B. S. Ingemann.
Nu vågne alle Guds fugle små.
Vekiĝas nun la birdar' de Di'.

Melodio: C.E.F.Weyse, 1837.

Nu vågne alle Guds fugle små.
El 1837.
Esperanto: Vekiĝas nun la birdar' de Di'.

Nu vågne alle Guds fugle små,
de flyve fra reden og sjunge;
de prise Vorherre, så godt de formå;
de takke for livet og lyset med fløjtende tunge.

Nu kvidrer svalen på kirketag
og spurven ved menneskers huse;
de synge: God morgen! de synge: God dag!
de synge: Guds fred, Gud ske lov! og i luften hensuse.

Småfuglens sang Vorherre forstår;
han kender hver sjæl i sit rige;
de fattiges lovsang han ikke forsmår;
han ser, hvad de målløse skabninger alle vil sige.

Os ser du også, du kære Gud!
du hører vor røst i din Himmel;
når fuglene flagre af rederne ud,
du hører småbørnenes pris i din jublende vrimmel!

Vekiĝas nun la birdar' de Di'.
Dane: Nu vågne alle Guds fugle små.
Tradukis: H. E. Jensen.

Vekiĝas nun la birdar' de Di'
kaj flugas kantante de l' nesto,
Lin laŭdas per sia plenvoĉa goj-kri'
dankante pro vivo kaj lumo per fajfa atesto.

Hirundoj ĉirpas ĉe templa mur',
paseroj ĉe homa kabano,
matenosalutas en gaja plezur'
kantante pri paco kaj ĝojo en flugakompano.

Birdetajn kantojn komprenas Di',
Li ĉiun animon ja konas,
la laŭdon etulan ignoras ne Li,
eĉ vortoj sensonaj de muta estaĵ' al Li sonas.

Nin ankaŭ vidas vi, kara Di' ,
aŭskultas en via ĉielo,
kaj kiam la birdoj ĝojkantas al Vi,
la laŭdo infana atingas al via orelo.

El: Maten- kaj vesperkantoj por infanoj
de H.E.Jensen, 1956.


Bernhard Severin Ingemann
1789-1862

Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".

Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie:
"B. S. Ingemann".


H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la 2 desegnaĵojn.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon, klaku:"Tradukitaj verkoj..."