Fragmento
En ĉi-tiu tempo, vespere, mi sidas ĉe malriĉaj malsanuloj. Ili rakontas al mi siajn historiojn: tagon post tago en laborego kaj sklaveco, malsato kaj
artikmalsanoj, malplenumitaj esperoj.
Kiam la radioj de l' tremanta sebokandelo falas sur la elmalgrasigitaj vizaĝoj, tiam ree kaj ree altrudas sin la eterna demando:
Kial devas la homo tiel vivi, la homo havanta pensojn, kiuj povis sin altigi ĝis la suno, la homo konstruinta preĝejojn, kiuj per mil kupoloj serĉas kontraŭ la brilegantan lumon, la homo venkinta la tigron kaj frakasinta la krokodilon, kial lia okulo malleviĝas al la tero, kial liaj kruroj treniĝas en la polvo, kial la linioj de lia vizaĝo turnigas en malbelecon?
Sed en la okuloj de l' maljunulo, mi dume vidis rigardon serĉantan al la fenestro kaj pliforen, rigardon rakontantan pri io, kio sopiras je flamanta belegaĵo.
Kaj malsupren irante la senluman ŝtuparon, mi murmuris: "La majesteco de
l' homo."
* * *
La ĉambreto, en kiu kuŝas la maljunulo, estas malhela kaj malagrabla. La sebokandelo movas sin, ĉar ventas tra la fenestro, kiu anstataŭ kelkaj vitroj havas malnovajn gazetojn.
La ĉielo ekstere estas bela, estas kiel blua drapo kun enkudritaj perloj. La steloj desegnas ĉarmajn figurojn sur ĝi.
Sub tiu-ĉi ĉielo naskiĝis la homo tiam, kiam ĝi estis nuda. Rakontita estas, ke ĝi viviĝis inter floroj kaj belegaj bestoj kaj dolĉaj fruktoj. Belaj korpoj sin tordis inter molaj herboj kaj ebriiganta rozodoro.
Nun kuŝas la homo en ligna lito, sur pajloj. En ĝi saltetas puloj. La homo kuŝas inter malmolaj tapiŝoj. Sur ili rampas pedikoj.
Ne ĉiela pasero, ne kampa besteto troviĝas, kiu ripozas tiel malmole, kiu spiras tiel peze, kiu manĝas tiel malbonaĵe, kiel la blankhara filo de l' tero, kiu laboregis jaron post jaro po tricent sesdek kvin labortagoj.
* * *
Tamen, kion mi diras?
La homo vindas sian korpon en silkon. Kaj gi etendas siajn ondoformajn membrojn sur lanugo elŝirita sub la varma brusto de l' molanaso.
Ĝi kolektas bonodoron de l' floroj en botelojn el kristalo, kaj en tio ĝi banas siajn harojn, por ke ĝiaj haroj bonodoru kiel la rozo de l' arbaro. Kaj ĝia haŭto ne estas sufiĉe blanka por ĝia volupto, kaj ĝi ŝutas blankan polvon sur sian vizaĝon. Kaj ĝiaj lipoj ne estas sufiĉe ruĝaj, kaj ĝi ŝmiras ilin per multekostaj pomadoj.
Kaj kiam la homo sin starigas por iri, tiam ĝi glitas super molajn tapiŝojn, kaj la homo superiras la tapiŝojn per fieraj, malrapidaj paŝoj kiel dioj.
Kaj sian nutraĵon ĝi prenas el arĝentaj vazoj, kaj inter la fumantaj vazoj ĝi plantas belajn florojn, kaj ĝi metas ĉian belegaĵon de l' naturo sur sian tablan tukon, kaj ĝi plenigas la karafojn je la ruĝa kaj la flava vino, kaj sur la fingroj fleksiĝantaj ĉirkaŭ la brilblankaj pokaloj lumetas ringoj el oro kaj ŝtonoj radiantaj en ĉiuj koloroj de l' ĉielarko.
Sed la homoj konstruis la grandegajn urbojn kaj kolektis la tutan mondon en la grandampleksajn domojn.
Interne en la ĉambroj brilas la kristalo, la purpuro kaj la silko. Sube kaj supre, en kelo kaj en subtegmento tage kaj nokte oni aŭdas ĝemojn.
Kiam tuta la homaro estos kunpremita en la domegojn, ĉu tiam de ili iros ĝemo super la teran, eu venenmiksita fumo iros ĉielen el la kamentuboj, ĉu fine malsana kaŝenigas en la korojn de ili kun la blankaj manoj?
* * *
Ĉu tiuj, kiuj dancas en la sango, trinkas la vinon por forgesi?
Aŭ kiel trinki en ĝojego, kiam la homo estas pli mizera ol la rampaĵo de l' tero?
Ĉu ne havas fierecon la homa familio?
Kiam ili de la luksaj ĉambroj kun psalmaro en la mano preteriras la mallarĝajn stratetojn al la preĝejo kun la oraj kuvoj, kiam ili vidas la vizaĝon de l' maljunulo, malbelegan pro laborego kaj sufero, elveni el la kela enirejo por rigardi la dimanĉan sunon, pro siaj mizeregaj ĉifonoj ne kuraĝante proksimiĝi al la domo de l' dio, ĉu tiam ĝi ne hontas?
La homo, kies pensoj iras venke al la lumo, la homo, kiu migras sur la steloj per la spektroskopo, ĉu ne estas eble al ĝi, vestumi sian plej proksiman familion konvene?