flu-petolo
de eta rivero en herbej'
sub branĉojn de la tremolo.

Jen brilas en or' la vasta ter'
en frua matena horo,
sed ankaŭ en dolĉo la vesper'
nin kisas en ruĝa oro;
reardas la palaj vangoj jam
kaj brilas okul' sen ploro.

Al nia patrujo iros ni,
al hejm' de eterna helo;
kreskados la ĝojo pli kaj pli
en halo de or-kastelo.
Por ĉiam en lum' kunestos ni,
amikoj en la ĉielo.

"Den signede dag med fryd vi ser"
La originala dana teksto de N.F.S.Grundtvig.

(1)
Den signede dag med fryd vi ser
af havet til os opkomme,
den lyse på himlen mer og mer
os alle til lyst og fromme!
det kendes på os som lysets børn,
at natten hun er nu omme!

(2)
Den signede stund, den midnatstid,
Vorherre han lod sig føde,
da klared det op i østerlid
til dejligste morgenrøde,
da lyset oprandt, som jordens bold
skal lysne udi og gløde.

(3)
Om levende blev hvert træ i skov
og var så hvert blad en tunge,
de kunne dog ej Guds nådes lov
med værdelig røst udsjunge,
thi evig nu skinner livets lys
for gamle og så for unge.

(4)
Thi takke vi Gud, vor fader god,
som lærken i morgenrøde,
for dagen, han os oprinde lod,
for livet, han gav afdøde.
Den signede dag i Jesu navn
os alle vort liv forsøde!

(5)
Nu sagtelig skrid, vor højtidsdag,
med stråler i krans om tinde!
hver time til herrens velbehag
som bække i eng henrinde,
til frydelig sig til sidst de sno
op under de grønne linde!

Melodio de C. E. F. Weyse, 1826
Den signede dag med fryd vi ser.


(6)
Som guld er den årle morgenstund,
når dagen opstår af døde,
dog kysser os og med guld i mund
den liflige aftenrøde,
så tindre end må det matte blik,
de blegnede kinder gløde.

(7)
Så rejse vi til vort fædreland,
dår ligger ej dag i dvale,
der stander en borg så prud og grand
med gammen i gyldne sale,
så frydelig dér til evig tid
med venner i lys vi tale!

Naskiĝis Li en Bethlehem,
Dane: Et barn er født i Bethlehem.
Tradukis: P. Th. Justesen.

Naskiĝis Li en Bethlehem,- Bethlehem.
Ĝojegas nun Jerusalem.
Haleluja! Haleluja!

Knabin' malriĉa dum malhel' - dum malhel'
ja naskis princon de l' ĉiel'.
Haleluja! Haleluja!

En furaĝujo kuŝis Li - kuŝis Li.
Jubilis birdokant' pri ĝi.
Haleluja! Haleluja!

Oferis nokte reĝoj tri - reĝoj tri
trezorojn egajn tuj al Li.
Haleluja! Haleluja!

Foriris nia mondmizer' - mondmizer'.
Saviĝis ĉiuj ni sur ter'.
Haleluja! Haleluja!

Infan' fariĝis ni de Di' - ni de Di'.
Kristnasko pretas nun ĉe Li.
Haleluja! Haleluja!

Sur stelatapiŝo blua plej - blua plej -
ni iros al ĉielpreĝej'.
Haleluja! Haleluja!

Ni kantos tie laŭ instru' - laŭ instru' -
pri Li, la infanet' Jezu'.
Haleluja! Haleluja!

Al Li laŭdkantu ĉiuj vi! - ĉiuj vi!
Savonton, fraton havas ni.
Haleluja! Haleluja!

El: Dansk Esperanto-Blad, 1961, n-ro 12.

Et barn er født i Bethlehem.


Nun venas en glor' la hela tag'

Nun venas en glor' la hela tag',
sin levas el trans la maro.
Jam flirtas nun ĝia bela flag',
nin vokas al nova faro.
Nun manifestigu via ĝoj',
felica de l' lum' idaro!

En noktmeza temp', feliĉa hor',
naskiĝis la mondespero;
nun en orienta la aŭror'
viviĝis por ni la vero!
En lumo de ĝi sin turnos nun,
brilados la tuta tero!

Se viva fariĝus la arbar',
kaj kantus la foliaro,
sed ne antaŭ Dia la bonfar'
suficus la dankdeklaro;
ĉar brilas eterne nun la lum'
por Dia la infanaro.

Nun kiel alaŭdoj dankas ni
al Dio en frumateno.
Ĉar tagon tutnovan donis li
en bela el mort' reveno!
En nomo de li ĝojkantas ni
pro lumo kaj vivkompreno!

Jen brilas en or' la vasta ter'
en frua materla horo,
sed ankaŭ nin dolĉe la vesper'
salutas en ruĝa oro;
ruĝigas la palaj vangoj jam,
kaj brilas okul' sen ploro!

Al nia hejmlando iras ni,
al tag' de eterna helo;
grandiĝas la gojo pli kaj pli
en halo de orkastelo.
Eterne en glor' kolektas ĝi
amikojn en la ĉielo!


(El:Esperanto Kantu!" de H.E.Jensen
& Grønborg,
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig

(1783-1872)

Li estis el pastra familio, kaj post forta anima batalo en la junaĝo li mem fariĝis pastro, sed tamen li vivis grandan parton de sia vivo ekster ofico (pro sia akra sinteno al la raciismaj kolegoj) kaj tial vivis kiel verkisto. Krom teologo li estis historiisto, lingvisto kaj popola edukanto, kies influon oni konstatas eĉ hodiaŭ. Li faris grandajn sciencajn verkojn, dramojn en la norda stilo, prefere pri la mitoj, kaj belan lirikon. Cetere li faris vicon da popolklerigaj prelegoj. Lia spirito ankoraŭ vivas plene en la "Grundtviga" alo de la dana eklezio kaj en la dana popollernejo, sed plej forte en la popola altlernejo, kies spirita patro li estas.

Multloke en la mondo oni nuntempe studas liajn pensojn kaj kopias lian popoledukan laboron. Sed en sia propra popolo li estas konata precipe pro siaj himnoj kaj kantoj, kiuj estas pli ol milnombraj. Li estas la tria granda himnoverkisto de la dana eklezio, eble la plej granda. Li eldonis kvinvoluman kantaron, kiu entenas krom liajn originalajn ankaŭ tradukitajn kaj prilaboritajn himnojn kaj kantojn.

Se Brorson estas la kantisto de la kristnaska festo kaj Kingo tiu de pasko, Grundtvig estas tiu de pentekosto, ĉar la Sankta Spirito - entute la spirito - estas lia preferata temo.

Liaj kantoj estas bibliaj, historiaj kaj popoledukaj.

Liaj ceteraj poemoj same kiel la himnoj kaj kantoj ofte estas plenaj de forto, fantazio kaj sublima sento, sed inter la puraj metaloj kelkloke troviĝas skorio.


Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "N.F.S.Grundtvig".
Estas multaj tradukoj de la verkoj de N.F.S.Grundtvig en ĉi-tiuj hejmpaĝoj. Vidu la enhavliston, klaku:
"Enhavo"