B. S. Ingemann.
Den skjønne Jordens Sol gik ned.
Foriris jam la brila sun'.

Melodio: C.E.F.Weyse, 1838.

Den skjønne Jordens Sol gik ned.
El 1838.
Esperanto: Foriris jam la brila sun'.

Den skjønne Jordens Sol gik ned;
Men Stjerneskarerne funkle.
En større Verdens Herlighed
Nedglimter nu i det Dunkle.

Al Verden som en Kirke stor
Bag Sky sig hvælver foroven;
I Templets Krog Guds grønne Jord
Er skjult som et Blad fra Skoven.

Paa mindste Blad i største Skov
Har glade Skabninger hjemme;
Hvor Liv sig rører til Guds Lov,
Det mindste han ei vil glemme.

Gud! i din Haand alt Stort er smaat,
Men kjært det Mindste tillige.
Den Barnesjæl er bjerget godt,
Som skjuler sig i det Rige.

Foriris jam la brila sun'.
Dane: Den skjønne Jordens Sol gik ned.
Tradukis: H. E. Jensen.

Foriris jam la brila sun',
sed lumas stel' apud stelo;
pli granda, bela mondo nun
briletas tra la malhelo.

La mond' en templa harmoni'
volbiĝas en ĉielmaro;
la tero ŝajnas nur foli
kaŝita en la arbaro.

Sur ĉiu branĉo de l'arbar'
estaĵoj gajaj sin trovas;
sed Dio, via malavar'
forgesi ilin ne povas.

La homo estas nur atom' ,
sed kara, en via mano;
sekura sentas sin la hom'
en via regno infano.

El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj
de H.E.Jensen, 1956.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".

Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".


H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon, klaku:"Tradukitaj verkoj..."