Ĉio estis infana faraĵo kaj ludaĵo. Lise estis akompananta la infanajn kaj restis staranta ĉe la pordo kun plektitaj nanoj dirante: "Vi do ne koleriĝas al mi pro tio?"
"Dio benu vin, mia dolĉa knabino! Mi ja estus vera azeno, se mi koleriĝus al vi pro tio!" kriis la virino. "Sed kiamaniere vi praktikas igi ilin legantaj?"
"Ho, tion mi ne scias ••• estis iu tago, kiam Malle alportie al mi pelvon da fluida kaĉo, kaj ŝi aspektis plorinta. Mi demandis: Kio estas? Kaj ŝi
respondis, ke ŝi tute ne povas lerni siajn lecionojn. Mi provis helni ŝin kaj
la aliajn, kaj mi sukcesis."
"Kaj se vi daŭrigos helpi ilin, vi ricevos dankon - eĉ pli ol dankon, sed mi
dezirus aŭdi, kiamaniere vi agas."
Lise do tuj aranĝis lecionan horon, kaj la lignaĵjisedzino konstatis, ke ĝi pasis dum ŝerco kaj rido - kaj ne dum "plorado kaj dentgrincado" - kiel tiam, kiam ŝi mem instruis. Do ŝi plezure lasis al la najbara knabino la instruadon de la infanoj. Szi mem estis lerta kaj laborema virino, kiu diversmaniere
povis utiligi sian tempon; tamen nun ŝi komprenis, ke preskaŭ el ĉio ŝi estas malplej taŭga kiel instruistino.
Sed por tio la buĉista Lise ĝuste estis bontaŭga, kaj al ŝi ne sufiĉis la instruado endome; ŝi iris kune kun la infanoj kamparen, ne laŭ la stratoj de
la urbo, sed laŭ Jens Jensens Engvej, kiu kondukis al la krude dekliva
monteto Kragetorn. Tiu ne estas ega altaĵo, sed estis multloke ŝirita je forlasitaj gruzfosaĵoj, kiuj prezentis al la in£anoj multnombrajn kaŝejojn, kie ili amuze povis ludi. Tie ŝi iun tagon estis kun la knabinoj de lignaĵisto Rasmussen.
La knabinetoj de veturilluigisto Bertel ankaŭ estis alvenintaj - kune kun kelkaj aliaj, ĉar la infanoj de la najbareco kutime ariĝis al Lise. Komence ili serioze legantaj kuŝis en elĉerpita gruzelfosaĵo. Poste ili ekstaris kaj
komencis ludi, kaj la ludado vere ne okazis silentege. La alta buĉistfilino
superstaris la aliajn infanojn kiel kardo en trifolia kampo, sed nek ŝi, nek
la aliaj estis atentaj pro la alproksimiĝo de la urbestro, antaŭ ol li staris preskaŭ meze en la rondo kaj mansigne alvokis Lise al si.
Szi ektimiĝis, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu la polico eble estis malpermesinta
infanludadon en la malnovaj gruzelfosaĵoj.
Tamen la urbestro ŝajnigis, kvazaŭ li estus forironta, sed revenis venante al ŝi. Li mallaŭdis ŝin pro tio, ke ŝi ludadas kun infanoj, kiuj eble devus esti en la lernejo, kaj eĉ se ne, tiom grandkreska knabino tamen devus okupi sin pri io utila. Entute estis ege hontinde, ke ŝi ne surprenis al si taskon de servistino. Szi replikis, ke tion ŝia patro ne volas permesi. Tiam li respondis, ke
lin li facile estru. Szi nun revenu hejmen kaj diru al sia patro, ke la
urbestro volas paioli kun li.
Li foriris, kaj Lise kun la infanoj rapidis for de la altaĵo. Plorante ŝi venis hejmen, ĉar ŝi estis terure ektimigita. Szi tamen ne povis diri, ke la urbestro ĝusts insultis ŝin, sed li estis parolinta kun severa seriozeco, kaj ĉar ŝi tiam koncerne al sia patro ĉiam estis timinta la aŭtoritaton de la ŭbo,
ŝi fariĝis treege senkuraĝa. Szi disigis la etularon kaj eniris la domon por satplori.
La buĉisto estis hejme kaj iom ebria, kaj kiam li vidis, ke ŝi estas plorinta,
li postulis, ke ŝi diru al li ja kaŭzon. Tion ŝi faris kaj transdonis al li la
ordonon, ke li venu al la urbastro. Li tuj £orrapidis, ege indigna. La oficisto estis murmurema; sed la buĉisto estis malĝentila, kaj li devis en la arestejon. Laŭ ortidiro Lise estis devigota forlasi sian hejmon kaj transportota
en devigan laborejon.
Sed nun la lignaĵisto estis senĉese instigata de sia edzino, ĝis li aktive okupis sin pri la a£ero, kaj por tio li estis helpata de la veturilluigisto Bertel. Ili konkludis, ke ĉar la instruado en la senpaga lernejo estas tiom malkontentiga, nepre estu permesate al ili havigi al siaj infanoj alian
instruadon.