Herman Andreas Timm:
Dio, mi lamentas.

Ĉi-tie venos la dana teksto!

Melodioj: "Jesu, meine Freude"
de Johann Crüger,
aŭ/kaj L. M. Lindemann.

Dio, mi lamentas
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Dio, mi lamentas
kaj profunde pentas
pro la malhonor':
konas volon Vian,
vivon la malpian
emas tamen kor'.
Tial mi
al sankta Di'
plaĉi povas en nenio.
Mi lamentas, Dio.

Scias mi kun ploro,
ke al Vi, Sinjoro,
estas malhonor'.
Estas ja kristano,
sed per mia mano
kreskas nur malglor'.
Peko nur
troviĝas sur
mia sanga kor-tabulo.
Ploras la okulo!

Ĝemi nun mi devas,
tamen ĉiam revas
pri ĉiela blu'.
Helpon al la vundo
en la korprofundo
havas nur Jesu'.
Ofte mi
al vort' de Di'
fermi la orelon emas.
Tial nun mi ĝemas.

Ĉu vi nun aŭskultas,
kiam mi singultas
dum humila preĝ'?
Ĉu al mi Vi venas,
kaj min ĉiam benas,
Vi, ĉiela reĝ'?
Timas kor';
al Vi, Sinjor'
sian preĝon nun singultas.
Ĉu Vi, Di', aŭskultas?

Jes, mi tion fidas,
ĉar mi amon vidas,
gracon nur ĉe Vi.
Gracon al pekulo,
kiu per l' okulo
serĉas Vin, ho Di'.
Nun kun fid'
al la ŝafid'
iru la dubema koro,
fidu al Sinjoro.

Biografio - klaku ĉi-tie:
"H. A. Timm, 1800 - 1866."

El: Cent Himnoj
de H.A.Rosbach, 1966.