Antaŭpaĝo de Taglibro
de N. F. S. Grundtvig, (1802).

La tago ? - Estas nur moment' -
forflugas preskaŭ kiel vent',
kaj tamen nur en tagoj tiaj
ni vivas kun la gent'. -
Sed kiu hom' pri tagoj siaj
kuraĝas plendi sen kontent'?
Li faru nur bilancon
kaj notu la distancon
de l' verko al la cel':
li scios, kial vivas li
mallonge sub ĉiel'. -

Notoj
El: La Semajno, la 11-an de februaro 1939.
Tradukis: H. E. Jensen (HEJ).