H. E. Jensen:
La tajloro kaj la porko/Bona medikamento



Tajloro sidis someran tagon
ekster la domo, kudrante frakon.
Ĉe la domangulo en la saliko
sidis maljuna, mokema korniko.-
­Al la edzino en la butiko
li faris signon: "Jen estas korniko!"
Kaj la edzino bone komprenas,
kun la pafilo urĝe ŝi venas -
Senhezite li celis kaj pafis - - -
sed bedaŭrinde la porkon li trafis!
Kriante ĝi mortis sen ia malsano -
la birdo forfuĝis kun moka rikano.
Kaj kiam li aŭdis la porkan plendon,
tuj li elkriis la jenan mendon -
ne atentante la porkan stertoron:
"Edzino! la porko sentas doloron!
iru, tuj al la ŝrank' sur la vando,
alportu rapide kuleron da brando!" -

Notoj

Hans Erik Jensen (HEJ) * - † 1974
instruisto, fama dana aŭtoro, desegnisto kaj tradukisto.
Esp-poemo el: La Semajno, ,
n-ro 42, la 5-an de novembro 1938.