|
Noktotrajno Tradukis Gunhild Halager
1.
La bariloj malleviĝas pro noktotrajno
dum rustinta sonorilo batas
sonoron de infaneco
kaj idilio
platan de soleco.
De hazarda nokta kajo
rulbruas malnova motortrajno
kontraŭ mi en la mallumo.
Granda kaj stranga
kiel mekanika pramonstro,
homfarita dinosaŭro,
venas ĝi el profunda
praepoka forĵetejo,
ŝancelema, sed radiĝinta,
ĝi ruliĝadas laŭ la reloj,
rompas la mallumon kaj iras
inter la barilojn,
tranĉas la ekzistadon en du
kaj kunprenas ion
de mia rompita estonteco.
Sur seĝoj de bela ligno
inter kuprotuboj
sidas du vagonpasaĝeroj,
juna knabino unu,
aĝa nigrevestita virino la alia.
|
Noktotrajno Tradukis Gunhild Halager
2.
Antaŭ mia vizaĝo post la barilo
ekstaras duone la knabino,
flava lumo torentas sur min,
preterflagretas verda ĉapelo,
ŝia tuko ĉirkaŭ la kolo,
tropika floro
subite sur la malhela
aŭtunvojo,
post ŝi
la malhela virino
patrino de la tempo, forlasita de naskoj,
angulon de la spaco
la suno ne plu atingos.
La flava lumo forkuras
kaj tiras kun si la sekundon,
ĉio okazas rapide,
la knabino ekstaras tute,
turnmoviĝas al la fenestro,
ŝian vizaĝon kiel frukton
eterna mallumo uzkonsumos.
La spaco estas ree dezerta,
la bariloj lante leviĝas
kun rompiĝema sonorado,
ĝi sonas kiel batado
de iu sur miljara kranio,
kiu havas eternan nokton en la orbitoj.
Kaj la trajno veturas en
la mallumon post la vido de miaj okuloj.
|